Monataj arkivoj: Januaro 2005

Mi ne povas ?esi danci, eble tio estas mia lasta ?anco

Hodiaŭ estas la lasta tago de la monato. Do jam pasis unu monato ekde silvestro, nekredeble! Mia longa silentado havas bonan kialon: Mi provas vivi mian vivon kaj ne plenumi iujn taskojn. Tio en januaro mirinde bone funkciis. Sekve ĉiuj aliaj aferoj estis paŭzitaj.

Nur du ekzemploj:
1. amuzulo petis min traduki tekston pri Eo-muziko por esperanto.info. Mi dum la relegado de la originalo decidis, ke ĝi estas reskribenda.
2. Kvazaŭ pretas la sekvaj aldonoj al la publika kantaro. Mi ja scias, kiujn kantojn finprepari – kaj por tio necesus nur iom da laboro.

Sed eĉ tiujn du relative etajn aferojn mi ne faris ĉimonate – kaj eĉ ĝojas pri tio, ĉar mi ne sentis iun “mankon de aktiveco”. Mi eltrovis, ke la vivo estas kompleta ankaŭ sen daŭra engaĝiĝo en iu projekto – kaj ke sen longa laborado restas pli multa tempo por trovi feliĉecon. Tio tre pensigas min.

Kio okazis, koncize, dum la pasintaj semajnoj?
– Dum familia festo mi manĝis bonege kaj kvante kaj kvalite. Mia apetito revenis! Krome mi tre agrable babilis kun la familianoj.
– Mi faris vivstilajn eksperimentojn: Ekzemple mi denove matenmanĝas, sed provas rezigni pri (tro multa) ĉokolado. Post pli ol duona jaro, mi reelpakis kaj -konektis mian televidilon por vidi, ĉu mi nun povas saĝe uzi ĝin.
– La unuan fojon post junio 2003, mi elsortis malnovajn vestaĵojn. Unu ĉemizon transprenis mia frato (fakte temas pri la ĉemizo, kiun mi portis kiel DĴ dum la IS en Rotenburg/Wümme). Nur malmultajn aferojn mi forigis el la ŝranko, sed la efekto estas rimarkinda.
– Kune kun kolego, mi aĉetis novajn vestaĵojn. Tute kontraŭ la kutimo, mi elspezis multan tempon kaj monon. Tion mi ja volis – vere atenti pri miaj deziroj kaj bezonoj, ankaŭ rilate al ekstera aspekto. La rezulto de la aĉetado estis kvin ĉemizoj kaj unu jako – rekordo por mi, kiu en la pasinteco apenaŭ iris butikumi.
– Dum la pasinta semajnfino okazis festo en mia amikaro. DĴ Arafat, kiu festis sian naskiĝtagon, demandis min, ĉu mi ne volas DĴi. Kvankam mi ĉiam volis fari tion dum tiaj festoj, mi neis la oferton, ĉar la dancado kun la belulinoj tiom plaĉis al mi. Sen elĉerpiĝi mi longe dancis – tio montras, ke la sportumado efikis.

Rigardo reen – la 10a ĝis 15a, 18a ĝis 23a kaj 26a ĝis 30a de januaro 2004

La okdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – festo.
La okdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – la Elektronika Kompilo (varbado kaj recenzoj).
La okdeksepa enskribo antaŭ unu jaro – Die Symphony.
La okdekoka enskribo antaŭ unu jaro – pliaj IS-fotoj, Éric Languillat.
La okdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – citaĵo-parodio, artikolo pri “Die Ärzte” en la Vikipedio.
La naŭdeka enskribo antaŭ unu jaro – “Die Ärzte”-ŝatantaj kolegoj, Anastasis.

La naŭdekunua enskribo antaŭ unu jaro – bela vespero kun la belulinoj, politiko de la Germana muzikindustrio kaj radio.
La naŭdekdua enskribo antaŭ unu jaro – nova versio de mia kantokolekto, fotoplenaj taglibroj de belulinoj.
La naŭdektria enskribo antaŭ unu jarohirundo, senpagaj kaj legalaj MP3-dosieroj de “Die Ärzte”.
La naŭdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – listo de muzikaj aktivaĵoj, mapo kun de mi vizititaj landoj.
La naŭdekkvina enskribo antaŭ unu jaro – nova kanto por La Kuracistoj, pri la tradukado de kantoj, laceco de aktiveco.
La naŭdeksesa enskribo antaŭ unu jaro – mallaceco, KD-kolekto, fotoj de belulinoj.

La naŭdeksepa enskribo antaŭ unu jaro – nova memverkita kanto (finfine!).
La naŭdekoka enskribo antaŭ unu jaro – MP3-ludilo.
La naŭdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – karnevala festo, temoparaleloj inter Kajto kaj Persone.
La centa enskribo antaŭ unu jaro – kompilo de germanlingva muziko, reta versio de scienca artikolo.
La centunua enskribo antaŭ unu jaro – Éric Languillat, shougeki.

Eble la tempo estas ?usta…

Skribante pri la pasinta IS, mi jam konstatis kun feliĉo ke homoj daŭre interesiĝas pri la diskoteko kaj “La Bamba”. Unu de miaj plej grandaj pasioj fakte estas DĴ-umado. Sen diskoteko (aŭ simila okazo) tio evidente ne eblas.

Kvankam mi en Wetzlar neniam surmetis en la diskoteko mem (rifuzante la oferton), mi denove havis la eblon dancigi kaj distri la homojn. La trinkejo havis propran muzikaparataron, kiun mi uzis dum pluraj noktoj. Tiam mi ĉefe ĉerpis el mia diverslingva programo kaj krome uzis kelkajn Esperanto-kantojn. Al Janina, la prizorgantino de la trinkejo, tre plaĉis ke mi dum tio ankaŭ aŭskultigis “System” de Die Ärzte, kiu tre bone harmonias kun mondmuzikaj kantoj. Je la komenco de unu vespero, eĉ ludiĝis tuta KD kun “Die Ärzte” – fakte kun la originaj versioj de ĉiuj kantoj, kiujn Krücke kaj mi ĝis nun tradukis. La homoj ŝajne ŝatis la muzikon, kio aparte bonhumurigis min. Alia brila situacio estis, kiam mia plej sukcesa memkompilita KD eksonis. Unue venis kanto por mia “ĝemelfrato” Gunter kaj poste por amikino de mi. Ambaŭ tre ĝojis pri la muzikelekto. Poste alvenis n_true kaj mi atentigis lin pri tio, ke la tiam ludataj kantoj estas de la ludo “GTA“. Post iom da aŭskultado li rekonis ilin. Mi tre fieris, ke en mia KD-aro troviĝas io por tiom diversaj gustoj.

Sed mi ne limigis min al la trinkejo. Kiam mi refoje vizitis la gufujon por ĝui teon kaj trankvilecon, mi kunportis unu KDn el mia “trinkeja kompilo” kun malrapidaj Esperanto-kantoj. Je mia ĝojo la servistrino tuj metis ĝin en la KD-ludilon. Iel estas iom arogante, voli ĉiam decidi pri la muziko de la ĉirkaŭo, sed aliflanke estas nekredeble brila sperto, sidi ie en kvazaŭ publika loko kaj aŭskulti sian memelektitan muzikon. Mi ripetis tion kelkajn tagojn poste – kun same pozitiva eĥo de alia servistino

Dum la silvestra balo ne nur estis uzita mia silvestra KD; mi ofertis al DĴ Nobbi, anstataŭi lin dum unu horo (de la 3:30 ĝis la 4:30). Li tuj konsentis kaj tiel mi povis uzi mian rokmuzikajn KDjn. Estis bona sento, denove stari je tiu flanko de la DĴ-tablo kaj montri al la homoj, kiel sonas bona dancmuziko. Dum tiu horo Janina eĉ venis al mi kaj petis min transpreni la muzikon en la trinkejo. Jen kiel aspektas eta triumfo!

Al mi nur mankis malrapidaj kantoj por para dancado. Sed mi kompilis MP3-ludliston kun tia (romantika) muziko sur la portebla komputilo de Till kaj aŭskultigis ĝin por aliaj sur nia ĉambro, dum mi estis aliloke. Tio finfine montris la multflankecon de mia DĴ-umado kaj mia kapablon, elekti la adekvatan muzikon por la plej diversaj homoj kaj situacioj.

Rigardo reen – la 9a de januaro 2004

La okdekkvara enskribo antaŭ unu jaro – prelego pri Uzbekio, kantoj pri Samarkando.

Same al la rozo, brile bela

Jam pasis la unua semajno de la nova jaro. Kvankam dum la unuaj tagoj mi fartis tute bone, intertempe tamen la “post-IS-bluso” kaptis min, almenaŭ dum iom da tempo. Kiel forpeli ĝin? Nu, pri tio mi ja jam skribis antaŭ unu jaro, kaj fakte la receptoj ŝajne daŭre aktualaj al mi. Jen kion mi faris dum miaj unuaj tagoj hejme (ne en tiu vicordo, tamen):

  • Mi vizitis glacikuradejon en Münster. Tion mi ne faris ekde ĉirkaŭ 15 jaroj, do mi devis rapide relerni la kuradon kaj eviti faladon. Agrabla surprizo estis, ke mi eĉ ne unu fojon falis kaj entute bone sukcesis. Ah jes, krom mia frato min akompanis du belulinoj. Do anstataŭ sidi sole hejme kaj cerbumi pri la stato de mia vivo, mi evitis troan pensadon per aktiva agado.
  • Mi ludis kun mia fratino kaj mia bofrato. La tabla ludo nomiĝas “El Grande” (ne elgrande!). Estis bone, denove fari ion kune kun ili.
  • Mi daŭrigis la komputilan ludon “War Wind II”. Tio iom distris min sed ankaŭ foruzis multan tempon. Estonte mi volas pli malofte fari tion.
  • Mi ordigis kaj forĵetis kelkajn aferojn. Tio eble sonas enuige, sed estas tre bona aktiveco por mi, ĉar mi volas plisimpligi mian vivon. Ne daŭris longe, sed la nova ordo tre plaĉas al mi kaj trankviligas mian menson. Forĵeti malnovajn aferojn estas kiel repagi ŝuldojn de la pasinteco aŭ ordigi ĝin. Fakte mi tre ĝuis unue distranĉi kaj poste forĵeti du lernejo-tornistrojn, ĉar ili simboligas por mi la malbonan tempon en la lernejo. Entute la ordigado preventu, ke la malnova ĉiutago en ĉiu faceto revenu. Mi estas sufiĉe optimisma, ke mia ideo funkcias.
  • Mi vizitis duoblan naskiĝtagfeston. Ĉeestis geamikoj kaj inter ili aro da atraktivaj junaj virinoj. Tio kompreneble tre helpis, venki la post-IS-sindromon… Mi dancis ĉirkaŭita de kvar aŭ kvin belulinoj samtempe – jes ja, tiel la vivo plaĉas al mi! La DĴ akceptis plurajn muzikdezirojn de mi kaj tre rapide plenumis ilin. Mi kunkantis ĝojoplene kaj ofte kune kun aliaj. Mi estis iom malsana kaj laca dum tiu tago, sed tio je la fino ne montriĝis obstaklo al bona distriĝo! La festo estis eĉ pli bona ol tiu antaŭ la IS.

Precipe la lastaj du aktivecoj tre kontentigas kaj gajigas min. Se mi tiel daŭrigas, mi devas timi nenion. Mi ĉiuokaze ne plu bezonas Esperantujon por kompensi preskaŭ seneventan privatan vivon, kiel dum mia junula tempo. Mi ĝuu, kion mi ricevas, sed ne serĉu ion, kion mi nur povas trovi aliloke. La veran vivofeliĉon kreas bona vivo ne nur dum la IS, sed ankaŭ dum la ceteraj 51 semajnoj de la jaro. Nu, nuntempe mi sentas min esti sur la ĝusta vojo.

Ekde kelkaj jaroj, mi por ĉiu IS preparis “silvestran KDn”. Origine ĝi enhavis kelkajn kantojn, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en mia normala KD-aro sed kiuj tre taŭgas por la diskoteko. Dum la pasintaj jaroj mi plifajnigis la aferon kaj la silvestra KD havas iom pli certan enhavon: Mi ĉiam donas ĝin al la DĴ dum la silvestra balo. Ĝi ege helpas, ĉar oni ne bezonas prizorgi la muzikon dum almenaŭ duona horo ekde iom antaŭ noktomezo. La unua kanto estas “The Final Countdown” de Europe kaj la dua “New Year’s Day” de U2. Do same kiel la malnova jaro finiĝas, ankaŭ la nova jaro jam komenciĝas per tema kanto. Poste sekvas pluraj kantoj, kiujn ne eblas ludi dum la normala diskoteko (ekzemple ĉar estas nedanceblaj kantoj aŭ ĉar homoj ankoraŭ ne konas ilin), sed kiuj estas tute en ordo, dum homoj gratulas unu al la alia. Tiel eblas aŭskultigi tre specialajn kantojn, pri kiuj kelkaj homoj aparte ĝojas. Ĉifoje ege bone funkciis, ĉar la kantoj rimarkeble dancigis kaj amuzigis. La DĴ revenis ekzakte dum la lasta ankoraŭ dancebla kanto – do vere ĝustatempe.

Rigardo reen – la 8a de januaro 2004

La okdektria enskribo antaŭ unu jaro – kvin receptoj kontraŭ la “post-IS-sindromo”.

Bonan alvenon! Al la vera mond’

La normala vivo rehavas min. Hodiaŭ estis jam mia dua labortago. Sed mi ne volas akcepti la revenon de la malnova ĉiutago. Io en mia vivo ŝanĝiĝu. Nu, pri tio mi skribos eble alifoje. Nun unue mi denove banu mian menson en IS-memoroj.

Kvankam en Wetzlar ne okazis (kiel dum la pasintaj tri jaroj) koncerto de “La Kuracistoj“, mi tamen havis la okazon muziki. Sebastian kunportis sian gitaron, mi mian kantokolekton – do ĉio pretis por duopa muzikado. Ni intence ne planis ion ajn antaŭe, sed antaŭvidis eble fari mallongan koncerton en la gufujo. Je la fino ni ne faris tion (pro manko de energio, voĉo, volo…), sed ne gravas, ĉar ni muzikis sur mia ĉambro. Estis tre interesa sperto, komune muziki la unuan fojon post unu jaro denove. Funkciis, je mia surprizo, tute bone. Tio kreskigis en mi la deziron, denove fari ion komune en la nova jaro. Ne nepre kadre de “La Kuracistoj”, certe ne kun la devigo fari tuj tutan koncerton kaj eble tio tute ne realiĝos. Sed deziri ja ne estas malpermesita afero…

La 1an de januaro posttagmeze mi ludis kun Duncan kaj kelkaj aliaj personoj, dum apud ni ekzercis pluraj junuloj (i.a. n_true, timwi, karulin) kantojn en diversaj lingvoj. Tio instigis Duncan poste mem ekpreni la gitaron. Mi tuj vidis mian ŝancon kaj alportis mian kantokolekton. Kvankam mia voĉo tiam ne estis en plej bona stato, ni sukcesis komune muziki tre agrable. Mi tre ĝuis tiun situacion kaj denove konstatis, kiom utila bona kantaro estas. Tio motivigu min daŭrigi la laboron por la publika kantaro – almenaŭ, kiam mi denove havos tempon kaj energion por ĝi. Mi ne devigu min al tiaj aktivecoj.

Pluraj homoj jam demandis pri IS-fotaroj en la reto. Ĝis nun la persona rikolto ne estis tre granda. Sed jen:

La oficiala IS-foto-KD ne enhavas ĉies fotojn. Ekzemple mankas tiuj de Till. Espereble mi baldaŭ ricevos ilin. De la foto-KD precipe plaĉas al mi la fotoj de Ilka Piechotta, kiu havas tre bonan kameraon aŭ pli multan talenton rilate al fotado ol aliaj homoj. Jam pasintjare mi rimarkis, ke ŝi prenas la tempon por prilabori la faritajn fotojn – tre laŭdinde!

Rigardo reen – la 7a de januaro 2004

La okdekdua enskribo antaŭ unu jaro – pensado pri la estonteco de “La Kuracistoj“.

Malfacila batalo estas anta? ni, sed timas ni ne

Dum la IS okazis pluraj koncertoj. Mi ne scias, kiu elektis la artistojn, sed mi tre ĝojis pri la rezulto!

Esperanto Desperado ludis sen Kim, fakte de la normala grupo ĉeestis nur Amir, la gitaristo/kantisto. Lin akompanis du neesperantistoj, kiuj jam rolis kiel gastmuzikistoj sur ambaŭ albumoj. La koncerto ekde la unua kanto konvinkis min. Ĉiuj tri bone regis sian instrumenton kaj mi tre ŝatis la kantadon de Amir. (n_true ja en sia IS-raporto male opinias kaj preferas la voĉcon de Kim, sed li evidente havas alian guston ol mi.) La plej kormova momento por mi estas, kiam Esperanto Desperado ludis “Feliĉe“, por kiu mi skribis novan strofon antaŭ pli ol unu jaro. Do finfine mia kvara strofo estas oficiala! Kaj Amir eĉ petis min veni antaŭen, por ke mi mem kantu ĝin. Tion mi kompreneble faris – mi ja ŝatas kanti kaj stari en la mezo.

Éric Languillat, ankaŭ konata kiel Initials DC, faris tre specialan koncerton. Li ludis la gitaron kaj kantis, dum lia komputilo montris videojn kaj sonigis la reston de la muziko. Stile temis pri elektronika popmuziko, foje kun pli fortaj rokelementoj, foje kun inklino al trenco. Jam kiam mi menciis lian muzikon la unuan fojon en mia taglibro, mi havis altajn esperojn pri lia estonta laboro. Tiu impreso estis konfirmita, kiam mi skribis pri nova kanto de li. Sed la koncerto tamen superis miajn atendojn: Sian ideon, uzi videojn akompanante la muzikon, li brilege realigis, kaj krome la homoj multe pli verve dancis al la elektronika muziko, ol mi pensintus antaŭe. Esperantujo finfine havas “Depeche Mode”-stilan artiston…

Dennis Rocktamba, pri kies aktiveco mi raportis jam antaŭ pli ol jaro, nun koncertis kun sia nova grupo “The Rolls”. Tri tre profesiaj muzikistoj kun li ludis mikson el regeo kaj funko. La etoso estis nekredeble bona. Mi ne kapablas imagi, kiom bona ĝi estos, se “The Rolls” uzos pli multajn tekstojn, kiujn la homoj konas kaj kunkantas. (Tio estis fakte la nura manko, kiun mi sentis.) Je la fino, mi aĉetis la KDn de “The Rolls”, kvankam mi scias ke la sonkvalito ne estas elstare bona kaj kvankam kompreneble surbendigo ne povas redoni la etoson de viva koncerto – almenaŭ se temas pri tiu ĉi grupo.

Rigardo reen – la 6a de januaro 2004

La okdekunua enskribo antaŭ unu jaro – fotaroj de la IS 2003/04, DĴ-jubileo, DĴ-umado en la trinkejo.

Tio estas la perfekta ondo, tio estas la perfekta tag’

Resume pri la IS en Wetzlar mi skribus: Antaŭe mi serioze pripensis, partopreni la lastan fojon, ĉar la tuto ŝajne tiom ŝanĝiĝis. Nun, post la IS, mi demandas min, kiel mi iam povis serioze pensi tion… la IS ege bonhumurigis min! Kaj mi nepre apartenas tien. Mi povas distri la homojn kaj mem distriĝi.

Aparta bonuso estas, ke la unuan fojon ekde jaroj mi vojaĝis hejmen sen senti min malbone en koro kaj anim’. Tio eblis, ĉar mi saĝe evitis la flirto-dilemon: Se oni flirtas sen sukceso, oni revenas hejmen kiel frustrita persono. Se oni flirtas sukcese, oni revenas hejmen kun la penso, ke ja la amata persono estas nun ie for en la mondo. Mi ja ricevis la rektan pruvon, ke mi estas atraktiva ulo. Ĉu tio kiel “kora rezulto de la IS” ne sonas iom magre? Tute ne laŭ mi, ĉar pli ol tion la tuta jaro 2004 ne alportis. Mi ĝoju, ke tiun pasintjaran kulminon mi jam atingis (kaj laŭ mia persona takso eĉ supertrafis) en 2005.

Ankaŭ muzike la IS estis grandega sukceso! Dum mi antaŭe serioze ekdubis pri la utilo de miaj klopodoj en muzika Esperantujo, nun mi vidas ke vere io moviĝas. Finfine mi trovis homojn kiuj havas vidpunkton similan al la mia.

Mia muzika prelego ne estis vaste vizitata, sed la ĉeestantaj aŭskultantoj ĝuis ĝin. Petra Fantom kaptis la okazon por surbendigi ĝin – eble tio servos kiel materialo por ŝia fina universitata laboro! La postaj babiloj kaj opiniesprimoj montris, ke miaj ĉefaj kritikpunktoj / kvalitokriterioj kongruas kun la ĝenerala publiko. Jen la ĉefaj ideoj:

  • Bonaj tekstoj enhavas rimojn. Tiel ili iĝas memorindaj kaj memoreblaj.
  • Bonaj tekstoj sekvas la Esperanto-gramatikon. Specialaj poeziaj reguloj ne estas senlime eluzeblaj.
  • Bona kantado respektas la prononcadon kaj akcentadon de Esperanto.
  • Bonaj tradukoj devas krome kontentigi pliajn postulojn.
  • La muziko estu laŭeble dancebla.

Pri la aliaj muzikaj okazaĵoj mi raportos poste. Tiel mi ankoraŭ havos temojn por pluraj tagoj…

Rigardo reen – la 5a de januaro 2004

La okdeka enskribo antaŭ unu jaro – muzika rerigardo al la IS 2003/04.

?io silentas dum la Novjara tag’

Rerigardo

2004 estis longa kaj malhela jaro. Do mi ne estas trista, ĉar ĝi finiĝis, sed male ĝojas, ke mi rajtis sperti ĝian finon. Ne estas memkomprenebla afero.

Kiam la sekva jaro atendis ĉe la horizonto kaj mi rerigardis kune kun miaj plej bonaj amikoj, mi tamen sentis min tre bone. Je la fino, mi ja tamen eltenis ĝis nun, kaj tio kuraĝigas kaj donas esperon pri la estonteco.

Mi pensas, ke mi lernis mian lecionon en 2004. Ne eblas kuri for de la pasinteco. Longe mi faris tion kaj rifuzis akcepti la realon. Mi kuris ĉiam pli rapide kaj samtempe restis je la sama loko. Sed nun mi komprenis, ke por ke mia vivo iru antaŭen denove, necesas unue alfronti kaj ordigi la pasintecon. Je la fino de la ĵus pasinta jaro, mi povis ĝui la paŭzon, kiun mi nun vere meritis. Nova ŝanco atendas min kaj mi nur devas preni ĝin.

Kien iros mia vivo muzike kaj private en 2005? Mi ne scias. Sed mi ankaŭ ne bezonas scii tion antaŭe. Tio estas tre trankviliga penso.

Mankas ankoraŭ la muzika novaĵo por ĉi tiu tago – jen ĝi, eta sed valora: Century Media Records, fama metalroka diskeldonejo, ofertas multajn kantojn sur MP3-paĝo de sia TTT-ejo. Mi forte rekomendas la kantojn “End of all hope” de Nightwish kaj “The Cage” de Sonata Arctica. Jen kiom bone sonas fantazia metalroko plena je melodioj. Krome rimarkinda estas “Gaia” de Tiamat; ĝi estas kodita en malpli alta kvalito ol la kutima, sed sonas tamen imprese.

Rigardo reen – la 3a de januaro 2004

La sepdekoka enskribo antaŭ unu jaro – rerigardo al 2003, muzike kaj private.