Tio estas la perfekta ondo, tio estas la perfekta tag’

Resume pri la IS en Wetzlar mi skribus: Antaŭe mi serioze pripensis, partopreni la lastan fojon, ĉar la tuto ŝajne tiom ŝanĝiĝis. Nun, post la IS, mi demandas min, kiel mi iam povis serioze pensi tion… la IS ege bonhumurigis min! Kaj mi nepre apartenas tien. Mi povas distri la homojn kaj mem distriĝi.

Aparta bonuso estas, ke la unuan fojon ekde jaroj mi vojaĝis hejmen sen senti min malbone en koro kaj anim’. Tio eblis, ĉar mi saĝe evitis la flirto-dilemon: Se oni flirtas sen sukceso, oni revenas hejmen kiel frustrita persono. Se oni flirtas sukcese, oni revenas hejmen kun la penso, ke ja la amata persono estas nun ie for en la mondo. Mi ja ricevis la rektan pruvon, ke mi estas atraktiva ulo. Ĉu tio kiel “kora rezulto de la IS” ne sonas iom magre? Tute ne laŭ mi, ĉar pli ol tion la tuta jaro 2004 ne alportis. Mi ĝoju, ke tiun pasintjaran kulminon mi jam atingis (kaj laŭ mia persona takso eĉ supertrafis) en 2005.

Ankaŭ muzike la IS estis grandega sukceso! Dum mi antaŭe serioze ekdubis pri la utilo de miaj klopodoj en muzika Esperantujo, nun mi vidas ke vere io moviĝas. Finfine mi trovis homojn kiuj havas vidpunkton similan al la mia.

Mia muzika prelego ne estis vaste vizitata, sed la ĉeestantaj aŭskultantoj ĝuis ĝin. Petra Fantom kaptis la okazon por surbendigi ĝin – eble tio servos kiel materialo por ŝia fina universitata laboro! La postaj babiloj kaj opiniesprimoj montris, ke miaj ĉefaj kritikpunktoj / kvalitokriterioj kongruas kun la ĝenerala publiko. Jen la ĉefaj ideoj:

  • Bonaj tekstoj enhavas rimojn. Tiel ili iĝas memorindaj kaj memoreblaj.
  • Bonaj tekstoj sekvas la Esperanto-gramatikon. Specialaj poeziaj reguloj ne estas senlime eluzeblaj.
  • Bona kantado respektas la prononcadon kaj akcentadon de Esperanto.
  • Bonaj tradukoj devas krome kontentigi pliajn postulojn.
  • La muziko estu laŭeble dancebla.

Pri la aliaj muzikaj okazaĵoj mi raportos poste. Tiel mi ankoraŭ havos temojn por pluraj tagoj…

Rigardo reen – la 5a de januaro 2004

La okdeka enskribo antaŭ unu jaro – muzika rerigardo al la IS 2003/04.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *