Monataj arkivoj: Decembro 2010

Dum eta sekund’

Pro terura tempomanko mi ne povis esti tiom aktiva muzike kiel kutime (kaj kiom mi volis) en ?i tiu jaro. Tamen mi sukcesis fari kelkajn etajn aferojn, ekzemple helpi al la okazado de JoMo-koncerto en Münster (Germanujo) dum junio 2011. Unu plia estas traduko por la sekva Kajto-albumo “Kajto duope”.

Fine de oktobro mi tradukis la klarigojn, kiuj aperos en la KD-kajero, de Esperanto al la germana. Jam en sia unua albumo en 1989 Kajto enmetis akompanajn tekstojn en diversaj lingvoj.

Certe tio nur estas malgranda aktiva?o. Sed mi ofte kritikis malbonajn tradukojn (?u prozajn, ?u poeziajn), kaj nun estis denove bona okazo por montri, ke “se oni estus kontaktinta min, la rezulto estus pli bona” ne estas malplena frazo.

Mi kaj e? mia gitaro nostalgias pri…

Do, kiu diris, ke mi ne plu povas pozitive influi aferojn en Esperantujo? Foje nur temas pri “koni homojn” a? “scii, kiel kontakti ilin”. Ankora? mankis artisto por la Germana Esperanto-Kongreso en Münster (2011-06-10 ?is 2011-06-13). (La Kuracistoj, mia propra grupo, ludis tie jam en 2008 en Essen.) Mia patro demandis min pri diversaj artistoj, alskribis kelkajn, sed ?is anta? nelonge sen kontentiga rezulto.

Hodia? venis rapidega respondo de JoMo! Kaj estis mi, kiu servis kiel konekta persono inter organizanto kaj artisto. Eble mi nur estas eta rado en la granda ma?ino, sed mi scias, ke mi povas fari diferencon. Kaj tiu sento estas tre kontentiga.

Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ?iuj gratitaj

Mi malamas, kiam mi pravas. Tio unue sonas mallogike. ?u ne ?iuj volas jam dekomence ?uste vidi la aferojn? Eble jes, sed mi estas pesimisto rilate al kelkaj aferoj.

Kion mi skribis jam anta? sep jaroj? Muzika Esperantujo alfrontas gravan problemon, se ne iel solvi?as, kiel pagi artistojn, se neniu (a? apena? iu) plu pretas pagi por diskoj.

Nu bone, dum multaj jaroj aferoj ankora? funkciis. Sed nun Vinilkosmo anoncis, ke nur restas mono por produkti du lastajn diskojn. Post 20 jaroj, la muzikeldonejo, kiu estis tiom grava por la evoluo de Esperanto-muziko, ne plu enspezas sufi?e per vendado de kompaktdiskoj.

Ne havas sencon, nun triumfe deklari: “Mi ja ?iam diris tion!” Se mi estus tiom sa?a por anta?vidi ?ion, kial mi ne trovis solvon por eviti tiun okaza?on? Mi skribis mesa?on al Flo por doni mian opinion. Eble ne ?io estas perdita, sed ne eblas simple da?rigi.

Bonan tagon, mi volas rehavi mian vivon

Longe mi ne plu skribis ion. La vivo ne permesis tion. A? mankis al mi tempo, a? la koncentri?o, a? simple la volo. Foje mi faris ion alian kreivan. Sed ofte mi devis simple funkcii, atendi a? batali – amara sperto, tamen ne nova al mi.

Reveno al la konata malnova vivo – tio certe ne estas agrabla afero, des pli se oni devas ordigi multe. Sed anka? revenas la ?ato de la malnova muziko. Jam kiel junulo (kaj juna plenkreskulo) mi ?atis “The Police”, nun tiu inklino revenas pli forte ol dum multaj jaroj anta?e.

Da?re la samaj kanta?oj validas“, kiel kantis Persone. Tiu (la?dire) unua viva prezentado de “Message In A Bottle” aparte pla?as al mi. ?i estas kruda, vigla, senkompromisa, ribela. Tio povas esti mia vojo. Kiu scias?