Monataj arkivoj: Septembro 2008

Tiom bela tag’

La du plej gravaj germanlingvaj punkrokgrupoj, Die Ärzte kaj Die Toten Hosen, havas interesan rilaton unu al la alia, kiun oni foje komparas al tiu inter “The Beatles” kaj “The Rolling Stones”. Plej interese, ke dum “Die Ärzte” ofte mencias, ke ilin influis “The Beatles”, “Die Toten Hosen” ludis kiel antaŭgrupo por “The Rolling Stones”. Kaj se oni demandus min “Ĉu Ärzte aŭ Toten Hosen?”, mi elektus la unuan, same kiel ĉe la demando “Ĉu Beatles aŭ Rolling Stones?“. Ĝis hodiaŭ mi posedas nur du albumojn de “Die Toten Hosen”. Unu el ili, Damenwahl, mi aĉetis kiam mi kompilis diskon por mia unua vojaĝo al Rusujo.

Jam jarojn antaŭe mi akiris la albumon “Kauf MICH!“. Ĝi aperis en la jaro 1993, same kiel la albumo “Die Bestie in Menschengestalt” de “Die Ärzte”. Fakte de ambaŭ albumoj mi metis po unu kanton al mia kvara versio de kompilo kun germanlingva muziko.

Iom ĝenis min eltrovi, ke la trakolimoj de “Kauf mich!” ne komplete kongruas al la komencoj kaj finoj de kantoj. Tial mi devis ripari tion mane kiam mi MP3-igis kelkajn kantojn.

La albumo bone montras, kial mi preferas “Die Ärzte”. “Die Toten Hosen” havas nur unu ĉefan kantiston, kiu krome montras malmultan varion en la voĉo. Anstataŭ alta kantado li ofte prezentas kriadon. (Jen denove io, kio memorigas min pri la diferenco inter “The Beatles” kaj “The Rolling Stones”.) Necesas aldoni, ke la kantisto de Die Toten Hosen tamen bone solvis tion ĉe la pli frua sukceso “Hier kommt Alex” kaj li bone kantis je la posta verko “Nur zu Besuch“. Alia kritikpunkto estas ke ĉiam eksonas la samaj instrumentoj – kaj same. La nura vario konsistas en la infana ĥoro ĉe “Wünsch Dir was”, kiu mirakle estas eĉ bona kaj ne ĝena.

La kantoj temas pri konsumkritiko aŭ estas direktitaj kontraŭ novnaziuloj. Krome oni trovos unu romantikan pecon kaj kelkajn malseriozajn. Se oni komparas la politikan kanton “Sascha, ein aufrechter Deutscher”, ĝi klare perdas kontraŭ la furora “Schrei nach Liebe“, kiun “Die Ärzte” publikigis sur sia albumo “Schrei nach Liebe”, do dum la sama tempo kaj pri la sama temo.

Aliflanke la kanto “Deine Schuld“, kiu aperis sur la “Die Ärzte”-albumo “Geräusch” en 2003, similas al “Wünsch Dir was”. Ie mi legis, ke Farin Urlaub (kantisto kaj gitaristo de “Die Ärzte”) ŝerce komentis, ke “Deine Schuld” estas la plej bona kanto de “Die Toten Hosen”, kiun ili ne skribis (aŭ simile).

“Gute Reise” de “Die Toten Hosen” el la albumo “Kauf mich!” memorigas min pri la kanto “Mysteryland” de Die Ärzte. Ambaŭ kantoj havas similan sonon kaj la tekstoj enhavas similajn bildojn pri vojaĝo, strangaj aferoj kaj alia lando. (La due menciitan kanton mi tradukis al Esperanto. La traduko nomiĝas Misteroland’.)

Fine de “Kauf mich!” troviĝas ankoraŭ sekreta kanto. Tie okazas finfine alta kantado kaj bona malantaŭa kantado.

Entute mi vere ŝatas la kantojn “Wünsch Dir was” kaj “Hot-Clip-Video-Club”. Krome meze bonaj estas “Gute Reise” kaj “Der letzte Tag”. Por albumo de “Die Ärzte” tio estus magra rezulto, sed por verko de “Die Toten Hosen” tio ŝajnas normala.

Kiel je l’ unua tag’

En septembro 2003, dum ekskurso al Bochum, mi aĉetis albumon de Die Ärzte kiu ĝis hodiaŭ ne rajtas esti vendita al personoj sub 18 jaroj en Germanujo. Krome oni malpermesis varbi publike por ĝi. Kiel mi jam skribis hieraŭ, tamen multaj kantoj de tiu albumo aperis en unu aŭ alia formo poste sur du kompiloj kun “plej bonaj kantoj” de Die Ärzte. Ĝuste la republikigo de pluraj kantoj en variaj versioj sur diversaj albumoj instigis min al alternativa versio de la albumo:

nr-o min titolo disko
01 03:42 Wie am ersten Tag (Remix ’94) c
02 03:59 Mysteryland (Remix) b
03 02:48 Sweet sweet Gwendoline a, c
04 04:35 Ist das alles (Remix ’94) c
05 03:18 Ewige Blumenkraft c
06 02:45 Alleine in der Nacht a, b, c
07 03:59 Jenseits von Eden a
08 04:00 Wir werden schön a
09 03:44 Für immer a
10 04:20 Ich bin reich a, c
11 04:25 Zum letzten Mal (Remix ’94) c
  41:35  

disko a: La origina albumo
disko b: Ist das alles? (13 Höhepunkte mit den Ärzten)
disko c: Das Beste von kurz nach früher bis jetze

Unu kanton mi anstataŭigis per tute alia. La originalo estis la kanto, kiu kaŭzis la jurajn paŝojn. Ĝi neniel plaĉas al mi. La anstataŭa kanto (Ewige Blumenkraft) estas B-flanko de disketo, kiu aperis de tiu albumo. Poste tiu kanto estis metita al la dua kompilo.

Nur tri kantoj sole aperis sur la origina albumo (Jenseits von Eden, Wir werden schön, Für immer). Aliaj kantoj aperis neŝanĝite sur la du kompiloj (Alleine in der Nacht, Ich bin reich, Sweet Sweet Gwendoline). Interese, ke unu el ili (Alleine in der Nacht) eĉ troviĝas sur ambaŭ! Du pliaj kantoj aperis en du diversaj versioj sur la du kompiloj (Wie am ersten Tag, Ist das alles?). Dum ĉe unu oni uzis unufoje disketan version (Ist Das alles? (Maxi Remix)), ĉe la alia oni kreis novan version (Wie am ersten Tag (Remix)).

Kvar kantojn mi tradukis por La Kuracistoj ĝis nun. La Esperanto-versioj nomiĝas “Por ĉiam“, “Ĉu jam ĉio?“, “Solege en la nokt’” kaj “Misteroland’“.

La kunmetita alternativa albumo enhavas multajn kantojn, kiujn mi tre ŝatas. Estas rimarkinde, kiom malhele ĝi sonas. Sendube tio estas rezulto de la influo de la drumisto, kiu interesiĝas pri nokto, vampiroj ktp. kaj kiu verkis pli multajn kantojn ol averaĝe por tiu albumo. Dum tiu tempo “Die Ärzte” ne havis basiston, do konsistis nur el du konstantaj membroj.