Same al la rozo, brile bela

Jam pasis la unua semajno de la nova jaro. Kvankam dum la unuaj tagoj mi fartis tute bone, intertempe tamen la “post-IS-bluso” kaptis min, almenaŭ dum iom da tempo. Kiel forpeli ĝin? Nu, pri tio mi ja jam skribis antaŭ unu jaro, kaj fakte la receptoj ŝajne daŭre aktualaj al mi. Jen kion mi faris dum miaj unuaj tagoj hejme (ne en tiu vicordo, tamen):

  • Mi vizitis glacikuradejon en Münster. Tion mi ne faris ekde ĉirkaŭ 15 jaroj, do mi devis rapide relerni la kuradon kaj eviti faladon. Agrabla surprizo estis, ke mi eĉ ne unu fojon falis kaj entute bone sukcesis. Ah jes, krom mia frato min akompanis du belulinoj. Do anstataŭ sidi sole hejme kaj cerbumi pri la stato de mia vivo, mi evitis troan pensadon per aktiva agado.
  • Mi ludis kun mia fratino kaj mia bofrato. La tabla ludo nomiĝas “El Grande” (ne elgrande!). Estis bone, denove fari ion kune kun ili.
  • Mi daŭrigis la komputilan ludon “War Wind II”. Tio iom distris min sed ankaŭ foruzis multan tempon. Estonte mi volas pli malofte fari tion.
  • Mi ordigis kaj forĵetis kelkajn aferojn. Tio eble sonas enuige, sed estas tre bona aktiveco por mi, ĉar mi volas plisimpligi mian vivon. Ne daŭris longe, sed la nova ordo tre plaĉas al mi kaj trankviligas mian menson. Forĵeti malnovajn aferojn estas kiel repagi ŝuldojn de la pasinteco aŭ ordigi ĝin. Fakte mi tre ĝuis unue distranĉi kaj poste forĵeti du lernejo-tornistrojn, ĉar ili simboligas por mi la malbonan tempon en la lernejo. Entute la ordigado preventu, ke la malnova ĉiutago en ĉiu faceto revenu. Mi estas sufiĉe optimisma, ke mia ideo funkcias.
  • Mi vizitis duoblan naskiĝtagfeston. Ĉeestis geamikoj kaj inter ili aro da atraktivaj junaj virinoj. Tio kompreneble tre helpis, venki la post-IS-sindromon… Mi dancis ĉirkaŭita de kvar aŭ kvin belulinoj samtempe – jes ja, tiel la vivo plaĉas al mi! La DĴ akceptis plurajn muzikdezirojn de mi kaj tre rapide plenumis ilin. Mi kunkantis ĝojoplene kaj ofte kune kun aliaj. Mi estis iom malsana kaj laca dum tiu tago, sed tio je la fino ne montriĝis obstaklo al bona distriĝo! La festo estis eĉ pli bona ol tiu antaŭ la IS.

Precipe la lastaj du aktivecoj tre kontentigas kaj gajigas min. Se mi tiel daŭrigas, mi devas timi nenion. Mi ĉiuokaze ne plu bezonas Esperantujon por kompensi preskaŭ seneventan privatan vivon, kiel dum mia junula tempo. Mi ĝuu, kion mi ricevas, sed ne serĉu ion, kion mi nur povas trovi aliloke. La veran vivofeliĉon kreas bona vivo ne nur dum la IS, sed ankaŭ dum la ceteraj 51 semajnoj de la jaro. Nu, nuntempe mi sentas min esti sur la ĝusta vojo.

Ekde kelkaj jaroj, mi por ĉiu IS preparis “silvestran KDn”. Origine ĝi enhavis kelkajn kantojn, kiuj ankoraŭ ne troviĝas en mia normala KD-aro sed kiuj tre taŭgas por la diskoteko. Dum la pasintaj jaroj mi plifajnigis la aferon kaj la silvestra KD havas iom pli certan enhavon: Mi ĉiam donas ĝin al la DĴ dum la silvestra balo. Ĝi ege helpas, ĉar oni ne bezonas prizorgi la muzikon dum almenaŭ duona horo ekde iom antaŭ noktomezo. La unua kanto estas “The Final Countdown” de Europe kaj la dua “New Year’s Day” de U2. Do same kiel la malnova jaro finiĝas, ankaŭ la nova jaro jam komenciĝas per tema kanto. Poste sekvas pluraj kantoj, kiujn ne eblas ludi dum la normala diskoteko (ekzemple ĉar estas nedanceblaj kantoj aŭ ĉar homoj ankoraŭ ne konas ilin), sed kiuj estas tute en ordo, dum homoj gratulas unu al la alia. Tiel eblas aŭskultigi tre specialajn kantojn, pri kiuj kelkaj homoj aparte ĝojas. Ĉifoje ege bone funkciis, ĉar la kantoj rimarkeble dancigis kaj amuzigis. La DĴ revenis ekzakte dum la lasta ankoraŭ dancebla kanto – do vere ĝustatempe.

Rigardo reen – la 8a de januaro 2004

La okdektria enskribo antaŭ unu jaro – kvin receptoj kontraŭ la “post-IS-sindromo”.

1 thought on “Same al la rozo, brile bela

  1. elgrande

    “La tabla ludo nomi?as “El Grande” (ne elgrande!). Estis bone, denove fari ion kune kun ili.”

    Mi jam vidis tiun ludon foje sur bretaro en la domo de amiko, se neniam ludis ?in.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *