Arkivoj de etikedoj: jennifer braun

Lena, Lena, Lena, Lena

Kio restos en memoro de la jaro 2010 rilate al muziko? En Germanujo tio certe estos la venko ?e la E?rovido-kantokonkurso. Nur unufoje anta?e la Germana kontribuo estis tiom sukcesa: En 1982, kiam Nicole kantis „Ein bisschen Frieden“ („Iom da paco“, en Esperanto surbendigita de Ralph Glomp).

Dum preska? tri jardekoj, Germanoj melankolie memoris tiun unuopan triumfon. ?iujare regis granda ?agreno, ?ar oni ne plu estis sukcesa en tiu – grandparte malserioza, malgrava – evento. Ofte rimarkebla fenomeno estis, ke oni interpretis la donitajn poentojn kiel simpatio-mezurilon de aliaj nacioj. Germanoj, kiuj ?enerale jam havas problemojn kun sia identeco, kompreneble ne povis suverene reagi al tio. La „maldankema“ eksterlando kulpis – kaj ne la Germanoj mem, kiuj ne montras bonan muzikguston, kvankam sendube ekzistas bona germanlingva muziko.

Des pli granda estis la jubilado, kiam Lena Meyer-Landrut venkis kun granda distanco anta? la dua loko. (Harfendemuloj rajtas argumenti, ke principe Dano kaj Usonanino venkis, ?ar ili verkis la kanton kaj la? la regularo oni premias la komponiston, ne la interpreton. Tiam tamen oni devas konsideri, ke Germano verkis la venkan kontribuon por Luksemburgo en la jaro 1972.)

La venko estas des pli ?ojinda, ?ar la sukceso ne venis per pompa spektaklo dum la prezentado, sed per mimimuma. Principe juna plenkreskulino en nigra kostumo kantis. Kaj kiel analizo poste argumentas, ?i ne estas artefarita stelulino, sed natura persono, kiu ?uste ne sekvis la regulojn de la muzikindustrio. Se validas la malnova regulo, ke oni malbone kopias sukcesojn, tiam la proksima estonteco estas sufi?e eltenebla.

Malgra? ?iu simpatio, parodio ne rajtas manki. Kelkaj homoj kritikis, ke la kvalito de la kantado ne estas bona. Fakte min surprizis, kiam Katrin Bauerfeind prezentis ?in en la elsendo de Harald Schmidt, ke ?i havas pli bonan vo?on!

Interese estas, ke la kanto origine nek estis verkita por la konkurso nek estis tiom rapida. La balada versio de Jennifer Braun, kiu atingis la duan lokon en la nacia konkurso por la Germana kontribuo, ver?ajne pli similas al la originalo:

Cetere nek la E?ropan konkurson nek la Germanan anta?ludon mi spektis en la televido. ?efe mi sekvis la raportadon de oslog.tv. Pri ?i mi ekcsiis tra anonco de Lukas Heinser, kiu kune kun Stefan Niggemeier tre interese kaj amuze komentis el Norvegujo. Kiel mi jam skribis aliloke, ?enerale tiu analizo tre pla?is al mi – certe helpis la partopreno de simpatia, fre?a kantistino. Plej grava kritikpunkto de mi estis, ke ili enmetis erojn de pli fruaj kantoj en siajn videojn. Tial ekde la unua elsendo estis forfikulo en miaj oreloj, nome „Viel zu weit“ de Münchener Freiheit (Germana kontribuo el la jaro 1993, sufi?e malsukcesa):

Ekde ?i tiu jaro oni ?iam ligos la nomon „Lena“ al tiu venko. Anta?e mi ?iam pensis pri du aliaj kantoj kun tiu nomo: Unu estas de la grupo Pur kaj mi ?i tie ne enmetas videon, ?ar necesas konservi minimuman muzikan nivelon. La alia estas de BAP el Kolonjo:

Fakte e? ne du monatoj post la venko en Oslo aperis reludversio de Uwu Lena (evidente parodio de „Vuvuzela“). La videon oni produktis en Münster!

Cetere anka? himno por Ganao venas de artisto el Münster: „Wanga Yure“ (festi venkojn) de Bawa Abudu.

Se temas pri kantoj okaze de la piedpilka mond?ampionado en Sudafriko, tamen plej konvinkis min Basta per sia kanto „Gimme Hope Joachim” (Joachim Löw: trejnisto de la Germana teamo) kaj video en la stilo de South Park. Anka? tio estas reludversio respektive parodio. La originalo nomi?as Gimme Hope Joanna ( = Donu al mi esperon, Johannesburgo) kaj estas de Eddy Grant.

Tiu sporta konkurso estis la alia granda evento, kiu restos en la memoro en Germanujo. Anka? tiun mi cetere sekvis sen televidilo. Sufi?is por tio mia nova komputilo kaj elsendado tra interreto.