Monataj arkivoj: Septembro 2005

En la futuron mi forfu?is kun mia nova praide’

Flávio Fonseca rakontis al mi dum la KEF pri sia ideo, fari ĵazan mikso-KDn kun kelkaj intrumentaj pecoj, vive luditaj kantoj, sed ankaŭ samplobazitaj, ambjentaj partoj. Tio kaptis mian atenton, ĉar mi jam produktis kelkajn acidĵazajn kantojn. Krome mi ĉiam volis fari mikson inter acida ĵazo kaj ambjento.

Amir de Esperanto Desperado proponis, ke mi aldonu perkutilojn al miaj teknokantoj. Tiun ideon mi jam delonge volas realigi; konkreta kantotrunko jam ekzistas ekde jaroj. La samplaĵoj ĉefe venas de la sama KD kiel tiuj de “Konsilo por la vivo”. Efektive do temas pri trenco, ne tekno. Mi jam havas dekon da perkutilaj samplaĵoj por ĝi. Amir tamen alcelis vivan perkutilludadon, kiun mi nuntempe bedaŭrinde ne povas surbendigi, ĉar mi ne havas la bezonatan ekipaĵon. Estas la sama problemo kiel ĉe la kantado. Sed mi ĝojas ke liaj muzikaj sugestoj iras en la saman direkton kiel la miaj… Amir en 2002 (dum la IJF, kadre de komuna muzikado ekstere, kiu reinstigis min lerni gitarludadon) diris al mi ke la nura elektronika albumo kiun li ŝatas estas “tiu kun la krabo” (“The Fat Of The Land” de The Prodigy, unu el miaj malmultaj ŝatataj elektronikaj albumoj!). Mi estas ĉiam denove impresita, al kiuj personoj plaĉas la samaj albumoj kiel mi.

Li vidas futuron ankora? farendan

KEF kompreneble servas kiel okazo por eki novajn projektojn. Tio por mi tamen estas danĝera, ĉar mi jam kutime havas pli multajn ideojn, ol mi iam povus realigi eĉ en kvar vivoj.

Jam dum la unua vespermanĝo ekestis interersa babilado inter Martin Wiese de Persone, DĴ Roĝer kaj Ĵomart & Nataŝa. Roĝer lastatempe faris remikson de la akustika versio de “Revoj“, aperinta sur la albumo “Sen“. Mi pro pluraj kialoj ne estis tiom impresita de la rezulto, ĉefe ĉar mi mem jam realigis tiun ideon antaŭ tri jaroj! DĴ Roĝer ne sciis tion, sed Martin memoris mian verkon. Roĝer ankaŭ estis remiksinta “Papago” de Ĵomart kaj Nataŝa. Martin faris la proponon, ke pluraj DĴj faru remikso-KDn kun verkoj de Persone kaj Ĵomart & Nataŝa. Tio kompreneble interesas min. Laŭ Martin, la rezulto povus aperi en la interreto kiel senpage elŝutebla albumo. La unua paŝo estas, trovi pliajn kantojn, kiuj taŭgas por remiksado. Ĝenerale ĉe akustikaj pecoj, kiuj la tutan tempon sekvas unu ritmon, la tasko plej facilas. Dum la KEF mi jam notis plurajn kandidatojn kaj hejme jam elprovis kelkajn ideojn. Ĉefe temas tamen pri kunmiksado de du diversaj kantoj kaj preskaŭ ĉiam unu el ili ne estas en Esperanto.

Kaj mi pretas, se vi volas

Unu dubo ĉiam turmentas min (nu bone, mi havas tutan stokon da duboj, sed tiu estas la plej granda kaj grava en Esperantujo): Ĉu mia aktiveco entute estas sencohava kaj fruktodona? Aŭ ĉu mi estas stultulo, ĉar je la fino ĉiuj agoj restos vanaj, sen ajna sekvo por la estonteco? Kompreneble tiun dubon kaŭzas, ke mi malofte ricevas pozitivan eĥon pri mia agado. Tiel mi gajnas la impreson, ke homoj tute ne konas aŭ aprezas mian laboron.

Feliĉkaze dum la KEF mi ricevis malan sperton: Ŝajne nun repagiĝis ĉiu engaĝiĝo de la pasintaj kvin jaroj. Kompreneble tio ne falis el la ĉielo: Mi mem atentis pri tio, troviĝi sur la scenejo sufiĉe. Krome mi enpakis kelkajn ekzemplerojn de la kultura broŝuro (jen PDF-dosiero) por montri ĝin al diversaj artistoj kaj aktivuloj. Mia plano sukcesis – pluraj kunprenis ĝin, kvankam la broŝuro estas en la germana. Sed ĝi montras, kion eblas fari por kaj kiel eblas informi pri Esperanto-muziko, kaj tion la legantoj jam komprenas tra la dulingvaj titoloj.

Du demandoj aparte plaĉis al mi: Kelkaj homoj demandis, ĉu mi havas muzikgrupon; aliaj, kial La Kuracistoj ne venis al la KEF por koncerti. Post la ne tre sukcesa koncerto dum la Internacia Seminario (IS) 2003/04 mi ne plu atendintus tian reagon. Evidente indas repensi la estontecon de la Kuracistoj denove…

Unu plia postefiko restas de la KEF: Al mi venis novaj kantoideoj (krom la jam menciitaj!), dum la revojaĝo kaj hejme – kaj ne nur tekstoj kiel kutime, sed eĉ melodioj! Mi ne malkaŝos pliajn detalojn, sed esperas, ke mi iam povos skribi denove pri tiuj kantoj, kiam ili estos finitaj.

Elektrajn gitarojn kun la?ta rokmuzik’

Por noti la melodion de la regeokanto, kiun mi elpensis dum la KEF, mi bezonis gitaron. Ĵomart & Nataŝa afable pruntedonis sian al mi. Kial mi konstatis, ĝi estas ege facile ludebla, ĉar ĝi havas tre mallarĝan kolon. Por tutfretaj akordoj, tio ege helpas! Mi senprobleme povis rapide ludi akordojn, kiujn mi sur mia propra gitaro hejme nur malfacile sukcesas fari. Se mi ĝuste memoras, la nomo de la akustika gitaro estis “Alhambra”. Nu, mi ĉiukaze intencas aĉeti novan, amplifikeblan gitaron. Tio estis unu plia memorigo, kial mi volas fari tion.

Do amu min, dum vivas vi

Kiam mi ne sufiĉe dormis, mi foje ricevas stultajn ideojn. Kelkaj eble dirus, ke eĉ pli multajn ol kutime. Dum la lasta tagmanĝo, mi sidis ĉe unu tablo kun Bjørn kaj Roĝer. Tiam unu el ili diris, kion mi jam rimarkis tagojn antaŭe, nome la impresan artistomikson. Tio por mi do ne plu estis novaĵo, kaj tial mi respondis, ke tio ja ankoraŭ estas plibonigebla. Kiam Krio de Morto ludos Ĵomart & Nataŝa, Piĉismo ludos Kajto kaj kompreneble ambaŭ inverse, tio estos vere impresa! Mi komencis kanti “Amu min” per raŭka metalroka voĉo por doni impreson, kiel tio sonus. Mia diraĵo kaj kantado kiel intencite kaŭzis ridadon, sed unu el miaj kuntablanoj aldonis, ke tiam la refreno devus esti “Malamu min”. Mi daŭrigis, aldonante “dum mortas vi”, kaj ni ĉiuj preskaŭ falis de la seĝoj pro ridado.

Poste mi prezentis la ideon al Ĵomart kaj Nataŝa, al kiu ĝi plaĉis. Dum la lasta vespero antaŭ la reflugo hejmen, mi elprovis la novan ideon, kaj Amir ŝanĝis la vortojn al “ĝis mortos vi”. Ankaŭ duona strofo jam pretis. Mi esperas baldaŭ fini la tutan novan tekstoversion.

?e kafeja tablo kaj glasoj da bier’

Unu afero aparte frustris min dum la pasintaj monatoj: Ne plu venis novaj ideoj al mi kaj mi ankaŭ ne kapablis finverki aŭ realigi la malnovajn. Kultura aranĝo kiel la KEF, kiu ofertas altnivelan esperantlingvan ĉirkaŭon kaj multajn koncertojn kaj interesajn homojn, inspiris multojn jam.

Kaj dum la KEF okazis la eta miraklo, je kiu mi estis esperinta: Iel en mia cerbo kaj menso solviĝis la nodoj, kiuj ĉenigis min tiom longe. Kvankam mi kutime ne kapablas verki (kaj precipe ne bone traduki!) sub la premo de la tempo, mi finverkis tradukon por la Kuracistoj, kiun mi jam havis delonge duonpreta. Mi prezentis ĝin dum la fina koncerto, kiun min taksis dignan okazon. Antaŭ ol enretigi (kaj tiel “oficialigi” la tradukon), ankoraŭ necesos rigardado de Krücke kiel konfirmo. Sed mi jam nun ĝojas.

Unu el la multaj aferoj, kiujn mi memoras kiel brilan okazaĵon de KEF 2000, estas komuna kafumado kun Persone en Finna kafejo. Sekve ankaŭ ĉijare, krom komuna manĝado en la ejo, trinkado en la klubo kaj ripozado sur la ŝtuparo antaŭ la ejo, kafumado ne nur alportis la atenditan ĝuon, sed ankaŭ havis simbolan signifon: DĴ Kunar denove pasigas tempon kun aliaj artistoj! Dum kafetrinkado kun Amir kaj Petra, mi rakontis al ili pri miaj ideoj por du kantoj, kaj Amir kuraĝigis min nepre verki ilin. Mi nur rakontis pri la tekstoj, sed ankaŭ jam havis melodiojn en la kapo. (La ideojn mi nun ne notas publike, ĉar mi superstiĉe supozas, ke mi ne finos kantojn pri kiuj mi jam fanfaronis kiam ili ankoraŭ estis eĉ ne duonpretaj.) Kun tiom da gajnita memkonfido, mi poste prenis la tempon por noti la tekstoideojn kaj unu melodion. La unuan fojon en mia vivo venis melodio al mia kapo (kaj mi ankaŭ sukcesis memori ĝin post kvin minutoj kaj ne montriĝis, ke estis nur vario de jam konata melodio)!

Unu vesperon mi kun kelkaj aliaj vizitis trinkejon antaŭ ol pluiri al la klubo. Ni parolis pri diversaj aferoj, sed restis en mia menso, ke ni forte laŭdis Riitta (kaj ĝenerale la organizan teamon) pro la KEF. La Kultura Esperanto-Festivalo estas eta renkontiĝo kompare al aranĝo kiel la Universala Kongreso (UK), sed la valoro por Esperanto-kulturo estas gravega. Kutime renkontiĝoj multe pli “konsumas”, uzante jam ekzistantajn grupojn kaj artistojn. Tio kompreneble ankaŭ gravas por diskonigi ilin. Sed esperantlingva medio, kie la plej aktivaj kulturemuloj renkontiĝas, interŝanĝas ideojn, elpensas kaj ekas projektojn… tiun eblon ofertas nur festivaloj kiel la KEF.

Do eĉ se el Germanio, Rusio kaj Finnlando venis kompareble malmultaj homoj al la KEF 2005 (kiel Sten Johansson jam rimarkis en Helsinko), tio nenion diras pri ĝia sukceso. La nova fenomeno dum tiu ĉi KEF estis la artistomikso. Ankoraŭ antaŭ kvin jaroj, ĉiu prezentis nur sian propran repertuaron. Ĉifoje unu libere ludis kanton de la alia. Aldone ofte muzikistoj el plej diversaj grupoj ludis kune. (Eble jam en 2001 Bertilo Wennergren prezentis “Feliĉe” de Esperanto Desperado. Sed li ja almenaŭ estas ankaŭ kunaŭtoro de la teksto.) La por KEfoj jam tipan aĝomikson kaj la por Esperantujo preskaŭ memkompreneblan internaciecon oni kompreneble same kiel ĉiam spertis.

Senta?guloj, kla?noj, nuloj, homoj kiel mi

Ne nur Arnaŭ montris siajn komiksojn dum la KEF. Ankaŭ Finna artisto, kiu laboras anonime sub la nomo “Duplustro” faris ekspozicion de siaj verkoj kaj krome ĉiun tagon prezentis unupaĝan bildstrion, kiu satire komentis okazaĵojn de la KEF. Brile, kiel li sukcesis redoni la vizaĝojn de kelkaj personoj. Hazarde mi eltrovis, kiu troviĝas malantaŭ la pseŭdonimo. Sed mi promesis, ne malkaŝi lian identecon.

Estas ĉiam denove imprese, kiom interesajn homojn oni renkontas dum Esperanto-renkontiĝoj. Foje oni konas ilin jam delonge kaj ĉiam bone rilatis kun ili; foje oni nur post jaroj eltrovas la profundajn flankojn de ilia personeco.

Mi aparte pozitive memoras la babiladojn kun Sten Johansson. Li iom similas Bertilo Wennergren – trankvila, pripensema persono kun multa scio, kiun indas aŭskulti. Sed kiel ĉiam kun tiaj karakteroj, mi pli parolis ol aŭskultis.

Tre pozitivan kontakton mi ankaŭ havis kun Patrik Austin. Ni pasigis multan tempon komune, kio aparte ĝojigis min, ĉar ni ja iel estas kolegoj – Esperanto-muzikistoj.

Duncan kaj Petra kiel kutime estis bonetosuloj. Ili restis ĉiam kun mi ĝis la fino de la marmeladumado. Al Duncan tre plaĉis mia Nirvana-parodio “Odoras kiel vespermanĝo“. Li kuraĝigis min finverki kompletan version – kaj fakte nur mankas du linioj. Mi nepre faru tion, kvankam jam la nuna versio ŝajne bone funkcias.

Brian, la basisto de Esperanto Desperado, estis bonhumura kiel ĉiam. Mi faris por li kelkajn fotojn de la Esperanto-Desperado-koncerto, uzante lian ciferecan fotilon. Kompreneble ni iam babilis pri Italio, ĉar mi tre ŝatas la landon kaj li edziĝis al Italino du semajnojn antaŭ la KEF. Mi konas la edzinon de diversaj Esperanto-renkontiĝoj.

Mi konatiĝis kun la amikino de Kim, kiu posedas la ĝustan humuron por elteni esperantistojn. Ŝi aspektas terure simile al mia eksamikino kaj povus esti ŝia pli aĝa fratino.

La plej grandan personan surprizon tamen liveris David-Emil. Mi tute ne sciis, ke li tiom bone kapablas trumpeti. Lian talenton li montris akompanante plurfoje Alejandro Cossavella kaj Esperanto Desperado.

A?, Svedio, venu kaj donu al mi vian manon

“Esperanto en filmoj” kutime pensigas homojn nur al Incubus, jena fifama filmo kun la frua William Shatner antaŭ ties kariero en Star Trek. Sed reale pli multaj filmoj uzis Esperanton, kvankam neniu el ili estas komplete en Esperanto. Jorge Camacho dum la KEF faris prelegon pri ili, montrante la esperantlingvajn partojn. Mi jam sciis pri “La granda diktatoro” de Charlie Chaplin el la 1940aj jaroj, Gattaca (kiu uzas anoncon en Esperanto je la komenciĝo) kaj Blade Trinity (kiun mi ankoraŭ ne spektis). Tute novaj por mi estis “Popmuziko el Vittula” el Svedio kaj “La pedal-aŭto” el Hispanio.

Dum unu vespero okazis filmdublada konkurso. Tri teamoj havis la taskon, paroli alternativan tekston al la montritaj scenoj.

Temis pri Japana bildstria filmo (kies titolon mi ne memoras, sed Keiko konis ĝin), Psycho de Alfred Hitchcock, Mastro de la Ringo: La kunularo de la ringo, “La viro sen pasinteco” de Aki Kaurismäki kaj fine “For kun la vento“. Bedaŭrinde mi ne havis la tempon, mem partopreni, tiel ke mi nur spektis la spektaklon. Ĉiam venis al mi spontanee ideoj, kion fari el la sceno per la donita temo (“unua Esperanto-renkontiĝo”, la duan mi ne memoras, “elekto de la nova estraro de Esperanto-organizo”, “Pasporta Servo” kaj “Esperanto kiel hejma lingvo”). Mi eĉ elpensis ion por kunigi ĉiujn filmojn je la fina kvina sceno. Sed la partoprenantoj de la konkurso mem bone plenumis sian taskon, tiel ke mi multe ridis. Mi ne bezonas ĉie aktivi.

La sceno el “Mastro de la Ringoj – La kunularo de la ringo” enhavis la konsilkunvenon ĉe Elrond. La muzikpeco de tiu parto de la filmo – “The council of Elrond” de Howard Shore kun “Aníron (theme for Aragorn and Arwen)” de Enya – estas mia plej ŝatata muzikaĵo el la tri filmoj. Krome temas pri unu el la malmultaj kantoj, kiuj enhavas elflingvan kantadon! Kvankam kutime en mia amikaro elfoj ne estas aparte popularaj kiel karakteroj de fantaziaj rakontaĵoj kaj kvankam mi ne estas aparta adoranto de la muziko de Enya, tiu ĉi kantado ĉiam kortuŝas min, kiam mi aŭskultas ĝin. Ankaŭ dum la spektado de tiu ununura sceno mi devis pensi pri tiu etosplena muziko (la montrita sceno nur enhavis la parton de Howard Shore).