Lastatempe mi tre seniluziiĝis pri la Esperanto-muzika movado. Mi havas la impreson, ke ĝi apenaŭ progresas. Unu ebla kialo estas ke ĝiaj subtenantoj ne scipovas informi kaj varbi por sia afero. Aparte la interreton ŝajne multaj ne konas sufiĉe bone por uzi ĝin adekvate.
Kompreneble tio ne gravas por ardaj muzikŝatantoj: Ili akceptas kaj laŭdas ĉion, sendepende de tio, kiom malbone ĝi estas prezentita. Sed por fari paŝon antaŭen, necesas allogi kaj teni ankaŭ tiujn, kiuj ne apartenas al la malmola kerno. Kiel tio okazu sub la nunaj kondiĉoj, mi ne vidas.
La unua longtempa ekzemplo estas la novaĵletero de Vinilkosmo. La problemo estas, ke ĝi neniel respektas la apartajn postulojn de la interreto. Ĝi estas longega (tiom longa kiel 3-4 kutimaj mesaĝoj), perdas multan spacon per enkondukaj vortoj kaj ne donas bonan superrigardon pri la enhavo. Fakte temas pri elektronika versio de tradicia papera rondletero. Sed tio ne funkcias, ĉar homoj hastas en la interreto kaj praktike neniu volas preni la tempon por legi longan tekston de la komenco ĝis la fino. Necesas prezenti la temojn koncize kaj meti la reston de la enhavo en digesteblaj mallongaj alineoj al retpaĝo. Por tiuj, kiuj volas legi paperan version, PDF-dosiero estu elŝutebla aparte. Ekzistas multaj konsiloj por tuja plibonigo de la profito, kiujn eblus apliki krome. Mi nur ĵus prezentis la pinton de la glacimonto.
Dua, aparte negativa ekzemplo estas la kultura revuo FREŜO. Iam ĉijare mi ricevis du mesaĝojn de iu Marian el Pollando. Unu el ili havis aldonaĵon de 12 MB! En la alia mesaĝo oni pardonpetis pro la sendado de du mesaĝoj kaj granda aldonaĵo. Homoj, ne petu mian pardonon, sed simple ŝparu al mi la sendadon de nepetitaj dosieroj! Mi nenie indikis, ke mi volas havi iun kulturan revuon, do tio estas spamo. Atentigon pri la elŝuteblo de provnumero mi eble povus kompreni – sed eĉ da tiaj mesaĝoj mi jam ricevas tro multe. Plej kapskuige estas, ke en la mesaĝoj oni petas la homojn, aboni paperan version de la gazeto. Kiel mi rilatu pozitive al io, per kiu oni bombadas min?
Tria, tre trista ekzemplo estas la 9a Kultura Esperanto-Festivalo en Danlando. Ĉu KEF ne estis mia ŝategata renkontiĝo? Kiel mi povus perdi la entuziasmon pri ĝi? Tute simple: Ekde la anonco ke ĝi okazos (unue en 2007, poste en 2008), mi nenion plu aŭdis de la organizantoj. Eĉ dum la pasinta Internacia Seminario mi nur vidis iujn etajn gluilojn hazarde ĉe unu persono. En aprilo mi ricevis mesaĝon sen teksto, kiu enhavis nur bildon kun la informo, ke nun eblas aliĝi. Kutime mi planas miajn feriojn relative malfrue kompare al aliaj homoj, sed en aprilo eĉ mi jam sciis, kie ferii – nome aliloke, ĉar KEF ja ŝajne ne okazos. En majo atingis min varbfilmeto por la KEF – bela ideo, sed tro malfrue. Ĉu la organizantoj ne lernis de la pasinta, brilega KEF 2005? Nura kritikpunkto estis ke la varbado komenciĝis nur unu jaron antaŭe kaj ne du kiel kutime, tiel ke venis 100 personoj anstataŭ 200 kiel en la jaro 2000. Poste oni opiniis ke “Kulturo ne logis esperantistojn“. Kio do estu la rezulto nun?
Kompreneble mi ankaŭ devas pripensi, kie mi mem ne bone agas en la reto. Plej grave ne estas aperi ĉie, sed vivteni aktualecon ĉe siaj paĝoj kaj zorgi pri bona interligiteco. Tio kompreneble postulas ordigadon de tempo al tempo. Ekzemple mi intencas malmembriĝi ĉe diversaj MP3-TTT-ejoj por meti ĉion al unu adreso. Ne havas sencon, ĉiam denove entajpi la samajn informojn ĉe iu nova oferto. Tion mi jam lernis antaŭ jaroj – kial nun refari la eraron ĉe la t.n. “sociaj retoj”?