Monataj arkivoj: Julio 2003

Tio povus esti ĉielo por ĉiu

La dudeka enskribo, eta jubileo do, kaj konvene kaj bonvene du bonaj novaĵoj:

La en la unua jarduono sufiĉe silenta kaj en junio tute malaperinta DĴ Kunar festas pli kaj pli sian gloran revenon: Mi sendis ekzempleron de mia KD Diskoteko internacia al bona amikino kiu festis sian naskiĝtagon antaŭ ĉirkaŭ unu semajno, kaj ŝi jam skribis al mi ke mi estas heroo kaj ĉiam pli profesiiĝas! Kion deziri pli?

Hodiaŭ mi skribis fakturon por scienca traduko kiun mi faris antaŭ kelkaj semajnoj el la germana al Esperanto. Entute 415,80 EUR – do verŝajne mi financos mian kompletan IJS-partoprenon per tio. Kiu diris ke oni ne povas enspezi monon per Esperanto?

?ar grava estas propra batalkampo

Hieraŭ mi finfine kreis fizike ekzistantan, ordigitan version de mia kantokolekto. Nur nun mi rimarkis kiom multan materialon mi akiris (kaj kiom multe mi devis labori por ĉi rezulto). La unuaj gitarludaj kaj kantaj provoj faris tre pozitivan impreson. Jes ja! Post longa paŭzo, DĴ Kunar fiere revenas por distri la homojn – kaj ĉifoje eĉ ekster la diskoteko!

Por vojaĝemuloj: Kion necesas kunporti (kaj kion ne) al Hungario?

Nepre necesas kunporti: klarigo
akvopafilon nur unu vorto: akvobatalo!
someregajn vestaĵojn aŭ vi mortos pro varmego
paciencon nek atendu nek postulu akuratecon
Tute superflua estus kunporti: klarigo
vinon la Hungara vino = bongusta & fama
spicojn Hungaraj paprikoj brulas forte
belulinojn Hungarinojn por ĉiuj!” – Harald Fischer,
konante ilian ĉarmecon, deziras

Tio servu kiel “alternativa” enpaklisto por la IJS.

Jen kio legeblas en la taglibro de Ken Miner: La Bertilaj avertoj

  1. Ĉio ajn povas okazi
  2. Tamen ne ĉiam funkcias
  3. Ni vivas en neperfekta mondo

Temas pri frazoj prenitaj el la kurso “Kiel fari TTT-paĝojn?” de Bertilo Wennergren. Amuze, ke ĝi taŭgas kiel vivkonsilareto.

Super la nuboj – ĝuus mi liberecon sen fin’

Do, finfine pretas la unua versio de mia kantokolekto! Entute 83 kantoj, 75 el ili en la facile presebla PDF-formato. Fontindikoj troveblas ĉe mia muzika paĝaro.

Mi cetere ne plene elĉerpis tiujn fontojn. Multajn kantojn mi intence ne aldonis, ĉar aŭ mi ne konas la melodion, aŭ ili estas infankantoj (kiujn mi krom “La krokodil'” malŝatas) aŭ ili estas simple jam tro ofte kantitaj kaj ne plu bezonas plian publikigon (“Mariŝa, kisu min”…).

Samtempe restas ankoraŭ kelkaj verkoj, pri kies aldono mi ankoraŭ cerbumas, i.a. 2 Team’-titoloj. Onidire la Dolchamar-gitaristo posedas ĉirkaŭ 20 kantojn de aliaj artistoj, sed li ankoraŭ ne respondis al mia peto sendi almenaŭ liston de ili. Dezirindaj restas verkoj de artistoj kiel Esperanto Desperado (“Lando de amo”, “Feliĉe”…) kaj JoMo (“Ĉeboksaro”). Mi provos ilin akiri ankaŭ. Sed nun mi unue ekzercu mian nunan materialon…

La kompleta kantolisto

Ho amiko, persistu kun mi

Hodiaŭ finfine unua paŝo al nova sekurvorto por muenster.de: Mi sukcesis altelefoni la administradon kaj ili eĉ sufiĉe kurte kaj afable traktis la aferon. Nun restas nur esperinde ke ili ankaŭ plenumos la taskon baldaŭ…

Mia plano DĴi dum la IJS alfrontas veran obstaklon: La organizantoj informis min ke nur ekzistos komputilo, do ne KD-ludiloj kaj miksiloj. Tio plej verŝajne malebligos la (konstantan) uzon de KDj, do mi anstataŭe devos uzi MP3-dosierojn. Sed kiu el vi jam provis MP3-igi ĉirkaŭ 60 KDjn, certe mem scias ke tio estas problemo ( = nerva, temporaba tasko).

Jen la okazo por cerbumi pri kio pli bonas: Ĉu diskoteko per MP3-dosieroj aŭ per KDj? Pluraj Esperanto-DĴj ja jam uzas komputilojn kiel ekipaĵon. Vinilajn diskojn kaj kasedojn mi ĉi tie ne serioze konsideras: Vinilaj diskoj tro facile rompiĝas, se la DĴ ne havas vere profesinivelan laborlokon – kaj tio praktike nenie ekzistas en Esperantujo. La problemojn de kasedoj mi jam pritraktis en mia recenzo de la Persone-albumo “En la spegulo”.

La avantaĝoj de MP3-dosieroj estas:

  1. Pro la relativa malgrandeco de la dosieroj (ĉ. 1 MB je minuto) sufiĉas kunporti 2-3 KD-ROMojn
  2. Facilas krei ludlistojn, tiel ke tuj pretas la muziko por la sekva duona horo

Sed ekzistas ankaŭ kelkaj gravaj malavantaĝoj:

  1. Sen speciala programo, ne eblas konvinka senpaŭza transiro de unu kanto al la alia
  2. Se la komputilo kraŝas, la diskoteko havas necesan paŭzon dum pluraj minutoj
  3. Necesas bone ordigi la dosierojn, aliflanke oni malfacile trovas kion oni serĉas

Kio estas la avantaĝoj de KDj (se ekzistas du KD-ludiloj)?

  1. Senproblemaj senpaŭzaj transiroj
  2. Lertaj DĴj sukcesas korekti fuŝojn kiel malĝustan kanton, nefunkciantan KD-ludilon ktp. tuj
  3. Bone kompilitaj KDj estas jam bona baza ordo
  4. Ruzaj DĴj metas la kantojn sur memkompilitaj KDjn en taŭgan vicordon, tiel ke eblas ludi plurajn kantojn senŝanĝe

La kutimaj malavantaĝoj estas:

  1. Jam minimuma KD-kvanto pezigas la valizon
  2. KDj facile malpuriĝas – kaj tiam ne plu uzeblas
  3. KD-ingoj same facile rompiĝas

Miaopinie, lertaj DĴj povas uzi sian sperton por bone labori per KDj; komencantoj verŝajne preferas MP3-dosierojn.

Ni estas perloj sur la ter’ (…) kaj la silento en malplen’ post longa festo

Esperantistoj ne estas strangaj homoj.
Esperantistoj estas normalaj homoj kiuj faras eksterordinarajn aferojn.

Ĉu vi volas legi ekzemplon?
Jen kiel mi antaŭ kelkaj monatoj akiris la akordojn de sep Team’-kantoj:

Origine mi nur volis la Esperanto-tekstojn.
Tial mi serĉis “Team'” kaj “En Esperanto” (albumtitolo) ĉe www.google.com.
Kiel rezulton mi ricevis i.a. slovakan retejon pri
Pavol Habera (la kantisto de la grupo). Tie
estas listigitaj ĉiuj albumoj de Team’ kun indikoj pri aŭtoroj kaj
la slovaklingvaj tekstoj. Mi sciis ke “En Esperanto” (resp. “Ora Team'”, la
pli altkvalita versio) enhavas nur kantojn de la unua slovaklingva
Team’-albumo, sufiĉis eltrovi kiu slovaklingva titolo korespondas al
kiu Esperanto-kanto. Nu, mi ne parolas la slovakan… sed havas tre bazajn
konojn de la pola, kiu estas parenca (nome “okcidentslava”) lingvo. Kaj plie
la aŭtorindikoj devis esti samaj…

Unu ligo kun la nomo “Akordy” (tutŝajne “akordoj”) portis min al
paĝaro kun kolekto de ĉeĥaj, slovakaj kaj alilandaj kantoj.
Tie mi nur bezonis trarigardi la listigitajn Team’-kantojn kaj prenis ĉion
kio haveblis… 7 el 10, ne malbone, ĉu ne?

Poste mi alskribis Stano Marĉek, eksmanaĝero de Team’ kaj nuna
redaktanto de “Revuo Esperanto“. (Mi jam antaŭe havis kontakton kun li,
ĉar mi verkis plurajn recenzojn por RE.) Li tuj respondis, sendante
ĉiujn tekstojn.

Resume mi do ekhavis tekstojn kaj akordojn, kiujn mi nek ricevintus sur
angla- aŭ germanlingvaj paĝoj, nur per baza kompreno de pluraj
slavaj lingvoj, ioma pensado kaj Esperanto-kontaktoj. Jam la kapablo vidi analogiojn en similaj lingvoj utilas… jen esperantista maniero utiligi eĉ la plej bazajn lingvokonojn.

La tuta mondo estas mia propra dom’, la koro batas maltrankvile

Antaŭ ekzakte tri jaroj finiĝis la lasta Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) en Helsinko. Bedaŭrinde ke nek pasintjare nek ĉijare okazis tiu esenca kultura aranĝo. Interrompiĝis la tradicio de “unu KEF ĉiun duan aŭ trian jaron“… KEF ne nur prezentas jam famajn artistojn, ĝi ankaŭ estas taŭga kadro por novaj talentoj. Mi ankoraŭ sentas la bonefikon de ĝi… se multaj kulturemuloj kunvenas, unu motivigas la alian, kaj la tuta etoso instigas. Jes ja, iu mistera norda magio ĉirkaŭas la KEF!

Hieraŭ ne nur estis la naskiĝtago de longjara amikino, sed ankaŭ de mia iama kunloĝanto… damne, mi tute forgesis tion! Ni komune vivis dum duona jaro en Catania (Sicilio), kie ni ambaŭ estis kiel eksterlandaj studentoj.

Se mi malŝatas ion, tiam forgesi sekurvorton. Dua “damne” pro tio! Mi havas amason da aldonoj kaj aktualigoj al miaj paĝoj ĉe www.muenster.de, sed ne povas enretigi ilin… Mi jam antaŭ pli ol dek tagoj demandis ĉe la helpa retadreso, sed ne ricevis respondon. Kaj ankaŭ telefonado restis vana, ĉar ŝajne neniu kunlaboranto liberis. Eble mi tamen traserĉu (senespere) mian tutan ĉambron kiun mi evidente ne sufiĉe trarigardis.

Ĉiu vojo estu mia, la homaro familia

Post dumonata paŭzo jen mi – kiel promesite – reaperas! Kial ĝuste hodiaŭ? Nu, la 22a de julio havas tute specialan signifon por mia vivo. Ĝi estas kvazaŭ la tago de artista aktiveco. Jen klariga rerigardo: La 22an de julio 1991 mi finis mian ĝis tiam plej grandan komiksan projekton – multpaĝa historio pri tempvojaĝantoj. Temas pri donaco por amikino de mi kies naskiĝtago estas hodiaŭ. Ŝi tiom ĝojis pri la komikso ke mi ekde tiam preskaŭ ĉiujare preparis ion (aŭ almenaŭ telefonis). Post la lerneja tempo, mi transiris de komiksoj al muziko, tamen memorante la daton, plurfoje finis novan pecon ĝuste tiun tagon.

Mi devas konfesi ke laŭŝajne mia artista aktiveco iom stagnas. Fakte ekzakte antaŭ unu jaro mi finis miajn kontribuojn por la Elektronika kompilo. Ekde tiam, mi apenaŭ prenis la tempon kaj/aŭ trovis la inspiron por finpoluri ion novan. Kaj ekde pli ol duona jaro, mi ankaŭ ne plu skribas recenzojn, kvankam mia listo de recenzindaj albumoj ankoraŭ longas…

Sed la vero estas tamen alia: Jam ekde monatoj mi estas preparanta plurajn novajn projektojn. Temas pri parte sufiĉe novaj agadkampoj por mi, kaj tial daŭras pli longe. Apenaŭ eblas montri tuj pretajn rezultojn, sed ĝis la fino de la jaro mi prezentos ion konkretan. Unu preskaŭ finitan projekton mi malkaŝos kaj elprovos verŝajne jam dum la IJS en Hungario.

…jes ja! Post dujara paŭzo, mi finfine vojaĝos al eksterlanda Eo-renkontiĝo dumsomere! Mi jam antaŭĝojas sperti la bonajn flankojn de Hungario kaj IJS denove: vinon, varmegon, akvobatalojn… aĥ jes, vi eble jam rimarkis: Mi aldonis ferian foton al mia profilo por ke mi ne ĉiam aspektu tiom tro serioza kaj pensanta.