Monataj arkivoj: Julio 2005

Ni bezonas junajn idealistojn

Antaŭ unu semajno mi revenis el Finnlando sed ĝis nun ne prenis la tempon por skribi pri la KEF 2005. Kio okazis? Nu, estis tiom da farindaĵoj post la 8a Kultura Esperanto-Festivalo.

Kvankam jam la KEF 2000 apartenis al miaj plej bonaj Esperanto-renkontiĝoj, la ĉijara klare supertrafis ĝin ankoraŭ. Des pli rimarkinde, konsiderante ke mi antaŭe timis havi “tro altajn atendojn“.

Por pritrakti ĉion notindan, ne sufiĉas unu enskribo. Ĉifoje mi limigu min al kvin brilaj travivaĵoj dum la KEF 2005 (kompreneble por mi persone):

  1. Mi kantis “Junaj idealistoj” kun Dolchamar dum la karaokeado. Mi memoras la kanton ankoraŭ de la pasinta KEF, kiam Dolcxamar prezentis ĝin akustike dum la adiaŭa koncerto. Poste ĝi aperis sur la Elektronika kompilo. Kvankam mi ĝenerale ne tro ŝatas iujn idealismajn Esperanto-kantojn, tiu ĉi ĉiam restis en mia koro. Krome mi ĉiam volis muziki kun Dolchamar – revo realigita nun.
  2. Mi dancis du horojn senpaŭze en la diskoteko. Dum la KEF 2000 tio estis ankoraŭ tute normala afero por mi. Poste alvenis sanproblemoj kaj mi ne sciis, ĉu mi iam retrovus al mia malnova formo. Nun mi scias ke jes. La sportumado evidente efikis.
  3. Mi prezentis al Martin Wiese du kantojn de La Kuracistoj kaj li tre ŝatis ilin. Martin ne nur estas kantisto kaj gitaristo de Persone; mi jam memoras lin de la unua Amplifiki-kasedo, kiun mi ofte aŭskultis kiel infano. Do li estas iasenca muzika idolo por mi. La de mi tradukitaj kantoj “Kisu min, ho kara” kaj “Por ni” apartenas al miaj plej ŝatataj kantoj de “Die Ärzte” kaj mi ĉiam pensis, ke ili kongruas al la malfeliĉaj amkantoj de Persone. Pro ĉio tio la rekono de Martin des pli ĝojigas min.
  4. Mi muzikis kune kun Amir Hadziahmetovic kadre de la oficiala programo. Ekde kiam mi konas lin, ni muzike harmoniis. Ni ŝatas la kantadon unu de la alia. Ĝuste “Grava”, “Lando de amo” kaj “Feliĉe”, kies muzikon li verkis, estas miaj plej ŝatataj kantoj de Esperanto Desperado. Kiam ekestis la eblo aperi en la diversartista anstataŭa koncerto (Fraŭlino Barlaston ne povis veni), Amir kaj mi prezentis du kantojn de la Kuracistoj. Ni ripetis la sukcesan kunlaboron dum la adiaŭa koncerto, kiam ni ludis la freŝe tradukitan 18an Kuracistoj-kanton “Misteroland'”. (La teksto ankoraŭ estos finkontrolita kaj pro tio ankoraŭ ne haveblas en la reto.) Al Amir plaĉis precipe tiu teksto kaj “Kisu min, ho kara”.
  5. Mi renkontis atraktivajn virinojn kaj babilis, ŝercis kaj dancis kun ili. Kelkaj homoj eble diras, ke tio ja estas iu tute normala, ĉiutaga afero. Nu, tiuj homoj ĝoju pri sia vivo kaj ne ĝenu min per tiaj komentoj; mi ja scias pli bone, ke ĉe mi ne estas tiel. Tial mi konscias pri la valoro de tiaj okazoj kaj mi ĝuas ĉiun el ili. En Germanio viro ŝajne nur estas atraktiva kiam li posedas a) monon b) povon c) neniun bonan konduton aŭ ĉ) la aspekton de modelo aŭ filmstelulo. Ne estas la unua fojo ke mia hejmlanda socio deklaras min senvalora kaj mi samtempe ne konsentas pri tio. Sekve mi tre ĝojas fari malajn spertojn en eksterlando.

fotoj de la KEF 2005 (se mi ekscios pri pliaj fotaroj, listigos ilin ĉi tie):

artikoloj pri la KEF, kiuj mi trovis en la reto:

  1. artikolo ĉe vorota.de de Grigorij Grin el Rusio (ankaŭ en la rusa)
  2. Kulturo ne logis esperantistojn” de Sten Johansson (Svedio)
  3. parto de artikolo de mi kiel PDF-dosiero, aperinta sur la titola paĝo de “Esperanto aktuell” kun foto
  4. la tuta artikolo de mi en la reto kaj kiel PDF-dosiero, aperinta en “kune” kun pluraj fotoj

Vi estas la nura por mi

Antaŭ kvar monatoj, mi skribis pri Esperanto-renkontiĝoj por la somera feriado. Laŭ la tempa vicordo (kiu hazarde kongruis kun miaj preferoj), tio estis KEF, IJK kaj IJS. Poste aldoniĝis FESTO kiel kvara eblo.

Hodiaŭ mi forigis la lastajn obstaklojn, kiuj baris la vojon al la KEF en Helsinko (Finnlando), mia elekto numero unu. Mi ne povos partopreni unu el la aliajn tri renkontiĝojn – mi eraris pri la ebloj de senlaborulo. Mirinde kaj memorinde, ke jam mendita vojaĝo gvidas al aŭtomata konfirmo de la feriado far la instancoj. Do kiu atentas resti libera por la labormerkato kaj tial ne planas sian feriadon longe antaŭe, punigas sin mem! La predikado pri maksimuma flekseblo ĉikaze tute ne ĝustas.

Malfacilas ne havi tro altajn atendojn de la KEF, kvankam ĝi certe denove estos bona renkontiĝo. Mi moderigu miajn esperojn. Kompreneble mi ne partoprenos nur por viziti koncertojn, sed ankaŭ por prezenti mian propran muzikan aktivecon. Kiam mi pripensis, kio tio estas, mi konstatis, en kiom multaj kampoj mi aktivas:

– DĴumado
– verkado de samplobazita muziko
– ludado en rokgrupo
– tradukado de kantotekstoj
– verkado de kantaro
– verkado de recenzoj
– prelegado pri Esperanto-muziko

– prijuĝado de demomaterialo
– verkado de kantotekstoj
– remiksado de kantoj

Ne mirinde, ke mi ŝajne tiom malrapide progresas kaj ke multaj projektoj paŭzas. Simple ne eblas labori ĉie samtempe. Krome ne estas miraklo, kial mi ĉie renkontas iun, kiu ŝajne rikoltas pli multan famecon aŭ pli facile laboras. Simple ne eblas esti la plej granda, diligenta verkanto kun tiom da aktivaĵoj.

Mi scivolemas, kiom multaj homoj ĉe la KEF konos mian aktivecon. La KEF en 2000 inspiris aŭ kuraĝigis min al tiom multaj aferoj – kelkajn mi ĝis hodiaŭ ne finis (tradukadon de “Elle ne me voit pas”, aldonojn al la rokpopa terminaro…).

En la dika flu’ de la homoj sen tim’

De la publika kantaro intertempe aperis versioj 1.2 ĝis 1.5, sed mi ankoraŭ ne menciis tion ĉi tie. Pasis multa tempo ekde versio 1.1; post la transiro al OpenOffice fine de marto la projekto stagnis, ĉar la alskribitaj artistoj ne reagis. Krome mia gitaro (nepra ilo por kontroli la akordojn!) estis tute malagordita kaj mia agordilo ne plu funkciis. Mi supozis, ke ĝi simple estas difekta, ĉar lekado de la baterio indikis restantan elektrikecon. Tio tre frustris min, ĉar la agordilo eĉ ne estis tri jaroj aĝa kaj relative multekosta. Ial mi evitis havi certecon pri tio, ĉar mi ne volis alfronti la tristan veron ke mi bezonus novan. Sed iam mi finfine aĉetis novan baterion por elprovi, ĉu ne tamen tio jam sufiĉus. Kaj jen – estis tiel! Mi reekis la gitarludadon kaj gaje konstatis, ke la paŭzo ne mallertigis min. Post plia rondo da redemandado feliĉkaze venis respondoj de pluraj artistoj kaj tiel reekomenciĝis mia aktiveco.

Nuntempe estas 47 kantoj en la publika versio. Mi sekve listigos nur la aldonojn:

versio 1.2, 2005-04-02:
35. Giuseppe CASTELLI: Travivos mi

versio 1.3, 2005-04-03:
36. Duncan C. THOMSON: Pasportserva bluso
37. Duncan C. THOMSON: Mola
38. Simon & Garfunkel: Son’ silenta
39. Queen: Mi brilu plu
40. Queen: Kiel birdo

versio 1.4, 2005-07-01:
41. Esperanto Desperado: Grava
42. Esperanto Desperado: Lando de amo
43. Esperanto Desperado: Feliĉe

versio 1.5, 2005-07-05:
44. La Kuracistoj: Duona amkanto
45. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
46. La Kuracistoj: 2000 knabinoj
47. La Kuracistoj: Por ĉiam

Krome mi korektis kelkajn etajn erarojn kaj prilaboris precipe la Kuracistoj-kantojn. Intertempe ekzistas du pliaj akordofontoj, nome www.tabfind.de kaj la oficiala kantolibro de “Die Ärzte”. Mi ankoraŭ ne decidis pri ĉiuj etaj detaloj, sed la listo da harfendaĵoj jam rimarkeble ŝrumpis. Tre kontentigas min, ke mi finfine komprenis, kial unu aŭtoro notis tion kaj la alia jenon, kvankam ja nur ekzistas unu vera versio (krom ĉe tiuj kantoj, kiujn Die Ärzte plurfoje surbendigis).

Ankaŭ la ĝenerala kantokolekto kreskas. Por la novaj aldonoj mi same uzis OpenOffice. Vere funkcias bone. Kompreneble restas ankoraŭ multo por fari. Sed la vere grava afero estas, ke mi vidis, kiel mia (!) projekto antaŭeniras.

La loko, kie mi sopiras esti

Pasintan sabaton mi DĴumis ĉe duobla naskiĝtaga festo. Pro pluraj kialoj mi tre antaŭĝojis tion: Unue, ĉar mi ĉiam volis DĴi dum festo en mia hejma amikaro (kaj montri al miaj amikoj, kion mi kapablas), sed ĝis nun mi neniam faris tion. Due, ĉar eĉa la lerta DĴ Arafat jam unu semajnon antaŭe dum alia festo (kiun mi tre ĝuis!) diris ke iĝos malfacila tasko, kaj tio iel allogis min. Trie, ĉar lia koramikino, kiu estis unu el la du gastigantoj, demandis min, tiel esprimante, ke ŝi fidas al mia DĴ-povo.

La malfacileco konsistis el tio, ke temis pri du rilate al aĝo kaj muzikgusto sufiĉe diversaj gastogrupoj. La invitintoj de la amikino estis plejparte junulinoj 17- aŭ 18-jaraj, dum la invitintoj de la ulo estis pli aĝaj kaj metalrokemuloj. Kompreneble mi antaŭe iom dubis, ĉu tio povus funkcii. Estus la unua fojo post duona jaro, ke mi vere DĴus.

Sed mi sukcesis. DĴ Arafat permesis al mi uzis sian KD-aron (kio ne estas memkompreneble inter DĴ-kolegoj), kiu estas bone ordigita kaj tiel faciligis trovadon de specifaj kantoj. Krome mi estis kunportinta ĉirkaŭ 60 proprajn KDjn, kio ebligis aŭskultigi kantojn, kiuj kutime ne eksonas dum hejmaj festoj.

Mi komencis per fazo de rokmuziko el la 1990aj jaroj (kutime mi uzas kantojn el la 1980aj, sed la publiko estis pli juna ĉifoje). Tio jam plaĉis al pluraj. Iom nervozigis min, ke neniu volis danci. (Poste montriĝis, ke la homoj simple preferis resti ekstere, sed samtempe aŭskultis la muzikon.) Tiam mi pro deziro de la gastiganto transiris al metalroko, kiun sekvis kelkaj aktualaj popmuzikaj kantoj kaj regeo. Tiu iom stranga mikso etosigis la homojn. Kun agrablo mi konstatis, ke “So lonely” de The Police tre plaĉas al amikino de mi, kiu ne ŝatas multajn muzikgrupojn, kiujn mi aŭskultas. Do finfine mi estis trovinta malnovan komunan kanton! Je noktomezo mi komencis duan metalrokan fazon, surmetante iom pli ekzotikajn kaj amuzajn pecojn, kiuj kaŭzis frenezan dancadon kaj vervan kunkantadon. Intertempe mi estis kontentiginta multajn muzikdezirojn. Je la dua DĴ Arafat transprenis la muzikon, ofertante duonhoran paŭzon por mi. Ĉar dum tiu tempo la aŭskultigiloj rompiĝis, mi ne plu bezonis surmeti poste. Ekstere mi rikoltis multan laŭdon de diversaj personoj, plej grave de belulinoj. Ankaŭ DĴ Arafat estis tre kontenta pri mia laboro. Kaj mi ne estis eksterordinare laca, nur ĉar mi staris dum horoj. Kion diri plu? Tiu vespero feliĉigis min. DĴumado vere estas mia afero.

Prenu mian manon, vi scias ke mi estos tie

Post la karaokeado kun du el la belulinoj, ni ĉiuj konsentis, ke ni volas refari tion baldaŭ. Kaj tiel okazis antaŭ kelkaj semajnoj. La raporto de Judit denove jam bone resumas la eventon. Ĉifoje ni estas pli granda rondo okaze de naskiĝtago de unu el la belulinoj. Ĝenerale ĉeestis pli multa publiko; anstataŭ ebriuloj post venis ebriulinoj. La DĴ estis alia, pli interesita pri siaj klientoj.

Mi kantis kvar kantojn: “Crazy little thing called love” (por varmiĝi) de Queen, “Under the bridge” de The Red Hot Chili Peppers, “The scientist” de Coldplay kaj (kiel aldonon, por kontentigi unu de la belulinoj) “Wonderwall” de Oasis. La kantado sukcesis senprobleme, kion mi ne atendintus precipe ĉe la Coldplay-kanto. Mi fidu pli al mi mem. Tiom longe kiel mi povas feliĉigi ĉarman virinon per kantado, la mondo ankoraŭ estas en ordo.

Jen mia ambici’

Pasintan semajnon en la gimnazio de Wolbeck (urboparto Münster) okazis projektaj tagoj. Du instruistoj de la angla pritraktis planlingvojn, precipe Esperanton, kun 15-20 lernantoj. Kiam mi telefonis kun unu el la instruistoj, lia kolego jam estis petinta informilojn de la Germana Esperanto-Asocio (kiuj neniam alvenis, kiom embarase por GEA!). Mi proponis peti informpakedon de la Germana Esperanto-Junularo (kiu ĝustatempe alvenis, malgraŭ mendo nur kelkajn tagojn antaŭe). Aldone por pli profunda prepariĝo mi rekomendis la malnovan TTT-ejon de la universitata Esperanto-grupo en Paderborn kaj la materialo-liston, kiun mi kompilis ĝuste por tiaj okazoj. Plie mi sendis du lecionojn el la kurso de mia patro kaj kompilis KDn. Ĵaŭde mi vizitis la lernejon por prezenti Esperanto-muzikon kaj por respondi pli profundajn demandojn (kiujn la informiloj kaj TTT-paĝoj kaŭzis post ĝenerala baza informado).

Kaj la instruistoj kaj la lernantoj estis eksterordinare interesitaj. Miaj TTT-paĝoj tre utilis; la demandoj estis vere profundaj kaj detalaj. Aparte oportuna estis, ke la instruistoj same kiel mi ne vidis “rivalecon” aŭ “konkurencon” inter la angla kaj Esperanto. Kelkaj lernantoj estis preparintaj dialogon en Esperanto, kiun mi ŝatis, ĉar ili uzis realan, ĉiutagan lingvaĵon kaj ne tiun artefaritan lernolibran stilon, kiun oni ofte renkontas.

Kiel mi antaŭvidis, la muziko tre impresis la publikon. La plej fortan reagon kiel kutime kaŭzis Krio de Morto kaj Piĉismo. Belan folkloron en Esperanto eble kelkaj homoj ankoraŭ kapablas imagi, sed metalroko kaj brumuziko ĉiam surprizas kaj montras la aktualecon de Esperanto-muziko. Mi nur uzis ĉirkaŭ dekon da kantoj kaj poste donacis la KDn al la instruistoj, kiuj volis uzi ĝin por la fina prezentado de la projektotagoj. Tagmeze ambaŭ invitis min al restoracio, kie ni plubabilis pri lingvoj.

Sub tiom favoraj kondiĉoj mi ĉiam ŝatus informi pri Esperanto! Pli mi ĝojas, ke kaj miaj TTT-paĝoj, kaj mia muzikokompilo, kaj mia ĝenerala scionivelo utilis. Jen la kompaktdisko, kiun mi pretigis:

# artisto kanto fonto
01 Kaj Tiel Plu Malfermu belulino (1)
02 Akordo Printempas (1)
03 Jacques Yvart La geamantoj sur la verda benk’ (1)
04 Ĵomart kaj Nataŝa Amu min (1)
05 Kajto Dormu milde (1)
06 Persone Povus esti simple (1)
07 La Porkoj Ene de l’ milito (1)
08 Merlin Esperante Estis unu fojo (1), (2)
09 JoMo Ĉu vi volas danci? (1)
10 La Rolls Kial Malbeni (1)
11 Esperanto Desperado Ska-virino (1)
12 Strika Tango La druido (1)
13 Dolcxamar Ĉu vi pretas?! (remastrita) (1)
14 Eterne Rima La vojo  
15 Tiago Benita Ne plu  
16 Milan Doĉekal (Team’) Kapon redonu (1)
17 Krio de Morto Mi staras (3)
18 Piĉismo Laboro por Zorhof (4)
19 DĴ Roger La distanco (1), (2)
20 Inicialoj dc T-T-Y Eo (5)
  1. musicexpress.com.br
  2. vinilkosmo.com
  3. kriodemorto.band.pl
  4. esperanto.no
  5. initialsdc.net

Travivos mi

Do jen mi revenas post unumonata paŭzo. Mi konstatas, ke estis bona decido paŭzi por vidi kiel la mondo pluiras sen ke mi daŭre skribas ion. Sufiĉas la resumo ke tio ne estas katastrofo. Vere nur gravas, ke mia vivo ne iĝas tio!

Ĉifoje mi limiĝu al unu el tiuj du temoj. (La fakto, ke mi konsideras “mian vivon” kaj “katastrofon” esti du diversaj temoj, jam montras mian regajnitan humuron.) Pri ĉiuj ŝanĝoj kaj okazaĵoj mi ne skribas, sed prezentas etan elekton:

– Miaj du bonaj amikoj Holger kaj Till kaj mi renkontiĝis en Meschede, kie ni pasigis agrablan semajnfinon. Krom la kutima stultumado, ni parolis longe pri seriozaj temoj, ekzemple nia loko en Esperantujo kaj nia estonteco. (Kelkaj homoj ja neas la ekziston de digna estonteco por personoj kiel mi, asertante ke “estas nur teorio“.) Ke miaj du plej bonaj amikoj komprenas mian vidpunkton, tre fortigis min. Mi ĉiam timis, ke ĉiuj forlasus min, se mi dirus, kion mi pensas rilate al kelkaj tiklaj temoj. Des pli mi ĝojas, ke ankaŭ miaj gepatroj subtenas min.
– La barbo estas for! Simple estis tempo forigi ĝin. Mi faris tion la 12an de junio. La fotoj de fine de aprilo do jam estas malaktualaj.
– Mia USB-bastono ŝajne ne plu funkcias. Kompreneble ĝi ĉesigis funkcii du tagojn antaŭ ol mi devis kopii ion gravan de alia komputilo, kio okazas tre malofte. Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kio entute troviĝis sur la bastono, tiel ke mi ne scias, kion mi perdis. Kelkajn aferojn mi memoras; ili parte estas reakireblaj. Ĝuste kelkaj konservindaj dosieroj de la laboro tamen verŝajne estas for por ĉiam. Sed la necerteco pri la nememorebla resto eĉ pli perturbas min…
– La koramiko de amikino malkovris mian muzikon en la reto. Li eĉ faris kompletan KDn da miaj pecoj kaj plurfoje laŭdis mian verkon “Klara blua akvo”, kiun li plej ŝatas. Tio plenigis min je fiero – kaj samtempe memorigis min, ke mi denove verku ion, damne!

Kompreneble tio ankoraŭ ne estas ĉio. Sed pri la resto mi rakontu poste.