Arkivoj de etikedoj: gea

Mi kaj e? mia gitaro nostalgias pri…

Do, kiu diris, ke mi ne plu povas pozitive influi aferojn en Esperantujo? Foje nur temas pri “koni homojn” a? “scii, kiel kontakti ilin”. Ankora? mankis artisto por la Germana Esperanto-Kongreso en Münster (2011-06-10 ?is 2011-06-13). (La Kuracistoj, mia propra grupo, ludis tie jam en 2008 en Essen.) Mia patro demandis min pri diversaj artistoj, alskribis kelkajn, sed ?is anta? nelonge sen kontentiga rezulto.

Hodia? venis rapidega respondo de JoMo! Kaj estis mi, kiu servis kiel konekta persono inter organizanto kaj artisto. Eble mi nur estas eta rado en la granda ma?ino, sed mi scias, ke mi povas fari diferencon. Kaj tiu sento estas tre kontentiga.

Vi estis ?iam en mia menso

Du tagojn antaŭ la Germana Esperanto-Kongreso en Essen, oni petis min fari la diskotekon dimanĉe vespere. Mi promesis kunporti kelkajn diskojn, sed nenion pli. Je la fino mankis KD-aŭskultigilo, ĉar tiu de la domo ne funkciis. Nur tra komputilo eksonis finfine iom da muziko, sed feliĉe la plej multaj homoj ne plu volis danci, male al la pasinta tago, sed trinki kaj babili.

La jarĉefkunveno de la Germana Esperanto-Asocio estis la plej pozitiva ekde multaj jaroj. La estraro raportis pri kelkaj atingoj same kiel pri konkretaj estontaj paŝoj. La plej agrabla surprizo de la kongreso estis la novaj informiloj de GEA. Mi memoras, kiom ni devis barakti en la junularo nur por pretigi unu tian, kaj nun oni eldonis sep samptempe kun pliaj en prepariĝo! Mi mem skribis tekston por la kultura broŝuro kaj korektlegis ĉiujn. Tiuj informiloj tiom konvinkas min, ke mi post dek jaroj prenis miajn proprajn informpaŝojn pri Esperanto el la reto.

Fine de la monato, kadre de festo okazis karaokeado. Oni uzis la ludkonzolon “Playstation II”, kiu samtempe montras videojn, donas poentojn por bona kantado kaj indikas la kantindan tonaltecon. Kelkaj kantemuloj verve konkursis, tiel ke mi apenaŭ enmiksiĝis. Sed antaŭ ol foriri, mi prezentis “Always On My Mind” de The Pet Shop Boys kune kun ekskolego. Kvankam tio restis nia nura kontribuo kaj kvankam la aliaj havis pli multan sperton kun tiu kantoprogramo, ni ambaŭs havis la plej altajn rezultojn de la vespero. Mi superis mian ekskolegon nur iomete kaj estis granda honoro por mi, kanti kun tiom bona kantisto.

Ni venis al punkto, kiun mi mal?ategas

Post peto de mia patro, mi iĝis komisiito por moderna Esperanto-muziko de la Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĉu mi ne ofte skribis kaj diris, ke mi ne plu volas esti aktivulo? Nu bone, la nova posteno ne alportas novan laboron, sed ĉefe signifas ke Germanaj esperantistoj nun havas oficialan kontaktadreson por demandoj pri Esperanto-muziko.

Laboron tamen kreis la Vikipedio dum la pasintaj monatoj. Kelkaj personoj intencis forigi preskaŭ ĉiujn artikolojn pri Esperanto en la germanlingva Vikipedio – kaj parte sukcesis: Kelkaj artikoloj estis forigitaj. Parte post malsukcesa unua forigopropono sekvis dua ondo da proponoj.

Similan sorton trafis multaj artikoloj pri planlingvoj. Pri tio legeblas germanlingva plendado de n_true kun komentoj i.a. de elgrande kaj mi. Pri la ĝenerala stranga metodo, atingi kvaliton per amasa forigo de artikoloj, troviĝas propra alineo sur mia diskutopaĝo (en Esperanto).

Tio konfirmas al mi du aferojn: Ekzistas malamikoj de Esperanto, eĉ se kelkaj esperantistoj asertas, ke tio ne eblas (aŭ nur estas rezulto de malbona informado). Krome la Vikipedio ne bone funkcias, sed eĉ pli malbone ol mi unue pensas. La tono, per kiu oni traktas diskutantojn en la germanlingva Vikipedio, estas sub ĉia nivelo. En Esperantujo oni kutime timas ofendi kundiskutantojn, dum tie okazas la malo. Almenaŭ mi sukcesis savi la artikolojn pri Esperanto-muziko kaj Esperanto-kulturo, sed necesis kvazaŭ komplete reverki ilin kaj aldoni multajn fontindikojn. Tio kostis po unu semajnfinon.

En la Esperanto-Vikipedio okazas la mala problemo: Homoj sen iuj lingvokonoj rajtas ekverki kaj spertaj uzantoj ne rajtas kritiki tion. Mi pasigis horojn per la ordigado de la muzikaj kategorioj kaj lingva polurado de artikoloj, kies lingvaĵo estis je subgrunda nivelo. Miaj antaŭaj kritikaj rimarkoj pri la Vikipedio daŭre validas.