Ni venis al punkto, kiun mi mal?ategas

Post peto de mia patro, mi iĝis komisiito por moderna Esperanto-muziko de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĉu mi ne ofte skribis kaj diris, ke mi ne plu volas esti aktivulo? Nu bone, la nova posteno ne alportas novan laboron, sed ĉefe signifas ke Germanaj esperantistoj nun havas oficialan kontaktadreson por demandoj pri Esperanto-muziko.

Laboron tamen kreis la Vikipedio dum la pasintaj monatoj. Kelkaj personoj intencis forigi preskaŭ ĉiujn artikolojn pri Esperanto en la germanlingva Vikipedio – kaj parte sukcesis: Kelkaj artikoloj estis forigitaj. Parte post malsukcesa unua forigopropono sekvis dua ondo da proponoj.

Similan sorton trafis multaj artikoloj pri planlingvoj. Pri tio legeblas germanlingva plendado de n_true kun komentoj i.a. de elgrande kaj mi. Pri la ĝenerala stranga metodo, atingi kvaliton per amasa forigo de artikoloj, troviĝas propra alineo sur mia diskutopaĝo (en Esperanto).

Tio konfirmas al mi du aferojn: Ekzistas malamikoj de Esperanto, eĉ se kelkaj esperantistoj asertas, ke tio ne eblas (aŭ nur estas rezulto de malbona informado). Krome la Vikipedio ne bone funkcias, sed eĉ pli malbone ol mi unue pensas. La tono, per kiu oni traktas diskutantojn en la germanlingva Vikipedio, estas sub ĉia nivelo. En Esperantujo oni kutime timas ofendi kundiskutantojn, dum tie okazas la malo. Almenaŭ mi sukcesis savi la artikolojn pri Esperanto-muziko kaj Esperanto-kulturo, sed necesis kvazaŭ komplete reverki ilin kaj aldoni multajn fontindikojn. Tio kostis po unu semajnfinon.

En la Esperanto-Vikipedio okazas la mala problemo: Homoj sen iuj lingvokonoj rajtas ekverki kaj spertaj uzantoj ne rajtas kritiki tion. Mi pasigis horojn per la ordigado de la muzikaj kategorioj kaj lingva polurado de artikoloj, kies lingvaĵo estis je subgrunda nivelo. Miaj antaŭaj kritikaj rimarkoj pri la Vikipedio daŭre validas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *