Arkivoj de etikedoj: verkado

Mi ne povas elsavi?i el Tohuvabohuo

La vivo restis tia, kia ?i estis anta? unu jaro: Mia taglibro ekde monatoj pa?zas, ?ar mi faras aliajn aferojn. Mi sukcesis skribi pri multaj Eo-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis, kaj jam i?is longa serio (lasta kontribuo hiera?), sed intertempe mi partoprenis tiom multajn pliajn, ke la listo kreskis denove. Sed tio ja estas bona nova?o, kaj cetere persona rekordo: Neniam ofte en mia vivo mi estis ?e tiom multaj renkonti?oj en unu jaro. Kaj mi anka? ne memoras jaron, en kiu mi vizitis tiom multajn landojn. Do la ?efa kialo por la taglibra pa?zo estas tre pozitiva.

Krom tio, mi muzikas tiom regule kiom neniam anta?e (a? ekde jaroj ne plu, sed certe kiom neniam anta?e kun tia sukceso kaj efikeco). Aldoni?as amase a?etitaj diskoj, kiujn indus recenzi a? almena? iel pritrakti en la muzika taglibro. Koncertojn mi vizitis malofte, ?ar mi da?re ne sukcesis skribi pri ?iu fojo, dum kiu mi eliris en 2011, kaj mi kvaza? dronas en nea?skultitaj diskoj.

Sed la bona nova?o por hodia? estas: Finfine mi surbendigis kanton! Mi a?etis la ekipa?on jam en januaro 2012. Fakte kiel mi eltrovis, per la programo GoldWave ege facilas kombini diversajn surbendigojn, tiel ke tute ne necesas havi unu perfektan. Fakte mi ne uzis mian bonan gitaron, sed la gitalelon. Kaj la rezulto sonas surprize bone por tiom amatora provo!


Post-Esperanto-renkonti?o-sindromo (P.E.R.S.) de La Kuracistoj

(Kaj kiu scias, se mi tiel da?rigas, eble mi iam surbendigos hiphopon kiel mi estis promesinta al Cyriile fine de 2005. Cetere anka? hiphopajn instrumenta?ojn mi pluverkis oftege dum la pasintaj monatoj.)

Tute rande, La Kuracistoj nun havas propran pa?on ?e Soundcloud:
soundcloud.com/kuracistoj

P.E.R.S. estas la dua propra kanto de La Kuracistoj ekde Al la liberec’ el la jaro 2009. Intertempe mi iomete variigas la strofomelodion de P.E.R.S., sed mi ?atas, ke ?i estas sufi?e simpla, iom monotona kanto.

La ideoj por tiu kanto venis al mi jam post la 4a JES en Naumburg/Saale, kaj mi surbendigis ilin per mia po?telefono. Sed da?ris monatojn (tiuj vortoj i?as rutinaj), ?is mi rea?skultis ilin, devenis la akordojn per mia gitalelo (kiel montri?is, estas ?iam bazaj akordoj, kiuj estas ege facile ludeblaj) kaj kunmetis la diversajn versiojn al unu kanto. Por la teksto mi havis nur fragmentojn, sed la reston mi verkis mirinde rapide en la urbaj trajnoj dum la vojo al kaj de la laboro. (Ekde aprilo mi laboras en Hamburgo dum la semajno.)

Jam ekde jaroj pretas miaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo (PERS); nun estis tempo, anka? verki kanton por tiu situacio. Mi sentis, ke Esperantujo ?enerale bezonas tian kanton.

La akordoj en la refreno eble iomete memorigas pri “Tohuvabohuo” de Kajto. Tamen ne estas tute la samaj, dum la Kajto-kanto uzas ekzakte la samajn akordojn kiel Ray Charles en la famega kanto “Hit The Road Jack”. Do neniu serioza ideo?telado (a? senkonscia inspirado) miaflanke…

Kajto: Tohuvabohuo

Ray Charles: Hit The Road Jack

En la dezerto, kiun mi nomas mian vivon…

Samplobazitan muzikon mi faras ekde 1997-03-01. Beda?rinde post la unuaj jaroj mi havas pli kaj pli problemon, trovi la tempon, koncentri?on kaj inspiron por fini ion. Tamen mi almena? volas finverki unu muzika?on jare. ?ajnas tre modesta celo, sed dum hektika vivo e? foje kreas defiojn. La programo (kaj la laboro-dosieroj) estas sur mia malnova komputilo. Sed tiu estis malmuntita ekde somero ?is mia transloki?o al mia nova lo?ejo! Kaj anta?e en la jaro mi stumblis tra la vivo pro aliaj aferoj…

Ekde pasinta sabato, la malnova komputilo estas kunmetita denove, sed mi ankora? ne lo?as tie. Tial ?iun tagon post la laboro mi iris tien por almena? prilabori unu muzikan projekton. Kutime mi ne verkas bone sub tempopremo, des pli kiam temas pri arto. Tamen mirakle kun?ovi?is ?iuj partoj kaj malaperis ?iuj duboj, kiel aran?i la tuton.

Hejmen mi kunprenis la labororezulton de la tago. Poste mi atente a?skultis ?in kaj faris noticojn, kion ?an?i. Denove mi rimarkis, kiom tio subtenas mian manieron. Ordo helpas.

Tial nun pretas mia kvina acid?aza kanto – la unua ekde “Nokta vivo”! Kaj tiun mi finis en januaro 2004 respektive 2007, se oni konsideras la pli novan version, kiun mi uzas ekde tiam.

La novan verkon mi komencis jam minimume la 17an de oktobro 2004. Jen mia rapideco… sed mi ?iam havas multajn projektojn samtempe kaj ?iam vastan elekton, kion finverki. ?iel ajn mi nun intencas balda? pluverki aliajn samstilajn muzika?ojn, ?ar tio vere pla?as al mi. Ne estas memkompreneble, ke oni ne perdas intereson pri ?atataj aferoj post multaj jaroj.

La kanto havas iomete tristan, trankvilan etoson. Kiam ?i iris al la fina direkto de sia verki?o, ?i ?iam memorigis min pri pa?zo- kaj atendomuziko. ?i tiu jaro por mi persone estis plena je atendado – ofte tute vana, cetere. Tial la titolo “Senfina atendado” estas vere deca, se e? ne iom memironia.

Senfina atendado ?e Ipernity.
(?us mi rimarkis, ke per tia titolo eblas belaj vortludoj!)

De la tegmentopintoj kriu tion

Plia jaro da interreta taglibro pri muziko estas ne nur bona tempo por rerigardi, kiel mi faris hieraŭ, sed ankaŭ bonvena okazo por senhonte festi sin mem. Tiun sintenon mi kaptis dum mia DĴ-kariero, sed mi lernis ĝian tutan utilon kaj plenan signifon komplete nur kiel oficiala Esperanto-aktivulo. Maldankemaj postenoj instruas tiun postvivoregulon nekredeble bone.

La 15an de marto, mi finis plian samplobazitan kanton. Estas tamen iomete speciala afero, ĉar mi ne kunmetis dekojn da samplaĵoj, sed kombinis unu samplaĵon kun si mem. Por kompreni tion, necesas scii ke sur multaj de miaj kompaktdiskoj kun muzika materialo troviĝas unu aŭ pluraj kompletaj kantoj en la WAV-formato. Jam komence de 2000, dum mia studado en Catania (Sicilio), mi tiel kreis plurajn demokantojn. Grandparte ili hodiaŭ estas forgeseblaj, krom unu teknokanto, kiu daŭre konvinkas min, kvankam mi faris nenion pli ol sonigi samplaĵon je kelkobla laŭteco. Mi neniam neis ke tio ne estas granda artista atingo. Sed aliflanke temas pri samplaĵoj, sendepende de tio, kion ili enhavas. Krome ne estas la plej freneza soneksperimento en la historio de muziko – oni pensu nur pri la silento de John Cage – kaj kial mi ne rajtas iri similan vojon?

Mia nova malnova kanto estas ĉirkaŭ unuminuta muzikpeco, kiu fascinis min ekde 2000. Origine ĝi troviĝis sur la disketo / komputila KD “Die Rote Zora”, kiun mi aĉetis en 1999. Tiu disko enhavas samplaĵojn por remiksi la titolan kanton de la fama infana serio (denove grava memoro el mia infaneco), sed interalie ankaŭ demoversion de la (tiam) plej nova eldono de la programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon. Per la samplaĵoj de tiu demoversio mi kreis la originan version de mia unua acidĵaza kanto. Sed plie la disko enhavas du videojn, kiuj privarbas muzikprogramojn. Unu el ili estas por hejma studio kaj enhavas ĝuste tiun muzikaĵon, kiun mi ŝatas tiom multe.

En la video oni vidas junulon, kiu laboras per sia komputilo, kreante muzikon unuflanke, kaj arogantan rokgrupon, kiu malbone kondutas en reala studio aliflanke. Je la fino la anoj de la grupo ne povas pagi la altajn kostojn por la surbendigo, dum la junulo posedas sian verkon mem. Kvankam mi ne konsentas kun la mesaĝo de la varbado, nome ke muzika programo anstataŭas aŭ eĉ supertrafas profesian studion, mi ege ŝatas la videon pro la freneza rokgrupo kaj la rapida rokmuziko, kiuj ambaŭ kongruas unu kun la alia.

La MPEG-dosiero estas de la 13a de januaro 1999 kaj daŭras 50 sekundojn. La fino de la muziko estas evidente fortranĉita, ĉar ĝi estis elkonduka klavara solo, kiu ne gravas por la varbado. Sed kompleta muzika trako troviĝas sur disko kun rokmuzikaj samplaĵoj, kiun mi aĉetis fine de 1999. Kaj fine mi ricevis la muzikaĵon en la formo de WAV-dosiero sur KD de la profesia eldono de la muzika programo, kio permesas al mi komercon uzadon de ĝi. La nura sed decida ŝanĝo, kiun mi faris, estas ĝustigo de la laŭteco je la fino. Origine okazas mallaŭtiĝo je la lastaj sekundoj. Mi konstantigis la sonon, tiel ke oni aŭdas ĉion inkluzive la sintezilan elkondukon je la sama laŭteco.

La finan verkon mi nomis “Aroganteco helpas”. Mi pensas, ke tiu titolo estas trafe elektita pro pluraj kialoj menciitaj supre.

La rapida rokmuziko kun klavaroj pli similaj al elektronika muziko kompareblas almenaŭ al du aliaj verkoj: La kanto “Ready To Go” de Republica estas en la sama ĝenerala stilo. “Machete” de Moby ankaŭ iom similas al ĝi, precipe kaj plej evidente ĉe la klavaroj.

Kutime mi skribas dufoje jare pri retaj taglibroj, sed ĉifoje ne ekzistas io tre menciinda. La nura grava ŝanĝo por mi mem estas, ke mi ekde la 13a de aprilo ne plu estas membro de la traduka teamo de LiveJournal.

Fakte mi estis aŭtomate forigita el la grupo pro neaktiveco. Komence mi provis traduki la liston de oftaj vortoj, sed neniu alia membro de reagis. Reale do mi ne estas pli malaktiva ol la aliaj. Eble estas bedaŭrinde, ke tiu aktiveco stagnas. Aliflanke mi mem ĉiam havas pli multajn okupojn ol liberan tempon. Estis bone elprovi tion por mi, ĉar nun mi scias, ke mi ne povas garantii konstantan kunlaboron kaj tial prefere ne plu partoprenu.

En amuza maniero

Lastatempe mia kolekto de kompaktdiskoj kun samplaĵoj ankoraŭ kreskis. Finfine mi akiris du pliajn diskojn. Krome mi sukcesis aĉeti tri pli malnovajn eldonojn de diskoj, kiujn mi jam posedis antaŭe. Jes, ankaŭ aspekto gravas – precipe kiam oni metis tiun diskaron kune en unu KD-ujon.

Dum la pasintaj 3-4 jaroj mi serioze estimis, ke mi verŝajne en mia tuta vivo ne plu havis sufiĉe multan tempon por uzi ĉiujn samplaĵojn de ili. Kompreneble tial eblas demandi kial mi entute ŝatas kolekti tiujn diskojn.

La simpla respondo estas: Tio donas enan kontentecon al mi. Kaj kio gravas pli?

Origine ili estis ĉefe kruda materialo por mia laboro. Intertempe tiuj kompaktdiskoj ricevis alian signifon: La kolekto mem estas bela, sen ke mi necese uzas ĉion de ĝi. Tio estas tre liberiga penso por mi, kiu ofte sentas sin devigita al io.

Ke mi tiom trankvile traktas la aferon, iĝas eĉ pli rimarkinda, se oni konsideras, ke temas pri nur kvazaŭ kompleta kolekto! Kutime mi ja estas perfektemulo. Kaj mi konsideras preskaŭ nur la unuajn kvar eldonojn de la muzika programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon.

“Mankas” unu kompaktdisko, unu kompaktdisko kun la ĝusta KD-ingo / kovrilo kaj unu kompaktdisko en la ĝusta eldono. Sed mi eĉ ne sentas grandan bezonon serĉi ilin.

La kvin novaj diskoj en mia kolekto distingeblas laŭ du stilogrupoj: Tri enhavas samplaĵojn de la stiloj tekno, haŭzo kaj trenco. Du enhavas samplaĵojn de la stiloj ambjento, triphopo kaj ripoziga muziko.

La duan stilgrupon mi malkovris nur antaŭ kelkaj jaroj. Grave kontribuis al tio mia bona amiko Holger. Li ĉiam denove sukcesas interesigi min pri novaj grupoj kaj li ĉiam aŭskultigas al mi altkvalitan muzikon.

Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj

La rilato inter ordo kaj ĥaoso ne nur estas filozofia temo, sed evidente havas altan valoron en la ĉiutaga vivo de artisto. Dum mia studado en Catania (Sicilio), Hispanino diris al mi ke en ordo ne povas ekzisti arto. Mi opinias tute male ke ĝuste iom da ordo vaste helpas ekzemple al muzika aktiveco.

Ĉe ĉiu el miaj muzikaj projektoj mi havas iun liston, paperon ktp. kie mi provas skribe fiksi la aktualan staton de la aferoj. La truko konsistas en tio, trovi la ĝustan rimedon, ne ian. Tiam indas investi certan kvanton da laboro nur por ordigado. Certan scion oni nur akiras per superrigardo.

Dum la pasintaj semajnoj mi finfine denove pasigis horojn aktualigante la HTML-dosierojn pri mia samplobazita muziko kaj la samplaĵo-kompaktdiskoj, kiujn mi uzas, same kiel la projekto-dosierujojn kiuj enhavas kantojn en plej diversaj kreiĝofazoj. Tio ĉiam trankviligas min, ĉar mi vidas aferojn pli klare poste. Samtempe mi pli bone konscias pri tio, kiujn kantojn eblas kiel antaŭenigi. (Dum la ordigado, mi elprovas foje dekojn da pecoj.)

Kelkajn projekto-dosierojn eblas forigi, ĉar ili montriĝis tute eksdataj kaj ne enhavas plu iun ekskluzivan ideon. Aliajn mi renomigas, tiel ke la novaj nomoj pli evidente montras, pri kio temas.

Lastatempe mi eĉ komencis tabelon pri samplaĵoj. Por kompreni ĝian utilon, necesas scii ke foje diversaj kompaktdiskoj enhavas similajn aŭ samajn samplaĵojn, sed ne ĉio troviĝas sur ĉiu disko. Kompreneble mi ofte volas ekscii rapide, kiujn samplaĵojn mi uzis en kiu projekto kaj kiuj samplaĵoj sur diversaj diskoj kongruas unu al la alia (laŭ la nomo). Simpla tabelo tuj liveras la bezonatan superrigardon kaj subtenas inteligentan uzadon de la sonmaterialo.

Estas ur?e

Hodiaŭ mi festas rondan jubileon: Antaŭ 10 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon! Kiel tio okazis, mi jam skribis antaŭ tri jaroj, do feliĉe ne plu bezonas fari tion nun.

Tiaj datrevenoj ĉiam fascinas min kaj mi opinias, ke necesas prezenti ion specialan. Dum la pasintaj du monatoj mi denove regule verkis, kio tre ĝojigas min. Por la jubileo mi finfine realigis mian intencon, rekrei en KD-kvalito la lastajn du verkojn el mia frua fazo, kiuj ĝis nun nur ekzistis en kaseda kvalito. Ambaŭ estas rokmuzikaj instrumentaĵoj. Unu estas gitara enkonduko, la alia plena roka kanto. Mi malĝuste memoris, kiom bone mi jam estis preparinta tiun laboron.

Refari la unuan estis pli facile, ol mi pensis. Nur necesis kunmeti la samplaĵojn ĝuste – ne enestis io por atenti aparte. Mi daŭre havas la intencon, fari pli longan version de la gitara enkonduko, kaj je mia surprizo jam trovis kompletan samplaĵoliston, kiun mi estis kreinta pli frue.

Ankaŭ rilate al la dua kanto mi malkovris agrablaĵon: Mi trovis preskaŭ komplete aranĝitan version, kiu nur bezonis ĝustan mallaŭtigadon je kelkaj partoj kaj forigon de brusonoj.

Bedaŭrinde provaŭskultado montris, ke daŭre enestas kelkaj bruetoj, kvankam dum la aranĝado kaj atenta elprovado de la unuopaj samplaĵoj ili ne eksonis. Mi ne scias, kiel tio povis okazi, sed dume akceptas la kanton en tiu formo. Iom da krudeco ja ne malhelpas ĉe peza rokmuzika kanto.

Ĉiel ajn mi ĝojas, ke mi fermis ĝustatempe tiun ĉapitron el mia muzika pasinteco kaj nun povas denove dediĉi min al novaj verkoj. Ideoj kaj inspiro abundas – se entute io mankas, tiam tempo!

Ni havas ?iun tempon de la mondo

Mi denove ricevis la konfirman sperton, ke ofte indas atendi, ĝis kiam venas la ĝusta tempo por io. Pasintjare en marto mi remiksis tri ritmenblusajn kantojn de mi. Poste en majo resp. julio mi ankoraŭ verkis remiksojn de du el miaj kvar acidĵazaj pecoj. La trian, kiu restis precipe sen ŝanĝoj, mi almenaŭ komplete refaris per aliaj versioj de la samplaĵoj.

Lasis min tamen iom nekontenta, ke mi daŭre ne povis veni al fina decido, ĉu krei novan version de la kvara acidĵaza peco. Ĝi estas la plej nova el la kvar kaj la lasta, kiun mi finis, nome en januaro 2004. Mi ĉiam cerbumis, ĉu ŝanĝi la bason aŭ ne.

Denove venis inspiro al mi tra la kontakto kun aliaj Esperanto-artistoj, la Internacia Seminario kaj kuna tempo kun miaj plej bonaj amikoj. La 12an de januaro, mi finis ankaŭ tiun remikson. Dum monatoj ne venis plene konvinka ideo al mi, kiel novaranĝi la bason, kaj subite ene de kelkaj tagoj mi ekhavis tri ideojn. Ili parte baziĝis sur la malnovaj (kaj tial montriĝis prave, ke mi konservis ilin), sed samtempe montris iun novan aliron al la konata temo. Je la fino mi elprovis ĉiujn tri ideojn kaj uzis la plej bonan.

Mi vere kontentas pri la rezulto. Nun mi denove povas pli multe okupiĝi pri novaj acidĵazaj kantoj. Ankaŭ tie montriĝas ondo da novaj ideoj dum la pasintaj tagoj, kiuj forigis multan blokitecon. Mi scias, ke mi povas esti tre feliĉa pro tio.

La fokuso tamen restu plu ĉe la finado de komencitaj verkoj, se la inspiro permesas tion. Malpli da nefinitaj verkoj helpas vivteni iun superrigardon.

La penso je vi

Unu afero ankoraŭ restas por rakonti en tiu ĉi jaro. Fakte temas pri okazaĵo el julio, sed indas skribi pri ĝi detale ankaŭ nun:

Gunnar kaj Bodo Wartke post koncerto de la kantaŭtoro en Münster (2006-07-28). Fotis: Denis KUMPMANN.Jam delonge interesis min la multlingva amkanto de la piano-komediisto Bodo Wartke. Mia bona amiko Till konatigis min kun lia muziko la 18an de novembro 2005. Dum la Internacia Seminario en Xanten 2005/06 mi eksciis, ke ekzistas esperantlingva traduko de la strofo de timwi.

Dum la naskiĝtaga festo de Sebastian mi denove aŭskultis kelkajn kantojn de Bodo Wartke. Tio inspiris min verki propran, novan tradukon. Iom poste mi legis en la interreto pri ekzisto de tria traduko, tamen sen legi ĝin.

Krome mi rimarkis, ke haveblas amkanto-farilo (“Flash”-tekniko), en kiu oni povas mem elekti la lingvojn por la naŭ strofoj. Bodo Wartke menciis en sia TTT-ejo, ke li invitis homojn traduki la strofon al pliaj lingvoj, sed ke li jam havas Esperanto-tradukon. Tamen mi estis sendinta mian tradukon al li, ĉar ĝi estis lingve ĝusta kaj kantebla. Nun konkurencis minimume tri tradukoj. Bedaŭrinde mi neniam ricevis respondon.

Kiam mi legis en la taglibro de amikino (unu de la belulinoj de Nordwalde!) pri strofo en Esperanto, kiu nove aperas en tiu amkanto-farilo, mi estis ege ekscita. Kiun strofon li uzus?

Kiel mi eltrovis, estis la mia! Kaj por pligrandigi la ĝojon, du tagojn poste, la 28an de julio, Bodo Wartke venis al Münster por koncerti! Tie mi havis la ŝancon paroli kun li kaj li diris, ke mia versio plej plaĉis al li. Post la koncerto mi verkis artikolon pri Bodo Wartke en la Vikipedio.

Cetere la vespero en la parko de la kastelo estis brilega! Mi malofte vizitas koncertojn, sed tiu vere indis! Bodo Wartke bonege kapablas enplekti sian publikon en la prezentadon kaj spontanee reagi. Kiel memorigon de la vespero mi aĉetis lian koncertan duoblan diskon. Mi estas gaja pro la agrabla kontakto kaj fiera pro tio, ke Esperanto-strofo de mi estas uzita de profesia kaj sukcesa muzikisto! Tio sendube estis unu el la muzikaj kulminoj de la jaro 2006.

dancante en septembro

Antaŭ kelkaj monatoj mi skribis pri ritmenblusaj remiksoj, kiujn mi faris por kelkaj el miaj malnovaj kantoj. Poste kaptis min la ideo, ankaŭ prilabori parencan kategorion, nome la acidĵazajn kantojn. La bazon mi jam estis preparinta antaŭe, forigante kelkajn samplaĵojn el la ritmenblusaj kantoj, tiel liberigante ilin por la acidĵazaj remiksoj. (Mi malŝatas uzi ion pli ol unufoje. Fakte temis ĝuste pri acidĵazaj samplaĵoj, kiujn mi tiutempe estis metinta en la ritmenblusajn kantojn.)

En majo mi finis la sekvan remikson kun la nomo “Jazz di Gennaro (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras nun 4:00 minutojn, kompare al 3:36 de la unua kaj tria mikso. Intertempe ekzistas kvar diversaj versioj de la kanto, kiujn mi finis en kvar diversaj lokoj:

La origina verko (kiu siatempe simple nomiĝis “gjazz”, laŭ la dosieronomo) estas de julio 1999. Tiutempe mi studis en Paderborn. Fine de decembro 1999 mi verkis plilongigitan version en Nordwalde, kiam mi estis ĉe mia familio iom antaŭ kristnasko. En majo 2000 mi denove prilaboris la kanton en Catania (Sicilio), kie mi studis dum unu jaro. Tiu tria versio nomiĝas “Catania mix”. Sekve nun mi nomis la mikson laŭ mia nuna loĝloko (kaj naskiĝurbo) Münster. En PIV oni trovas la Esperanto-formon “Monastero” por ĝi.

Al mi plaĉis la ideon, fari serion da tiuj urbomiksoj. En julio mi finis novan version de mia dua acidĵaza kanto, kiu en la nova formo nomiĝas “Sax on the rocks (Monastera mikso)”. Ĝi daŭras same longe kiel la originalo, kiun mi neniam antaŭe aŭdacis remiksi.

La ĉefaj ŝanĝoj konsistas en tio, ke mi iom pli bone aranĝis la samplaĵojn laŭ komunaj sonoj. Ekzemple mi uzis plenan aron da drumsonoj kaj gitaraj soloj, kiujn mi ne havis en kompleta formo kiam mi kreis la kantojn origine. Mi ĉiam malŝatis reŝanĝi finitan version. Tamen ĉifoje indis pro la nova kompleteco. Krome mi atentis pri kelkaj fajnaĵoj, kiujn mi antaŭe aŭ ne rimarkis aŭ por kiuj mi ne havis sufiĉan tempon. Sekve la rezultoj vere kontentigas min. Verŝajne estas la finaj versioj, ĉar nun nenio mankas.

Mi pensis ankaŭ pri remiksado de la tria acidĵaza kanto, “Somero en la suda urbo”. Post kelkaj provoj mi tamen venis al la rezulto, ke ĝia nuna formo estas la plej bona. La samplaĵojn, kiujn mi povintus aldoni al ĝi, mi anstataŭe uzos por aliaj projektoj. Ĉiel ajn ne estas multaj samplaĵoj kaj la efiko ne estis tiom granda aŭ bona, kiel mi supozis unue, kiam mi metis ilin en la tria verko.

Kaj kompreneble restas la kvara acidĵaza kanto “Nokta vivo”. Ĝi ne bezonas vastan prilaboradon, sed mi cerbumas, ĉu ne iom ŝanĝi la basan aranĝadon. Sed tio restas por poste, ĉar mi ankoraŭ ne venis al decida ideo, kion fari. Mi nur konservis kelkajn eblojn, kiuj tamen ankoraŭ ne konvinkas min, kvankam ili jam montras al la ĝusta direkto.

Ĉu vi povas senti vin iom amata?

Dum la pasintaj monatoj mi plurfoje havis tre interesajn muzikajn sonĝojn. Unue mi volas mencii nur la lastan. Fakte ne estas la unua fojo ke mi skribas pri muziko en sonĝoj: En pli frua sonĝo eksonis Sweet Harmony de “The Beloved”. En alia sonĝo mi kantis “Rich” de Marillion, kaj ĉeestis mia bona amiko Holger.

Jam ekde kelkaj jaroj mi posedas samplaĵo-kolekton de Depeche Mode. Kiam la albumo “Exciter” estis aktuala (fine de 2001), iam eblis elŝti tiujn samplaĵojn senpage ĉe iu TTT-ejo, kiu regule ofertis tion por verkoj de konataj artistoj.

Same mi akiris la samplaĵojn de “Alive” de la hiphopa grupo “Beastie Boys”, sed mi neniam uzis ilin, ĉar la kolekto ne estis kompleta.

Ankaŭ la Depeche-Mode-samplaĵojn mi longe lasis atendi en mia arĥivo. Tamen mi mem ŝatus fari version kiel “Kaj sentiĝas am’” de DĴ Roĝer nur kun bone tradukita teksto.

Kiel ofte, kantoj ne ravas min kiam ili estas aktualaj. Ekzemple mi aĉetis la Depeche-Mode-albumon kun la disketoj de 1986 ĝis 1998 nur jarojn poste. Simile nur nun kaptis min la interesa pri la Exciter-kantoj.

Fakte mi sonĝis ke mi estas remiksanta “Dream on”, la unuan disketon. Kompreneble la titolo bone kongruas al la cirkonstancoj. Tio instigis min elprovi la samplaĵojn. Kun granda ĝojo mi konstatis, ke krome mi havas la samplaĵojn de “I feel loved”! Sed same kiel ĉe “Alive” (kaj cetere ĉe “Between you and me” de Marillion), ne eblas rekrei la kantojn komplete, ĉar mankas kelkaj partoj. Tial mi finfine decidis, ne fari iun remikson aŭ duonan reludversion. Sed estis tre agrable, aŭskulti la plurvoĉan kantadon sen la instrumentoj!