Monataj arkivoj: Novembro 2007

Ni venis al punkto, kiun mi mal?ategas

Post peto de mia patro, mi iĝis komisiito por moderna Esperanto-muziko de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĉu mi ne ofte skribis kaj diris, ke mi ne plu volas esti aktivulo? Nu bone, la nova posteno ne alportas novan laboron, sed ĉefe signifas ke Germanaj esperantistoj nun havas oficialan kontaktadreson por demandoj pri Esperanto-muziko.

Laboron tamen kreis la Vikipedio dum la pasintaj monatoj. Kelkaj personoj intencis forigi preskaŭ ĉiujn artikolojn pri Esperanto en la germanlingva Vikipedio – kaj parte sukcesis: Kelkaj artikoloj estis forigitaj. Parte post malsukcesa unua forigopropono sekvis dua ondo da proponoj.

Similan sorton trafis multaj artikoloj pri planlingvoj. Pri tio legeblas germanlingva plendado de n_true kun komentoj i.a. de elgrande kaj mi. Pri la ĝenerala stranga metodo, atingi kvaliton per amasa forigo de artikoloj, troviĝas propra alineo sur mia diskutopaĝo (en Esperanto).

Tio konfirmas al mi du aferojn: Ekzistas malamikoj de Esperanto, eĉ se kelkaj esperantistoj asertas, ke tio ne eblas (aŭ nur estas rezulto de malbona informado). Krome la Vikipedio ne bone funkcias, sed eĉ pli malbone ol mi unue pensas. La tono, per kiu oni traktas diskutantojn en la germanlingva Vikipedio, estas sub ĉia nivelo. En Esperantujo oni kutime timas ofendi kundiskutantojn, dum tie okazas la malo. Almenaŭ mi sukcesis savi la artikolojn pri Esperanto-muziko kaj Esperanto-kulturo, sed necesis kvazaŭ komplete reverki ilin kaj aldoni multajn fontindikojn. Tio kostis po unu semajnfinon.

En la Esperanto-Vikipedio okazas la mala problemo: Homoj sen iuj lingvokonoj rajtas ekverki kaj spertaj uzantoj ne rajtas kritiki tion. Mi pasigis horojn per la ordigado de la muzikaj kategorioj kaj lingva polurado de artikoloj, kies lingvaĵo estis je subgrunda nivelo. Miaj antaŭaj kritikaj rimarkoj pri la Vikipedio daŭre validas.

Mi ludas la gitaron kaj mi pensas la? malord’

Jam delonge mi volis aĉeti novan gitaron. Okaze de mia naskiĝtago mi finfine realigis tiun intencon. Kune kun mia frato mi veturis al “Musik Produktiv” en Ibbenbüren (proksime de Münster) unu tagon poste. Tiu vendejo iam estis la plej granda muzikvendejo en EAropo kaj daŭre estas tre impresa. Ĉe la muroj pendis dekoj da gitaroj kaj basgitaroj. Ĉie muzikis homoj diversajn instrumentojn.

Mi jam estis pripensinta antaŭe, kian gitaron mi aĉetu. Almenaŭ mi sciis, ke ĝi estu amplifiebla kaj kun zono, tiel ke oni povas ludi ĝin starante. Krome ĝi estu “Western”-gitaro, do kun mallarĝa kolo. Mia nuna gitaro estas koncertgitaro kun larĝa kolo, sen zono kaj ne amplifiebla.

Baldaŭ mi trovis la ĝustan angulon, kie la vendisto tuj invitis min, elprovi ĉiujn gitarojn, kiuj interesus min. Mi estis atendinta, ke tio iĝus multe pli malfacila! Tuj mi komencis rondrigardi kaj elekti kelkajn por pli intensa ekzamenado. Amplifiloj kaj kabloj pretis por konekti la gitarojn.

La prezoj ege variis kaj la unuan fojon mi vere aŭdis la diferencon inter malmultekosta kaj multekosta gitaro. Onidire la prezoj ĉe Musik Produktiv estas iom pli altaj ol aliloke, sed ĉiuj muzikistoj, kun kiuj mi parolis antaŭe, laŭdis la servon kaj opiniis, ke tial indas pagi iom pli. La vendejo eĉ havas kelkajn kompletajn pakaĵojn por komencantoj, sed la gitaro de speciala oferto ne sonis tiom bone kiom la tri eblaj kandidatoj, inter kiuj mi hezitis post iom da provludado. Je la fino mi akiris modelon, pri kiu la vendisto diris, ke ankaŭ li uzas ĝin. Dum la Esperanto-semajnfino, mi montris ĝin al Sebastian, kiu konfirmis la bonan kvaliton de la gitaro.