Monataj arkivoj: Marto 2013

Estas vespero kaj mi vidas vin, mi vidas vin

Nur nun, skribante pri ?iu Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, mi plene konscias pri tio, kiom multaj entute estis. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste, la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio 2012 kaj la FAME-premiado en oktobro 2012, mi pritraktu aran?on, kies nomon mi (?ajne) jam konas ekde jaroj sed kiun mi partoprenis pasintan jaron la unuan fojon. Nur unu semajno post la esperantumado en Aalen, mi tuj veturis (relative spontanee) al la sekva aran?o. Allogis min la KKPS en Delft (Nederlando) inter la 2a kaj 4a de novembro 2012. Fakte la renkonti?o anta?e nomi?is PSKK (PostSomera Kla?Kunveno) – kial la nom?an?i?o? Fakte nova generacio de aktivuloj transprenis la organizadon kaj oni petis ilin iomete ?an?i la nomon, e? se ?i indikas iasence la da?rigon de la tradicio.

Estis pluraj kialoj, kiuj motivigis min veni: Unue, la aran?o havis viza?on, kaj estis tiu de Ro?jo, kun kiu mi jam tiom sukcese stultumis dum la SES. Due, li jam tiam disdonis bona varbilon en la formo de amuza gazeto (simile serioza kiel la Blinda Gardisto, kiun mi mem redaktis dum multaj jaroj). Trie, ne mankis stulta vortludo: „La KKPS“ sonas kiel koko kun la nomo Poso. Kvare, mi vidis la liston de la ali?intoj, kaj tie aperis multaj konataj nomoj, kaj la? ili i?us vere internacia kaj etosa renkonti?o. Kaj mi vere bezonis novan dozon da Esperantujo.

Al KKPS 2012 venis proksimume 50 personoj el tuta E?ropo (kaj Brazilo). E? okazis koncerto de Gijom. ?ajne nun e? la malgrandaj renkonti?oj postulas altkvalitan Esperanto-muzikon. Kiom bona evoluo! Sed la vere ?oka nova?o por mi estis, ke jam pretis papera ali?ilo al la Internacia Junulara Festivalo (IJF)! Kiu pensintus tion?

Sabate vespere mi surmetis muzikon kaj kelkaj homoj dancis. E? sufi?is por malgranda rondo de „La Bamba“! Kaj tiel Nederlando i?is la 11a lando en la listo de landoj, en kiuj mi D?umis (post Slovakujo).

Unu interesa afero okazis diman?e:Mi parolis kun la juna Nederlandano, kiun mi estis ekkoninta dum la SES, kaj li menciis, ke li ofte a?skultas mian muzika?on „Jazz di Gennaro“ dum lernopa?zoj. Mi neniam atendintus, ke mia muziko povus tiom utili! Bone, ke mi enretigis grandan parton de la samplobazita muziko, kiun mi kreis.

Fakte hodia? anta? ekzakte 16 jaroj mi komencis verki samplobazitan muzikon. Post la unuaj tri jaroj, la rapideco de mia verkado beda?rinde forte malkreskis. Sed nun, kiam la tuta kolekto de sampla?oj estas sur mia portebla komputilo, la facileco de la „fruaj jaroj“ parte revenis. Mi scivolemas, kiam mi finos la sekvan kanton.

Jen cetere du enskriboj de Stela pri KKPS 2012. Mi tre ?ojis revidi ?in – estis la unua revido ekde la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando) 2009/10