Jen mia ambici’

Pasintan semajnon en la gimnazio de Wolbeck (urboparto Münster) okazis projektaj tagoj. Du instruistoj de la angla pritraktis planlingvojn, precipe Esperanton, kun 15-20 lernantoj. Kiam mi telefonis kun unu el la instruistoj, lia kolego jam estis petinta informilojn de la Germana Esperanto-Asocio (kiuj neniam alvenis, kiom embarase por GEA!). Mi proponis peti informpakedon de la Germana Esperanto-Junularo (kiu ĝustatempe alvenis, malgraŭ mendo nur kelkajn tagojn antaŭe). Aldone por pli profunda prepariĝo mi rekomendis la malnovan TTT-ejon de la universitata Esperanto-grupo en Paderborn kaj la materialo-liston, kiun mi kompilis ĝuste por tiaj okazoj. Plie mi sendis du lecionojn el la kurso de mia patro kaj kompilis KDn. Ĵaŭde mi vizitis la lernejon por prezenti Esperanto-muzikon kaj por respondi pli profundajn demandojn (kiujn la informiloj kaj TTT-paĝoj kaŭzis post ĝenerala baza informado).

Kaj la instruistoj kaj la lernantoj estis eksterordinare interesitaj. Miaj TTT-paĝoj tre utilis; la demandoj estis vere profundaj kaj detalaj. Aparte oportuna estis, ke la instruistoj same kiel mi ne vidis “rivalecon” aŭ “konkurencon” inter la angla kaj Esperanto. Kelkaj lernantoj estis preparintaj dialogon en Esperanto, kiun mi ŝatis, ĉar ili uzis realan, ĉiutagan lingvaĵon kaj ne tiun artefaritan lernolibran stilon, kiun oni ofte renkontas.

Kiel mi antaŭvidis, la muziko tre impresis la publikon. La plej fortan reagon kiel kutime kaŭzis Krio de Morto kaj Piĉismo. Belan folkloron en Esperanto eble kelkaj homoj ankoraŭ kapablas imagi, sed metalroko kaj brumuziko ĉiam surprizas kaj montras la aktualecon de Esperanto-muziko. Mi nur uzis ĉirkaŭ dekon da kantoj kaj poste donacis la KDn al la instruistoj, kiuj volis uzi ĝin por la fina prezentado de la projektotagoj. Tagmeze ambaŭ invitis min al restoracio, kie ni plubabilis pri lingvoj.

Sub tiom favoraj kondiĉoj mi ĉiam ŝatus informi pri Esperanto! Pli mi ĝojas, ke kaj miaj TTT-paĝoj, kaj mia muzikokompilo, kaj mia ĝenerala scionivelo utilis. Jen la kompaktdisko, kiun mi pretigis:

# artisto kanto fonto
01 Kaj Tiel Plu Malfermu belulino (1)
02 Akordo Printempas (1)
03 Jacques Yvart La geamantoj sur la verda benk’ (1)
04 Ĵomart kaj Nataŝa Amu min (1)
05 Kajto Dormu milde (1)
06 Persone Povus esti simple (1)
07 La Porkoj Ene de l’ milito (1)
08 Merlin Esperante Estis unu fojo (1), (2)
09 JoMo Ĉu vi volas danci? (1)
10 La Rolls Kial Malbeni (1)
11 Esperanto Desperado Ska-virino (1)
12 Strika Tango La druido (1)
13 Dolcxamar Ĉu vi pretas?! (remastrita) (1)
14 Eterne Rima La vojo  
15 Tiago Benita Ne plu  
16 Milan Doĉekal (Team’) Kapon redonu (1)
17 Krio de Morto Mi staras (3)
18 Piĉismo Laboro por Zorhof (4)
19 DĴ Roger La distanco (1), (2)
20 Inicialoj dc T-T-Y Eo (5)
  1. musicexpress.com.br
  2. vinilkosmo.com
  3. kriodemorto.band.pl
  4. esperanto.no
  5. initialsdc.net

1 thought on “Jen mia ambici’

  1. pedropiko

    Ho! Kia ?oj’!!!! Nekredeble aperi plurfole en via kompila?o. (Mi violonas en Kaj Tiel Plu).

    Permesu al mi aldoni vin en mia listo de amikoj! 😉

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *