Amo estas la plej bona afero

Do, kia estis la IS en Wetzlar? Jen kion mi pensas…


plej bone:

  • revido de amikoj – Tio estis sendube la plej grava afero, kiel ankaŭ miaj plej bonaj amikoj konstatis. Kun ili ĉio elteneblas. Eĉ se la tuta mondo falus al ruinoj, ni ankoraŭ bonfartus kaj amuziĝus.
  • dancado – Tion mi tro longe neglektis! Mi dancis jam la unuan nokton en la trinkejo tre agrable. Poste dum la koncertoj min denove kaptis la spirito de pasintaj ISj kaj de miaj unuaj studojaroj, kiam mi freneze kaj energie dancis sen tro atenti pri la resto. Dum la silvestra balo mi tre verve dancis kun kelkaj belaj junulinoj.
  • ŝercado – Till kaj mi revivigis la malseriozan tradicion de la Blinda Gardisto. Sen multa preparado ni verkis du artikolojn, kvazaŭ ni neniam paŭzintus. Krome ni faris skeĉon dum la internacia vespero, kiu laŭ mia impreso tre distris la homojn.
  • la gufujo – La tradicia teejo servis kiel loko, kie la festemuloj povis ripozi dum iom da tempo kaj rekapti fortojn. La kamomila teo mirinde bone efikis al mia voĉo! Mi finis mian tasopason jam la 31an de decembro – nova rekordo por mi. Krom tio, la gufujo festis etan jubileon, ĉar ĝi la 10an fojon okazis dum IS – eĉ en la sama loko kiel la unuan fojon entute. Rolf kaj Natalie Ernst, fieru pri la tradicio kiun vi ekis dum la IS 1995/96!
  • la manĝaĵo – La ejo en Wetzlar ofertas la plej bonan manĝaĵon, kiun oni povas ricevi en Germana junulargastejo. La silvestra bufedo meritas apartan laŭdon.
  • la estroj kaj dungitoj – Se facile eblas bona rilato al la estroj, tiam tio ŝparas multajn nervojn kaj fortojn, kiel ĉiu organizanto scias. Aparte simpatia estis Janina, la servistino en la trinkejo. Ŝi ŝatis mian muzikelekton kaj petis min dum la silvestra balo, poste DĴumi ankaŭ en la trinkejo.
  • la festo de Duncan – Por mi estis granda honoro, ke Duncan invitis min al la festo okaze de lia 10a IS. Fakte ĉiu komuna aktiveco kun li gajigas. Duncan estas unu el la plej grandaj bonetosuloj, kiujn mi konas.
  • neniu aĝolimo – Antaŭ kaj dum la IS okazis diskutoj, ĉu ne enkonduki maksimuman aĝolimon de 35 por partoprenantoj. Dum sia jarĉefkunveno (kiun mi ne partoprenis) la estraro de la Germana Esperanto-Junularo kurte anoncis, ke oni rezignis pri tiu ideo, ĉar la eĥo estis grandparte negativa. Laŭdon meritas precipe la prezidanto, kiu estis por tiu aĝolimo, ĉar li ne provis realigi sian pozicion kontraŭ la volo de la plimulto.

plej malbone:

  • malsovaĝa IS – Tion multaj IS-veteranoj konstatis. Certe tio ja trankviligas homojn, kiuj timas tro orgian Internacian Seminarion. Sed eĉ la estroj iom bedaŭris, ke la homoj festis multe malpli ol dum la IS 1999/2000 (laŭ mi la plej bona IS, kiun mi partoprenis!).
  • iom lama noktomezo – Kaddakar bone sukcesis ludi “The Final Countdown”, sed la etoso ne estis la sama. Jam en 1999/2000 montriĝis esti malbona ideo, havi muzikgrupon dum la silvestra balo. La tradicia solvo, daŭre uzi KDjn, estis denove konfirmita.
  • laŭtparolila sistemo – Nu, la eblo anonci aferojn mem ne estas malbona, sed ĝia trouzo jes. Mi ne pli detale kritiku tion, mi ja jam kun Till primokis la kulpantojn en la Blinda Gardisto kaj la skeĉo.
  • malsano – Pluraj homoj malsaniĝis dum la IS – tio ja estas normala okazaĵo. Sed la epilepsia atako de n_true kompreneble tre zorgigis min.
  • superfluaj diskutoj – Oni rekonas ilin facile: Se homoj argumentas per: “Sed mi sentas, ke…” aŭ “Mi havas la impreson, ke…”, tiam la diskuto estas sensenca. Ja ne eblas argumenti kontraŭ opinioj!
  • nervaj personoj – Al grandaj Esperanto-renkontiĝoj ĉiam venas kelkaj personoj, kiuj nur nervas min. Ekzistas la risko, ke ili detruas la etoson. (Tial mi ja pledas por aĉkategorioj.) Feliĉkaze mi ĉifoje sukcesis maksimume eviti ilin.
  • neniu matenmanĝo – La unuan fojon ekde multaj jaroj mi eĉ ne unu fojon matenmanĝis! Mi iom bedaŭras, ke mi rompis tiun tradicion…

cetere:

  • Andi Münchow, mia frato Harald kaj mi estas plej verŝajne la nuraj personoj, kiuj partoprenis ĉiujn kvar Internaciajn Seminariojn en Wetzlar (1984/85, 1995/96, 1999/2000, 2004/05). Mi estis kunpreninta fotojn de la antaŭaj tri fojoj kaj montris ilin al kelkaj partoprenantoj kaj la estroj. La homoj tre miris, kiom ŝanĝiĝis mia aspekto tra la jaroj…
  • Jen la nomoj de la LJ-uzantoj, kiujn mi renkontis dum la IS: n_true, timwi, karulin, alauxdo, kircxo, frenezulin kaj krome diversaj personoj, kiuj kontribuas al , sed ne skribas propran taglibron.

Pluraj homoj kritikis, ke la diskoteko ne bone kaj ne longe funkciis kaj ke ne tre ofte okazis “La Bamba”-rondo. Ili volis, ke mi pli ofte surmetu la muzikon. Nu, ĉio tio ja estas bona signo. Krom la evidenta laŭdo de mia laboro, mi ĝojas ke la diskoteko kaj La Bamba ankaŭ por aliaj homoj estas neforpenseblaj partoj de la nokta programo. Mi ĉiam pensis ke ambaŭ pli kaj pli eksmodas, ke ili tial dum la pasintaj jaroj ofte ne plu tiom bone funkciis kaj ke mia daŭro ŝato de ili estas indiko por mia eksjunuleco.

La aliajn muzikajn novaĵojn de la IS mi mencios aparte. Tiu ĉiu enskribo jam estas sufiĉe longa. Jam nun mi skribu ke temas pri plejparte pozitivaj aferoj.

Rigardo reen – la 4a de januaro 2004

La sepdeknaŭa enskribo antaŭ unu jaro – mallonga raportado pri IS 2003/04 en Naumburg/Saale.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *