Arkivoj de etikedoj: gitalelo

Mi ne povas elsavi?i el Tohuvabohuo

La vivo restis tia, kia ?i estis anta? unu jaro: Mia taglibro ekde monatoj pa?zas, ?ar mi faras aliajn aferojn. Mi sukcesis skribi pri multaj Eo-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis, kaj jam i?is longa serio (lasta kontribuo hiera?), sed intertempe mi partoprenis tiom multajn pliajn, ke la listo kreskis denove. Sed tio ja estas bona nova?o, kaj cetere persona rekordo: Neniam ofte en mia vivo mi estis ?e tiom multaj renkonti?oj en unu jaro. Kaj mi anka? ne memoras jaron, en kiu mi vizitis tiom multajn landojn. Do la ?efa kialo por la taglibra pa?zo estas tre pozitiva.

Krom tio, mi muzikas tiom regule kiom neniam anta?e (a? ekde jaroj ne plu, sed certe kiom neniam anta?e kun tia sukceso kaj efikeco). Aldoni?as amase a?etitaj diskoj, kiujn indus recenzi a? almena? iel pritrakti en la muzika taglibro. Koncertojn mi vizitis malofte, ?ar mi da?re ne sukcesis skribi pri ?iu fojo, dum kiu mi eliris en 2011, kaj mi kvaza? dronas en nea?skultitaj diskoj.

Sed la bona nova?o por hodia? estas: Finfine mi surbendigis kanton! Mi a?etis la ekipa?on jam en januaro 2012. Fakte kiel mi eltrovis, per la programo GoldWave ege facilas kombini diversajn surbendigojn, tiel ke tute ne necesas havi unu perfektan. Fakte mi ne uzis mian bonan gitaron, sed la gitalelon. Kaj la rezulto sonas surprize bone por tiom amatora provo!


Post-Esperanto-renkonti?o-sindromo (P.E.R.S.) de La Kuracistoj

(Kaj kiu scias, se mi tiel da?rigas, eble mi iam surbendigos hiphopon kiel mi estis promesinta al Cyriile fine de 2005. Cetere anka? hiphopajn instrumenta?ojn mi pluverkis oftege dum la pasintaj monatoj.)

Tute rande, La Kuracistoj nun havas propran pa?on ?e Soundcloud:
soundcloud.com/kuracistoj

P.E.R.S. estas la dua propra kanto de La Kuracistoj ekde Al la liberec’ el la jaro 2009. Intertempe mi iomete variigas la strofomelodion de P.E.R.S., sed mi ?atas, ke ?i estas sufi?e simpla, iom monotona kanto.

La ideoj por tiu kanto venis al mi jam post la 4a JES en Naumburg/Saale, kaj mi surbendigis ilin per mia po?telefono. Sed da?ris monatojn (tiuj vortoj i?as rutinaj), ?is mi rea?skultis ilin, devenis la akordojn per mia gitalelo (kiel montri?is, estas ?iam bazaj akordoj, kiuj estas ege facile ludeblaj) kaj kunmetis la diversajn versiojn al unu kanto. Por la teksto mi havis nur fragmentojn, sed la reston mi verkis mirinde rapide en la urbaj trajnoj dum la vojo al kaj de la laboro. (Ekde aprilo mi laboras en Hamburgo dum la semajno.)

Jam ekde jaroj pretas miaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo (PERS); nun estis tempo, anka? verki kanton por tiu situacio. Mi sentis, ke Esperantujo ?enerale bezonas tian kanton.

La akordoj en la refreno eble iomete memorigas pri “Tohuvabohuo” de Kajto. Tamen ne estas tute la samaj, dum la Kajto-kanto uzas ekzakte la samajn akordojn kiel Ray Charles en la famega kanto “Hit The Road Jack”. Do neniu serioza ideo?telado (a? senkonscia inspirado) miaflanke…

Kajto: Tohuvabohuo

Ray Charles: Hit The Road Jack

Mi atendas la alvenon de mia momento

Kio ankora? restas menciinda pri la Germana Esperanto-Kongreso (GEK), kiu en 2012 estis Komuna Esperanto-Kongreso (KEK)? Dum la sama plilongigita semajnfino en Berlino okazis la “karnevalo de la kulturoj”. Kadre de la kongreso, oni iris tien. Sed mi preferis viziti ?in memstare kaj sole, tiel esplorante ?ion la? mia propra rapideco.

La unuan fojon mi iris tien sabate anta? la tagmezo. Tiam ankora? estis malmultegaj vizitantoj kaj mi povis tute trankvile trarigardi ?ion. Estis multegaj standoj kun man?a?oj a? trinka?oj el la plej diversaj budoj. Tamen estis granda seniluzii?o por mi eltrovi, ke ?e la Hungara stando oni ne komprenis mian mendon en la hungara! Dum mia alia vizito de la karnevalo unu tagon poste, mi estis ?e Rusa budo, kaj tie estis veraj Rusoj, kiel mi eltrovis dum babilado. La homoj kaj la man?a?o kreis tiom intensan etoson, ke mi kvaza? sentis min kiel denove en Rusujo!

La programlibreto menciis procesion, sed tiu ne interesis min, ?ar ?i postulus stari ?e la sama loko dum longa tempo. Mi preferis spekti kelkajn el la multegaj koncertoj. Plej longe mi restis sabate ?e la grupo Lepota, kiu prezentis “preska? forgesitan rusan kantoarton”. Ili anka? kantis en la ukraina kaj kompreneble tio memorigis min pri mia belega Esperanto-somero en Ukrainujo.

Diversaj vendistoj ofertis kompaktdiskojn, librojn kaj muzikilojn. Mi a?etis malgrandan djembon. ?i eniras mian dorsosakon kaj tiel estas same praktika kiel mia gitalelo! Cetere mi jam uzis la djembon dum muzikado en Münster.

Iun vesperon post la fini?o de la tro longa vespera programo, mi ekmuzikis kun Torsten Bendias. Li montris al mi kelkajn ludoteknikojn por la djembo kaj bonege sonigis la gitalelon. Cetere li anka? estis verkinta libron pri “La Esperanto-junularo en GDR”, kiun mi a?etis surloke. Por mi estis tre agrable, finfine mem muziki post tiom da pasiva konsumado!

Kiel mi estis promesinta, mi nun finfine rakontis pri ?iuj tri fojoj, dum kiuj mi estis en Berlino en 2012. Pri la unua fojo kaj la dua fojo mi jam skribis pli frue. Sed ankora? ne el?erpi?is la listo de Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis en 2012.

Mi estas la pasa?ero

Da?re validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkonti?oj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la anta?aj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkonti?o kaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo). Fakte poste ankora? aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenci?as per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ?ar ?ifoje mi mem ali?is al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ?ar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta a? preska? neniu dormo. Aliflanke mi e? ne estis la plej maljuna kunvoja?anto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia voja?o estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj bran?oj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuni?is en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur voja?is ?is Dortmund kaj tie jam renkonti?is kun la grupo el Venlo. Sed e? pli grave estis, ke tie ali?is alia pasa?ero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje anta?e. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la voja?o montri?is bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ?in por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano e? havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkonti?oj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna voja?o estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konati?is kun novaj homoj.

Mi volas la gitaron por fari bluson

La?dire la ukulelo i?as la sekva nova moda instrumento en popmuziko. En malfrua rekomendolisto por kristnaskaj donacoj legeblis kiel speciala ideo, deziri ukulelon. ?in oni povas transporti facile kaj reludi jardekojn da populara muziko.

Tiu ideo allogis min. Ankora? tre bone mi memoris, kiom malfacilis transporti gitarojn en aviadilo por la koncerto de “La Kuracistoj” dum la Internacia Junulara Semajno (IJS) en Máko (Hungarujo). Aliflanke ukulelo havas esencan malavanta?on: La kvar kordoj estas en tute alia dutalteco kaj kun alia dutodiferenco inter si, tiel ke necesus relerni ?iujn akordojn. Tio anka? malfaciligas rapidan ?an?adon inter la du instrumentoj.

La solvo prezenti?is en hibrida formo: Ekzistas tielnomata gitalelo! Tio estas gitaro en la grandeco de ukulelo. Mi trovis unu en la reta katalogo de la magazeno, en kiu mi jam estis a?etinta mian novan gitaron. Kaj ?i alvenis ?ustatempe por kristnasko!

Bildo de la du instrumentoj trovi?as ?e Ipernity. Mi faris ?in hodia?.

Mi kunportis la gitalelon al la Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. ?ar Sebastian estis kunportinta sian dekdukordan gitaron, ni ne bezonis plian instrumenton por la koncerto de “La Kuracistoj”.

Sed dum la du tagoj post JES en Berlino, mi kelkfoje elpakis kaj ludis ?in. ?i tre motivigis min, reordigi miajn muzikajn noticojn kaj ludi denove. Kelkaj akordoj estas multe pli facilaj ol sur kutima gitaro, aliaj iom pli malfacilaj. La sono certe ne estas komparebla al tiu de bonkvalita gitaro, sed ?i bone ta?gas kiel instrumento por provludi ion sen altaj ambicioj. Cetere kutime ?i venas en alia dutalteco ol gitaro. Tamen post la elpakado de la donaco mi rimarkis, ke la gitalelo estis jam tre proksima al la kutima gitara dutalteco. Tiel mi e? ne devas transponi ion.