Mi vidas ĉion nun en tute nova stat’

Hodiaŭ estas io vere notinda. Unue ŝajne nur eta afero, sed ĝi signifas multon en mia vivo. Mi finis novan kanton.

Post kiam mi estis finpolurinta miajn du kontribuojn por la “Elektronika Kompilo” en julio 2002, mi apenaŭ finis ion novan, kaj ekde januaro 2003, fakte eĉ nenion.

Kaj dum la pasintaj monatoj, mi tute ne verkis. Do mia muzika aktiveco en centra kampo haltis. Tio tre pensigis kaj timigis min.

Ĉu nur temus pri intertempa afero? Sed tiom longe mi neniam paŭzis antaŭe. Ĉu eble nur mankis la ĝustaj cirkonstancoj? Sed en la pasinteco, mi sukcesis verki kelkajn de miaj plej bonaj kantoj eĉ sub mirinde malbonaj kadraj kondiĉoj.

Ĉu mi eble perdis volon pluverki? Nu, mi evidente havis la volon, alikaze mi ja ne zorgiĝus tiom. Mi timis ke post la “Elektronika Kompilo”, mi estus kiel brulinta fajrolignaĵo – sen forto, sen estonta utilo, por ĉiam perdinta la eblon brili.

Nun mi eltrovis ke ne estas tiel, sed mankis al mi la du aferoj gravaj por ĉiu artisto: inspiro kaj motivigo.

Ambaŭ mi longtempe ne trovis… fakte mi opinias, ke ne eblas trovi ilin, ili nur povas trovi min. Kaj nun juna virino redonis ilin al mi.

En nur kelkaj tagoj, mi finis acidĵazan pecon, kaj havas la kapon plena je konkretaj ideoj kiel fini aliajn baldaŭ. Mi ne plu devigite staras je la sama punkto. Mi iras antaŭen.

Mi ankoraŭ pripensas ĉu enretigi la acidĵazan pecon. Ĉiukaze antaŭe mi devas trovi bonan titolon.

Sed unue mi volas ĝui tiun ĉi momenton da kontenteco. Tiaj momentoj estas kiel diamantoj, tre maloftaj en la vivo, do oni bone konsciu pri ilia valoro.

3 pensoj pri “Mi vidas ĉion nun en tute nova stat’

  1. DĴ Kunar

    nova kanto

    Ĝuste pro vi mi pripensas meti ĝin al mp3.com.au, mia nuntempe preferata retejo. Tie ĉiukaze aperu pliaj kantoj de mi.

    Fakte laŭ mia memoro la esperantista publiko tre pozitive reagis al miaj acidĵazaj pecoj (kaj cetere ankaŭ Marillion, sed tio estas alia anekdoto). Juna esperantistino tre laŭdis la tri acidĵazajn kantojn, kiuj troviĝas sur mia KD “Diskoteko internacia“. Mi origine timis, ke homoj kiuj ŝatas la elektronikajn pecojn eble malakceptus la aliajn, sed feliĉkaze montriĝis male. Kompreneble ĉiuj ĉi reagoj (inkl. la via) kuraĝigis min daŭre elprovi ion de tiu muzikstilo.

  2. Resonado: En la dezerto, kiun mi nomas mian vivon… « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: