Monataj arkivoj: Oktobro 2007

Jen via mondo

La 22an de oktobro, fondiĝis Junulara Esperanto-klubo en Münster. Tiun jubileon – 100 jaroj da “Esperanto en Münster” – indis festi. Sekve La Esperanto-societo de Monastero invitis al la semajnfino “Esperanto inter najbaroj en Eŭropo” (PDF-informilo). Kunorganizanto estis “Esperanto Nederland“. Nederlando troviĝas eble 30 kilometrojn for de Nordwalde, en kies junula klerigejo okazis la aranĝo. Krome la stacidomo de Nordwalde situas inter Enschede kaj Münster, tiel ke por la Nederlandaj gastoj eblis alvojaĝi rekte per la trajno.

La programo enhavis koncerton de Esperanto-muzikgrupo, nome La Kuracistoj. Vendrede, la 19an, Sebastian kaj mi prezentis du partojn kun po du kantoj, krome unu aldonon je la fino. Aparte menciindas la kanto “Jen nia mondo”, kiun ni ludis memore al Wouter Pilger. Ĉifoje ni prezentis pli multajn reludversiojn ol iam ajn antaŭe:

  1. La Kuracistoj: Westerland
  2. La Kuracistoj: Junula amo
  3. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  4. La Kuracistoj: Sen vi
  5. La Kuracistoj: Ne plu
  6. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  7. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  8. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  9. Persone: Longe for
  10. Team’: En kaĉ’
  11. JoMo: Jen via mondo
  12. Republic: Birdo, flugu for
  13. (tradicia): Liberas la pens’
  14. Vladimir Soroka: Ni renkontiĝos
  15. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  16. Simon & Garfunkel: Fajra ruĝ’ kaj ĉiela blu’
  17. JoMo: Hej la nizoj!
  18. Esperanto Desperado: Ska-virino
  19. La Kuracistoj: Ĉu jam ĉio?
  20. Amplifiki: Sola
  21. JoMo: Ĉu vi volas danci?

Bedaŭrinde lastmomente malsaniĝis nia akompana kantistino. Kun ŝi mi jam estis ekzercinta antaŭ pli ol unu jaro. Krome ni triope provludis la 7an de oktobro. Tiam ni ludis entute 33 kantojn, kvankam ne ĉiujn kun la kantistino. Krom la supre menciitaj kantoj, tio estis:

  • La Kuracistoj: Duona amkanto
  • La Kuracistoj: Por ĉiam
  • La Kuracistoj: Solege en la nokt’
  • La Kuracistoj: Misteroland’
  • Esperanto Desperado: Grava
  • Esperanto Desperado: Feliĉe
  • Ultravox: Dance kun larma okul’
  • JoMo: Kisu min
  • (tradicie): La marĉo-soldatoj
  • Kajto: Dormu milde
  • Righeira: Ĉiuj al la plaĝo
  • Simon & Garfunkel: La boksisto

La koncerto estis grandega sukceso. Ĉifoje la teknikaĵoj funkciis kaj ni eĉ faris surbendigon sur mini-disko. La publiko, plejparte pliaĝuloj, reagis tute entuziasme. Montriĝis bona ideo, elekti kelkajn “klasikaĵojn” kaj tradiciajn kantojn.

La sekvan vesperon, sin prezentis la ĥoro de la dorskorbuloj (Kiepenkerlchor) el Nordwalde. Ili kantis ĉefe en la malaltgermana, sed ankaŭ du kantojn en Esperanto. Je mia agrabla surprizo, la Esperanto-kantado ege bone sukcesis. Mi jam aŭdis Esperanto-artistojn kun pli malbona prononcado!

La bildo estis io tre aparta por mi kiel denaskulo: En mia hejmvilaĝo Nordwalde ĥoro kantas en Esperanto tradukojn el la malaltgermana, portante tradiciajn vestojn de mia regiono. Mi ne plu pensintus, ke eblus iam kunigi la denaskulan parton de mia identeco kaj la Germanan parton tiom bone.

Unu Nederlanda gasto cetere estis Roel Haveman. Lian tradukan laboron rilate al Esperanto-muziko mi estimas ekde jaroj. Precipe menciinda estas liaj “Konsiloj pri tradukado de kantotekstoj al Esperanto“.

Ankaŭ la resto de la programo tre plaĉis al mi. Entute iĝis tre gaja renkontiĝo kun la tipa Esperanto-etoso, kiun mi konas ekde multaj jaroj.

La gazetaro raportis pri la evento en diversaj artikoloj. En la reto mi trovis la jenajn:

Mono mankas nin sed amo ne

Hodiaŭ mi iĝas 31-jara. La nova vivoaĝo ne havas multan signifon. Sed mi troviĝas en multe pli bona stato ol dum la antaŭaj naskiĝtagoj. Nur necesas legi kion mi skribis dum la 30a, 29a, 28a kaj 27a. Mia persona situacio ne tiom bonis ekde 1999/2000, kiam mi havis 23 jarojn. Detalojn mi ne mencias, sufiĉas noti, ke mi estas kontenta. La resto ne gravas.

La unuaj gratuloj jam atingis min hieraŭ iomete post la 22a vespere. Tro fruaj gratuloj alportas malbonŝancon laŭ Germana superstiĉo. Sed la persono, kun kiu mi parolis, loĝas en alia tempozono, tiel ke oni diris la bondezirojn post noktomezo. Mi admiras tiun tre ruzan metodon por esti la unua!

Du donacoj cetere jam venis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen ili ne estis nur por mi, sed por ĉiuj. Persone senpage disdonas la du albumojn “En la spegulo” kaj “Povus esti simple” tra la interreto.

Bertilo Wennergren eĉ rekte atentigis min pri tio per retmesaĝo, kvankam mi jam estis leginta la novaĵon ĉe lia TTT-ejo. Intertempe ekzistas raportoj pri la unuaj sukcesaj elŝutoj kaj taglibra enskribo kun kelkaj teknikaj detaloj. Aŭ necesas instali apartan programon por t.n. bita torento aŭ registriĝi ĉe la TTT-ejo “Ipernity” por rekte preni la pezajn WAV-dosierojn. Tiu formato garantias tre altan kvaliton, sed forprenas centojn da MB. Nun eĉ ekzistas alia bita torento kun MP3-dosieroj de ambaŭ albumoj.

Kiu ankoraŭ ne konas tiujn du albumojn kaj hezitas, al tiu mi rekomendas legi mian recenzon pri “En la spegulo” kaj mian recenzon pri “Povus esti simple”. Krome eblas elŝuti po tri kantojn en la MP3-formato ĉe musicexpress.com.br de kvar Persone-albumoj, inter ili la du menciitaj.

Personoj, kiuj plendas, ke Esperanto-albumoj malfacile haveblas, espereble uzos tiun ŝancon por akiri du altkvalitajn albumojn. Kelkaj jam demandis, ĉu ne ankaŭ eblas oferti pliajn. Tio montras la ĝeneralan problemon, ke homoj neniam kontentiĝas, sed ĉiam volas pli.

Mi devas atentigi ankaŭ pri la negativa flanko de tiu senpaga oferto: Ĝi okazas, ĉar la membroj de Persone ne kredas, ke eblas reeldoni tiujn du albumojn kompaktdiske je realismaj financaj cirkonstancoj. Koncize tio signifas, ke la plej fama Esperanto-rokgrupo ne trovas la rimedojn por denove produkti 500 ĝis 1000 ekzemplerojn kaj vendi ilin ene de kvin jaroj. Kion tio diras pri la forteco kaj graveco de Esperanto-muziko kaj sia publiko? Se homoj denove plendas pri manko de artistoj kaj novaj kantoj, mi scias, kien direktigi la fingron por montri la problemon. Ekonomio ne diktu ĉion, sed videblas, kien aferoj iras se mono forestas…

El Rusio kun amo

Estis tre amuze surmeti “Back In The U.S.S.R.” en la diskoteko dum la Rusiaj Esperanto-Tagoj 2007. Tamen dum mia feriado en Rusio, kompreneble mi aŭskultis ne nur mian preparitan diskon, sed ankaŭ alian muzikon. Kelkaj kantoj kaptis mian atenton tie kaj ekde tiam mi ĉiam ligas ilin al mia tempo en Rusio:

  • Black: Wonderful Life
  • Reamonn: Tonight
  • Sunrise Avenue: Fairytale Gone Bad
  • Epidemia: ??????? ?? ???? (versio de E. R.)

La laste menciitan, “Vsadnik iz Lda” (Rajdanto el glacio), mi jam konis antaŭe. Sed tre plaĉis al mi ekscii, ke oni ŝatas la grupon ???????? (Epidemia) ankaŭ en Rusio mem! Mi malkovris ĝin fine de 2001 kaj tre ĝojis, kiam mi en septembro 2003 finfine kapablis legi la cirilajn titolojn de iliaj kantoj (sen nepre kompreni ilin).