?etu vian cerbon

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankora? ne fini?is. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio, la KKPS en novembro 2012, mi nun finfine vortumu miajn spertojn dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale, Germanujo.

Unu momenton, tiu loko sonas konate. Jes, ?uste, la Naumburg, en kiu okazis jam la 47a Internacia Seminario (IS) en 2003/04 (vidu anka? la fotoalbumon, kiun faris mia frato kaj kiun mi republikigis ?e Ipernity). Do estis reveno al la sama loko post na? jaroj… kaj tio kompreneble alportis memorojn por mi, sed pri tio mi skribu poste.

Unue mi listigu la aliajn fontojn, kiujn mi trovis pri la 4a JES en la reto. Tial estas bone, ke mi verkis mian raporton kelkajn monatojn poste, ?ar tiam mi povas pli facile kompili ?ion:

Kio ?enerale direblas pri la 4a JES? Finfine ?i denove da?ris unu semajnon, e? se dum iom nekutimaj datoj (28a de decembro ?is la 4a de januaro). Kun 259 partoprenintoj el 34 landoj, ?i estis dece granda kaj sufi?e internacia. Kaj entute estis 91 Germanoj – preska? la sama kvanto kiel dum la sukcesaj jaroj de la Internacia Seminario (IS). Tamen necesas anka? atentigi, ke povintus esti pli multaj partoprenantoj, ?ar okazis preska? neniu varbado. La ali?ilo pretis rekorde malfrue. Mi mem proponis varbi dum la SES. Tie aparte indis varbado, ?ar venis multaj novuloj, kiuj ankora? tute ne konis Esperanto-renkonti?ojn. Sed mi ricevis neniun respondon de la JES-organizantoj. Kaj konsiderante, ke por JES kuni?is du aran?oj kun kune proksimume 400 partoprenantoj, e? 259 estas magra rikolto.

raporto en la Germana televido

impresoj de Céline Bernard

Pri la vespera programo mi tamen tute ne povas plendi. Denove ?i estis deca por eta muzika festivalo. Aliaj plendis, ke okazis preska? nur koncertoj, sed la? mi tio estas bona evoluo (malfacilas prezenti teatra?on bone).

La 29an de decembro, la vesperon malfermis Platano (La Pafklik’). Same kiel jam kelkfoje – la pasintan fojon dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo – mi helpis, surmetante la muzikon. Dum unu kanto Platano, Jonny M kaj mi e? repis triope!

Poste koncertis JoMo, kiu interalie kantis “Jen alkohol’“, la kunmeton de “Jen nia mondo” kaj “Alkohol'”, kiun dum la SES elpensis kaj prezentis Ro?jo kaj mi sub la nomo “la VIPoj”. Dum SES estis anka? la unua fojo, dum kiu JoMo transprenis la kanton al sia repertuaro. ?ifoje li ?an?is iomete la tekston. Dum “La Bambo” mi kompreneble volonte denove helpis lin rilate al kantado.

6 thoughts on “?etu vian cerbon

  1. Resonado: Sed ?ifoje kun sukces’ | La vivo de Kunar

  2. Resonado: Se vi estas bona homo | La vivo de Kunar

  3. Resonado: Jen nova jar’, jen nova jar’ | La vivo de Kunar

  4. Resonado: Ni shirmighas inter muroj de soleco | La vivo de Kunar

  5. Resonado: Kaj volonte li asistas vin per La Bambo | La vivo de Kunar

  6. Resonado: Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’ | La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: