Malfacila batalo estas anta? ni, sed timas ni ne

Dum la IS okazis pluraj koncertoj. Mi ne scias, kiu elektis la artistojn, sed mi tre ĝojis pri la rezulto!

Esperanto Desperado ludis sen Kim, fakte de la normala grupo ĉeestis nur Amir, la gitaristo/kantisto. Lin akompanis du neesperantistoj, kiuj jam rolis kiel gastmuzikistoj sur ambaŭ albumoj. La koncerto ekde la unua kanto konvinkis min. Ĉiuj tri bone regis sian instrumenton kaj mi tre ŝatis la kantadon de Amir. (n_true ja en sia IS-raporto male opinias kaj preferas la voĉcon de Kim, sed li evidente havas alian guston ol mi.) La plej kormova momento por mi estas, kiam Esperanto Desperado ludis “Feliĉe“, por kiu mi skribis novan strofon antaŭ pli ol unu jaro. Do finfine mia kvara strofo estas oficiala! Kaj Amir eĉ petis min veni antaŭen, por ke mi mem kantu ĝin. Tion mi kompreneble faris – mi ja ŝatas kanti kaj stari en la mezo.

Éric Languillat, ankaŭ konata kiel Initials DC, faris tre specialan koncerton. Li ludis la gitaron kaj kantis, dum lia komputilo montris videojn kaj sonigis la reston de la muziko. Stile temis pri elektronika popmuziko, foje kun pli fortaj rokelementoj, foje kun inklino al trenco. Jam kiam mi menciis lian muzikon la unuan fojon en mia taglibro, mi havis altajn esperojn pri lia estonta laboro. Tiu impreso estis konfirmita, kiam mi skribis pri nova kanto de li. Sed la koncerto tamen superis miajn atendojn: Sian ideon, uzi videojn akompanante la muzikon, li brilege realigis, kaj krome la homoj multe pli verve dancis al la elektronika muziko, ol mi pensintus antaŭe. Esperantujo finfine havas “Depeche Mode”-stilan artiston…

Dennis Rocktamba, pri kies aktiveco mi raportis jam antaŭ pli ol jaro, nun koncertis kun sia nova grupo “The Rolls”. Tri tre profesiaj muzikistoj kun li ludis mikson el regeo kaj funko. La etoso estis nekredeble bona. Mi ne kapablas imagi, kiom bona ĝi estos, se “The Rolls” uzos pli multajn tekstojn, kiujn la homoj konas kaj kunkantas. (Tio estis fakte la nura manko, kiun mi sentis.) Je la fino, mi aĉetis la KDn de “The Rolls”, kvankam mi scias ke la sonkvalito ne estas elstare bona kaj kvankam kompreneble surbendigo ne povas redoni la etoson de viva koncerto – almenaŭ se temas pri tiu ĉi grupo.

Rigardo reen – la 6a de januaro 2004

La okdekunua enskribo antaŭ unu jaro – fotaroj de la IS 2003/04, DĴ-jubileo, DĴ-umado en la trinkejo.

2 thoughts on “Malfacila batalo estas anta? ni, sed timas ni ne

  1. lodino

    fotoj pri is !!

    saluton…
    mi sxatus spekti fotojn pri is, sed ne trovas 🙁
    certe cxar cxiuj partoprenantoj havas KD-n 🙁

    cxu vi faros kiel pasint-jare : liston da fotistoj ???
    (dank’al tiu listo, mi malkovris Karulin, kaj tre gxojas pri tio ^-^)

    dankegon
    kaj felicxan novan jaron el nia triopo 🙂

  2. D? Kunar

    IS-fotoj – multe dezirataj

    Dankon pro la bondeziroj! Bonvolu reciproke transdoni ilin al via familio.

    Pluraj homoj jam demandis min pri fotoj, sed ĝis nun mi apenaŭ ion trovis en la reto. Se tio ŝanĝiĝos, mi faros fotaro-liston en iu enskribo simila al tiu de la pasinta jaro. Cetere la foto-KD kompreneble ne enhavas ĉies fotojn, ekzemple tiuj de Till mankas.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *