Monataj arkivoj: Decembro 2010

Estas malvarma kaj rompita haleluja

Jen la lasta enskribo por tiu ?i jaro. Kio restas por diri pri 2010? Krom kelkaj esceptoj, estas ?efe dek du perditaj monatoj por mi. La bazaj sentoj kaj agoj estis senfina atendado, malgajeco, tempomanko kaj longa batalo por io nova. Mi e? ne skribis ion dum mia naski?tago, la 12a de oktobro.

Unu kanto tamen akompanis min tra la tuta jaro kaj mi tre miras pri tio. Fine de 2009 mi a?skultis ?in en la radio kaj estis tuj ravita de ?i. Ekkoni muzikon tra la radio, precipe kiam temas pri melankolia kanto, ne estas io nova – kaj jam ekzistas anta?aj ekzemploj por popmuziko kun kristana malanta?o, kiun mi tiel ek?atis.

Jeff Buckley jam mortis en 1997 – kaj tamen tiu balado konas sonas fre?e kvaza? ?i estus tute aktuala. ?i estis (kaj ofte denove estas) granda sukceso, kvankam ?i atingis “nur” la duan rangon en Britujo. Doloras ?iam, kiam artistoj forpasas, kaj oni i?as pripensema, kiam muzikistoj mortas.

La kanto “Hallelujah” origine estas de Leonard Cohen. La teksto uzas bibliajn bildojn, tamen rakontas pri malfeli?a amo (la? mia interpreto). Se io ne perdis sian valoron dum la pasintaj dek du monatoj, tiam la fakto ke tiu muzika?o tu?as mian koron. Foje ?i kreas tre grandan mal?ojon en mi, foje trankvilan melankolion.

En la dezerto, kiun mi nomas mian vivon…

Samplobazitan muzikon mi faras ekde 1997-03-01. Beda?rinde post la unuaj jaroj mi havas pli kaj pli problemon, trovi la tempon, koncentri?on kaj inspiron por fini ion. Tamen mi almena? volas finverki unu muzika?on jare. ?ajnas tre modesta celo, sed dum hektika vivo e? foje kreas defiojn. La programo (kaj la laboro-dosieroj) estas sur mia malnova komputilo. Sed tiu estis malmuntita ekde somero ?is mia transloki?o al mia nova lo?ejo! Kaj anta?e en la jaro mi stumblis tra la vivo pro aliaj aferoj…

Ekde pasinta sabato, la malnova komputilo estas kunmetita denove, sed mi ankora? ne lo?as tie. Tial ?iun tagon post la laboro mi iris tien por almena? prilabori unu muzikan projekton. Kutime mi ne verkas bone sub tempopremo, des pli kiam temas pri arto. Tamen mirakle kun?ovi?is ?iuj partoj kaj malaperis ?iuj duboj, kiel aran?i la tuton.

Hejmen mi kunprenis la labororezulton de la tago. Poste mi atente a?skultis ?in kaj faris noticojn, kion ?an?i. Denove mi rimarkis, kiom tio subtenas mian manieron. Ordo helpas.

Tial nun pretas mia kvina acid?aza kanto – la unua ekde “Nokta vivo”! Kaj tiun mi finis en januaro 2004 respektive 2007, se oni konsideras la pli novan version, kiun mi uzas ekde tiam.

La novan verkon mi komencis jam minimume la 17an de oktobro 2004. Jen mia rapideco… sed mi ?iam havas multajn projektojn samtempe kaj ?iam vastan elekton, kion finverki. ?iel ajn mi nun intencas balda? pluverki aliajn samstilajn muzika?ojn, ?ar tio vere pla?as al mi. Ne estas memkompreneble, ke oni ne perdas intereson pri ?atataj aferoj post multaj jaroj.

La kanto havas iomete tristan, trankvilan etoson. Kiam ?i iris al la fina direkto de sia verki?o, ?i ?iam memorigis min pri pa?zo- kaj atendomuziko. ?i tiu jaro por mi persone estis plena je atendado – ofte tute vana, cetere. Tial la titolo “Senfina atendado” estas vere deca, se e? ne iom memironia.

Senfina atendado ?e Ipernity.
(?us mi rimarkis, ke per tia titolo eblas belaj vortludoj!)

Mi sopiras pri paco anta? ol mi mortas

Dum la vizito de mia bona amiko Till anta? pasko, mi havis muzikan son?on en kiu li aperis. Pri muzikaj son?oj mi jam kelkfoje skribis. En tiu ?i, Queen denove ludis gravan rolon.

Till kaj mi estis voja?antaj, ver?ajne ?e la Internacia Junulara Festivalo en Italujo. (Al la realeco de tiu son?o kontribuis, ke ni kelkfoje kune veturis al la IJF, kiu okazas dum pasko.) Ni kune sidis kaj ion atendis. Malanta? nia tablo staris granda aparataro por a?skulti muzikon. ?i okupis grandan parton de la murospaco. La sceno ?ajnis al mi kvaza? kiel en trinkejo a? kafejo. Tio alportis memorojn pri la IJF en 2001. Ni volis ion fari, eble kartludi, kiam mi a?skultis la unuajn taktojn de kanto. Nur eksonis la drumo – sed mi tuj demandis: “Hej, ?u tio ne estas Mother Love de Queen?” Kaj tiam startis la melankoliaj gitaroj kaj estis klare, ke estis ?uste tiu kanto. Kiam la kantado de Freddy Mercury komenci?is, mi iom ekfrostis.

Same kiel Let Me Live, tiu kanto origine ne tre ravis min. Sed ekde tiu intensa son?o mi ofte a?skultis ?in reale. Mi legis ke tiu kantado estis la lasta kiun Freddy Mercury surbendigis anta? ol li mortis. Li e? ne plu sukcesis fini la laboron, tiel ke Brian May transprenis la lastan strofon. La tuta kanto estas terure melankolia kaj la teksto reflektas la balda?an morton de la kantisto, kiu jam estis mortmalsana.

Kia koincido, ?uste son?i anta? pasko pri tio. ?u anta? tiu festo ne estas ?uste tiu etoso de morto? ?io tio tre pripensigis min.

?is ni kune ekrigardos la viza?on de la sun’

Morga? estos la plej mallonga tago de la jaro en mia hejmo. (Kutime jam estas dum la 21a de decembro, tamen ?ifoje ne.) Sed la suno certe iam revenos! Sunon kun simpatia viza?o mi trovis en komputila ludo ?ijare.

Mia bona amiko Till vizitis min kelkajn tagojn anta? pasko. Li donacis al mi la komputilan ludon “Plants vs. Zombies”. Kvankam mi ne tro ?atas modernajn ludojn, foje ekzistas esceptoj.

“Plants vs. Zombies” mi ludis dum unu semajnfino intense, poste dum vesperoj kaj e? pli poste foje. Entute da?ris kelkajn monatojn, ?is mi vere finis ?iun parton, sed la bazon mi sukcesis fari ene de kelkaj tagoj. Kelkajn bildojn mi aldonis al la vikio pri la ludo. Tie mi anka? trovis la sekvan muzikvideon:

?enerale la muziko de la ludo, kiu estas sufi?e diversa de la supra kanto, tre pla?as al mi. La instrumentaj muzika?oj neniam ?enas kaj ?iam agrable kontribuas al la etoso.

Mi ne volas rompi tiujn ?enojn

Jam ekde jaroj mi turmentas mian amikaron per stulta kanto-parodio, kiun mi vidis e? jarojn pli frue en la televido. Sed da?ris longe, ?is mi trovis la videon en la interreto. La elsendo “Switch” neniam montris pli bonan reludversion!

Sed unue venu la originalo. En mia ?irka?o ?iu konas ?in, tamen pro kompleteco mi menciu ?in:

Fakte mi jam lamentis pri a?ega reludversio de “Poison” en terura teknostilo. Multe preferinda estas kunlaboro kun grupo kiel Boyzone!

“?ar mi ?atas Boyzone!” i?is kutima kantado, kiam dum festoj en mia amikaro eksonas la originalo de Alice Cooper. Ver?ajne multaj e? ne konas la parodion el la malfruaj 1990aj jaroj.

Lena, Lena, Lena, Lena

Kio restos en memoro de la jaro 2010 rilate al muziko? En Germanujo tio certe estos la venko ?e la E?rovido-kantokonkurso. Nur unufoje anta?e la Germana kontribuo estis tiom sukcesa: En 1982, kiam Nicole kantis „Ein bisschen Frieden“ („Iom da paco“, en Esperanto surbendigita de Ralph Glomp).

Dum preska? tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. ?iujare regis granda ?agreno, ?ar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ?enerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko.

Des pli granda estis la jubilado, kiam Lena Meyer-Landrut venkis kun granda distanco anta? la dua loko. (Harfendemuloj rajtas argumenti, ke principe Dano kaj Usonanino venkis, ?ar ili verkis la kanton kaj la? la regularo oni premias la komponiston, ne la interpreton. Tiam tamen oni devas konsideri, ke Germano verkis la venkan kontribuon por Luksemburgo en la jaro 1972.)

La venko estas des pli ?ojinda, ?ar la sukceso ne venis per pompa spektaklo dum la prezentado, sed per mimimuma. Principe juna plenkreskulino en nigra kostumo kantis. Kaj kiel analizo poste argumentas, ?i ne estas artefarita stelulino, sed natura persono, kiu ?uste ne sekvis la regulojn de la muzikindustrio. Se validas la malnova regulo, ke oni malbone kopias sukcesojn, tiam la proksima estonteco estas sufi?e eltenebla.

Malgra? ?iu simpatio, parodio ne rajtas manki. Kelkaj homoj kritikis, ke la kvalito de la kantado ne estas bona. Fakte min surprizis, kiam Katrin Bauerfeind prezentis ?in en la elsendo de Harald Schmidt, ke ?i havas pli bonan vo?on!

Interese estas, ke la kanto origine nek estis verkita por la konkurso nek estis tiom rapida. La balada versio de Jennifer Braun, kiu atingis la duan lokon en la nacia konkurso por la Germana kontribuo, ver?ajne pli similas al la originalo:

Cetere nek la E?ropan konkurson nek la Germanan anta?ludon mi spektis en la televido. ?efe mi sekvis la raportadon de oslog.tv. Pri ?i mi ekcsiis tra anonco de Lukas Heinser, kiu kune kun Stefan Niggemeier tre interese kaj amuze komentis el Norvegujo. Kiel mi jam skribis aliloke, ?enerale tiu analizo tre pla?is al mi – certe helpis la partopreno de simpatia, fre?a kantistino. Plej grava kritikpunkto de mi estis, ke ili enmetis erojn de pli fruaj kantoj en siajn videojn. Tial ekde la unua elsendo estis forfikulo en miaj oreloj, nome „Viel zu weit“ de Münchener Freiheit (Germana kontribuo el la jaro 1993, sufi?e malsukcesa):

Ekde ?i tiu jaro oni ?iam ligos la nomon „Lena“ al tiu venko. Anta?e mi ?iam pensis pri du aliaj kantoj kun tiu nomo: Unu estas de la grupo Pur kaj mi ?i tie ne enmetas videon, ?ar necesas konservi minimuman muzikan nivelon. La alia estas de BAP el Kolonjo:

Fakte e? ne du monatoj post la venko en Oslo aperis reludversio de Uwu Lena (evidente parodio de „Vuvuzela“). La videon oni produktis en Münster!

Cetere anka? himno por Ganao venas de artisto el Münster: „Wanga Yure“ (festi venkojn) de Bawa Abudu.

Se temas pri kantoj okaze de la piedpilka mond?ampionado en Sudafriko, tamen plej konvinkis min Basta per sia kanto „Gimme Hope Joachim” (Joachim Löw: trejnisto de la Germana teamo) kaj video en la stilo de South Park. Anka? tio estas reludversio respektive parodio. La originalo nomi?as Gimme Hope Joanna ( = Donu al mi esperon, Johannesburgo) kaj estas de Eddy Grant.

Tiu sporta konkurso estis la alia granda evento, kiu restos en la memoro en Germanujo. Anka? tiun mi cetere sekvis sen televidilo. Sufi?is por tio mia nova komputilo kaj elsendado tra interreto.

Sep sekundojn for

Jen anekdoto, kiu okazis al mi fine de oktobro: Mi a?dis, ke oni ser?is homojn, kiuj kapablas kanti. ?io okazis nur kelkdek metrojn for, do mi rapide iris tien. Kiel mi eksciis, estis nova varbkampanjo. Thomas D., unu membro de “Die Fantastischen Vier” (ver?ajne la plej grava germanlingva hiphopgrupo), faris reludversion de “Seven Seconds” (origine de Youssou N’Dour kaj Neneh Cherry). La ideo estis, krei duan version, en kiu oni miksas kanto- kaj videosurbendigojn de dekoj da homoj.

E? ekzistis teamoj, kiuj aktive alparolis homojn. Kaj mi renkontis unu el ili. Unufoje oni ludis la refrenon por mi, akompanate de gitaro, unufoje mi ekzercis kaj jam oni surbendigis. Jen la rezulto, la unua video. Beda?rinde la sonkvalito ne estas tro alta. Tial tiu kontribuo ne estis tro ta?ga por eniri la finan videon.

Hejme mi surbendigis duan videon. Tiel la sono estas pli bona (por surbendigo kun mikrofono, kiu anta? 20 jaroj kostis 30 germanajn markojn), sed la videokvalito estas maksimume mezkvalita. Beda?rinde mi ne plu havis tempon por prepari ion pli bonan.

Sed por la unua surbendigo oni donacis al mi la albumon “Kennzeichen D” de Thomas D. – por triminuta muzika aktiveco sen stre?o! Se la enspezado nur estus ?iam tiom facila…

Cetere jam estas la tria projekto kun membro de “Die Fantastischen Vier”, en kiu mi partoprenas. Mi anta?e kreis du remiksojn (Einfach sein kaj MfG).

Mi plej ?atus morti

“In einem kühlen Grunde” estas kanto el la tempo de la Germana romantikeco. Facile penseblas, ke “nur estas folklora?o”. Sed estas imprese, kiom a?tentike la teksto esprimas la sentojn post perdita amo. Forlasi la hejmon por i?i bardo, esti indiferenta al milito kaj batalo, voli morti – ?io ?ajnas pli bone eltenebla ol da?rigi la anta?an vivon.

?e la supra versio mi aparte ?atas, ke ne kantas ?oro, sed unuopa persono. Tio faras multe pli personan, intiman impreson. Krom “Die Gedanken sind frei” (Liberas la pens’), tiu ?i kanto estas unu el miaj plej ?atataj germanlingvaj popolkantoj. Kaj kiel ?iam ?e bona muzika?oj, la teksto da?re havas ion por diri en la nuntempo.

Mi estas roko, mi estas insulo

Ekde hodia?, la unuan fojon en mia vivo mi estas civitano de mia naski?urbo Münster. Jam pro la nova lo?ejo indis fari tiun pa?on. La fina konvinka argumento tamen estis nova impo?to kiu ekde 2011 punos ?iun, kiu nur indikas Münster kiel sian “duan lo?lokon”, per aparta impo?to. Kaj krome oni donacis DVD-n al ?iu, kiu registras sin anta? la fino de la jaro.

Krom la jam hiera? menciita komputila ludo “Drakensang”, la gazeto pri komputilaj ludoj anka? enhavis aventuran ludon “La malbono sub la suno”. En ?i oni agas kiel Hercule Poirot, la detektivo. Mi jam finis la ludon, tamen uzis tre bone faritan solvon, ?ar mi ne volis mal?pari tempon per tro da cerbumado. (Ofte tute ne klaras kie oni povas da?rigi la solvadon de puzloj.)

Ne enestas multe da muziko, sed mi sufi?e ?atas du pecojn. La unua estas la ?efa temo:

La alia kreas tre minacan, misteran etoson. ?i eksonas en kaverno. Parto de ?i a?skulteblas en traluda video de la anglalingva versio (ekde 3:00 ?is 4:13). Tiu speco de muziko tute ne estas io elstara; mi tamen ?atas, kiel oni uzas konatajn muzikajn ingrediencojn el filmoj por rekrei la impresojn en alia medio. Interese, kiel funkcias populara kulturo post kiam la konsumantoj alkutimi?is al certaj elementoj.

Farbo falas de plafono

Mi havas novan lo?ejon. Ekde hodia? mi oficiale tie lo?as, ?ar la kontrakto ekde tiam validas. Hodia? okazis la transdonado de la ?losiloj.

Kial mi entute transloki?is? ?u mi ne estis sufi?e entuziasma pri la anta?a lo?ejo? Jes, sed tio estis en 2004 (la anta??ojo jam fine de 2003), kaj ekde tiam, multaj aferoj ?an?i?is en mia vivo… foje e? tien kaj reen.

Certe necesas ankora? renovigi tiun novan lo?ejon. Sed la unua pa?o al nova (kaj pli bona) vivo estas farita!

Alia afero, kiu lastatempe ?an?i?is: Post dekjara pa?zo mi denove a?etis gazeton pri komputilaj ludoj. La kialo estis la aldonita ludo “Drakensang” – fantazia rolludo kiu bazi?as sur la sistemo “la nigra okulo”. ?i estas tre konata en Germanujo. Ankora? mi ne multe ludis sed kelkaj muzika?oj jam tre pla?as al mi. Interalie min ?iufoje ravas tiu melankolia, preska? iom reva virina kantado. Eble mi e? konas la kantistinon (ne persone, sed muzike)!