De la tegmentopintoj kriu tion

Plia jaro da interreta taglibro pri muziko estas ne nur bona tempo por rerigardi, kiel mi faris hieraŭ, sed ankaŭ bonvena okazo por senhonte festi sin mem. Tiun sintenon mi kaptis dum mia DĴ-kariero, sed mi lernis ĝian tutan utilon kaj plenan signifon komplete nur kiel oficiala Esperanto-aktivulo. Maldankemaj postenoj instruas tiun postvivoregulon nekredeble bone.

La 15an de marto, mi finis plian samplobazitan kanton. Estas tamen iomete speciala afero, ĉar mi ne kunmetis dekojn da samplaĵoj, sed kombinis unu samplaĵon kun si mem. Por kompreni tion, necesas scii ke sur multaj de miaj kompaktdiskoj kun muzika materialo troviĝas unu aŭ pluraj kompletaj kantoj en la WAV-formato. Jam komence de 2000, dum mia studado en Catania (Sicilio), mi tiel kreis plurajn demokantojn. Grandparte ili hodiaŭ estas forgeseblaj, krom unu teknokanto, kiu daŭre konvinkas min, kvankam mi faris nenion pli ol sonigi samplaĵon je kelkobla laŭteco. Mi neniam neis ke tio ne estas granda artista atingo. Sed aliflanke temas pri samplaĵoj, sendepende de tio, kion ili enhavas. Krome ne estas la plej freneza soneksperimento en la historio de muziko – oni pensu nur pri la silento de John Cage – kaj kial mi ne rajtas iri similan vojon?

Mia nova malnova kanto estas ĉirkaŭ unuminuta muzikpeco, kiu fascinis min ekde 2000. Origine ĝi troviĝis sur la disketo / komputila KD “Die Rote Zora”, kiun mi aĉetis en 1999. Tiu disko enhavas samplaĵojn por remiksi la titolan kanton de la fama infana serio (denove grava memoro el mia infaneco), sed interalie ankaŭ demoversion de la (tiam) plej nova eldono de la programo, kiun mi uzas por krei samplobazitan muzikon. Per la samplaĵoj de tiu demoversio mi kreis la originan version de mia unua acidĵaza kanto. Sed plie la disko enhavas du videojn, kiuj privarbas muzikprogramojn. Unu el ili estas por hejma studio kaj enhavas ĝuste tiun muzikaĵon, kiun mi ŝatas tiom multe.

En la video oni vidas junulon, kiu laboras per sia komputilo, kreante muzikon unuflanke, kaj arogantan rokgrupon, kiu malbone kondutas en reala studio aliflanke. Je la fino la anoj de la grupo ne povas pagi la altajn kostojn por la surbendigo, dum la junulo posedas sian verkon mem. Kvankam mi ne konsentas kun la mesaĝo de la varbado, nome ke muzika programo anstataŭas aŭ eĉ supertrafas profesian studion, mi ege ŝatas la videon pro la freneza rokgrupo kaj la rapida rokmuziko, kiuj ambaŭ kongruas unu kun la alia.

La MPEG-dosiero estas de la 13a de januaro 1999 kaj daŭras 50 sekundojn. La fino de la muziko estas evidente fortranĉita, ĉar ĝi estis elkonduka klavara solo, kiu ne gravas por la varbado. Sed kompleta muzika trako troviĝas sur disko kun rokmuzikaj samplaĵoj, kiun mi aĉetis fine de 1999. Kaj fine mi ricevis la muzikaĵon en la formo de WAV-dosiero sur KD de la profesia eldono de la muzika programo, kio permesas al mi komercon uzadon de ĝi. La nura sed decida ŝanĝo, kiun mi faris, estas ĝustigo de la laŭteco je la fino. Origine okazas mallaŭtiĝo je la lastaj sekundoj. Mi konstantigis la sonon, tiel ke oni aŭdas ĉion inkluzive la sintezilan elkondukon je la sama laŭteco.

La finan verkon mi nomis “Aroganteco helpas”. Mi pensas, ke tiu titolo estas trafe elektita pro pluraj kialoj menciitaj supre.

La rapida rokmuziko kun klavaroj pli similaj al elektronika muziko kompareblas almenaŭ al du aliaj verkoj: La kanto “Ready To Go” de Republica estas en la sama ĝenerala stilo. “Machete” de Moby ankaŭ iom similas al ĝi, precipe kaj plej evidente ĉe la klavaroj.

Kutime mi skribas dufoje jare pri retaj taglibroj, sed ĉifoje ne ekzistas io tre menciinda. La nura grava ŝanĝo por mi mem estas, ke mi ekde la 13a de aprilo ne plu estas membro de la traduka teamo de LiveJournal.

Fakte mi estis aŭtomate forigita el la grupo pro neaktiveco. Komence mi provis traduki la liston de oftaj vortoj, sed neniu alia membro de reagis. Reale do mi ne estas pli malaktiva ol la aliaj. Eble estas bedaŭrinde, ke tiu aktiveco stagnas. Aliflanke mi mem ĉiam havas pli multajn okupojn ol liberan tempon. Estis bone elprovi tion por mi, ĉar nun mi scias, ke mi ne povas garantii konstantan kunlaboron kaj tial prefere ne plu partoprenu.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *