Monataj arkivoj: Aprilo 2014

Jen venas sun’

Pli ol duona jaro da silento – kio okazis? ?iam validas mia dira?o, ke a? mi vivas, a? mi skribas pri mia vivo. Tial la longa silento estas tre bona signo. Tamen mi rimarkis, ke ne estas bone, se la plej aktualaj enskriboj ?ajnas tiom negativaj pri la vivo, precipe ?ar tio tute ne kongruas al mia ?enerala sento, sed montras nur unu faceton, kiun mi ne povas vivi dum mia ?iutago. Skribi pri io ?iam estas metodo, kvaza? liberigi la menson de ?i kaj havi spacon por koncentri?i pri aliaj, novaj aferoj.

Mi faris serion pri la Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011. La lasta rakonto estis pri privata festo en Berlino en marto 2013. Sed ekde tiam ari?is nova listo, kiun mi same ne sukcesis transformi al enskriboj ?ustatempe. Nu, prefere malfrue ol neniam.

Inter la semajnfino en Berlino kaj la sekva renkonti?o pasis nur kelkaj semajnoj. Fine de marto mi voja?is al Italujo, kie atendis min la Internacia Junulara Festivalo (IJF). Mi estis jam ali?inta dum la KKPS, perceptante kiom multaj el miaj amikoj venos tien. Por mi estis la unua partopreno ekde 2004 kaj same la unua fojo en Italujo ekde tiam. Post tio, kion mi laste skribis pri la IJF, estis eta miraklo, ke iu ankora? sukcesis ?an?i mian opinion kaj konvinki min reveni.

La IJF okazis en la Apula regiono, tiel ke i?is la plej suda IJF iam ajn. En tiu regiono mi neniam estis anta?e. Mi flugis de Frankfurto tra Romo al Brindisi, tie havis hotel?ambron por unu nokto kaj la sekvan tagon trajne voja?is la lastajn 20 km ?is Ostuni. La loko estis multe pli facile atingebla ol dum la pasintaj jaroj, alia sufi?e proksima flughaveni trovi?as en Bari. Ostuni mem estas interesa, pitoreska urbo. La ejo trovi?is kelkajn kilometrojn for de ?i, sed survoje al la maro (Ostuni mem situas sur monteto). ?i estis vilao, do ne duona ruino kiel kelkfoje okazis en la pasinteco. La maro estis atingebla per kvaronhora piediro.

La man?a?o estis bonega. Ni havis afablajn kuiristinojn, kiuj tre ?atis nin. Kiam mi alvenis, mi tuj ricevis mian ?ambron, kaj la du?oj havis varman akvon. Mi e? partoprenis duontagan ekskurson al Alberobello. Tie ni frandis glacia?on sur tegmento. Kim proponis tute la? la magio de la momento, traduki “Here Comes The Sun” de The Beatles al Esperanto, kaj ni sukcesis fini parton. Dum propra duontaga ekskurso al Ostuno helpis miaj konoj de la itala.

Entute partoprenis eble 80 personoj. Do la IJF estis klare pli malgranda ol dum siaj plej bonaj tempoj, sed multe pli etosa ol dum la pasintaj fojoj, kiam mi ?eestis. IEJ ?ajne finfine veki?is, kiel montri?as la? ?io, kion mi skribis supre. La kerno de la etoso sendube konsistis el la internacia amikaro, kiu nuntempe partoprenas multajn renkonti?ojn.

Nun sekvu ankora? kelkaj vortoj pri la kutimaj, centraj programeroj (nu, centraj almena? por mi, kaj anka? por la etoso). La trinkejo estis en ordo. Tie haveblis granda elekto de trinka?oj. Beda?rinde ?i trovi?is en salono kun malbona akustiko, kiu estis tro hela. La gufujo unue ne bone funkciis. Poste oni translokigis ?in en la enirhalon, kiu estis la centra loko por renkonti?i (grava afero por bona renkonti?o, kiel mi ne laci?as ripeti). Bona decido, e? se por tradicia gufujo estis ne sufi?e malluma kaj trankvila, sed tiel almena? eblis facile teumi kaj babili, kaj tio estas la centra afero de gufujo.

La muzika programo estis tre ri?a, des pli konsiderante la nombron de partoprenantoj. Kim alfrontis kelkajn etoso-problemojn pro en?altita lumo (kaj malfavora akustiko), sed je la fino tamen funkciis. Dum la koncerto de JoMo mi kantis “Jen alkohol’” kiel unuan kanton kaj poste La Bamba. Krome koncertis Gijom kaj Itala grupo kun la nomo “blusenga?i?o”. La itala grupo ludis dufoje. Dum la unua fojo ili ludis ekzemple “Riders on the Storm” de The Doors. La dua fojo tamen ?ajnis maletosa al mi.

Okazis internacia kulinara festivalo, simile al aliaj renkonti?oj, tamen unu tagon anta? la fino de la fastotempo, tiel ke mi apena? povis man?i ion de la franda?oj. Sed almena? mia ?okolado, kiun mi poste disdonis, denove bone funkciis por ?ojigi la homojn.

IJF 2013 en Ostuni