Mi plej ?atus morti

“In einem kühlen Grunde” estas kanto el la tempo de la Germana romantikeco. Facile penseblas, ke “nur estas folklora?o”. Sed estas imprese, kiom a?tentike la teksto esprimas la sentojn post perdita amo. Forlasi la hejmon por i?i bardo, esti indiferenta al milito kaj batalo, voli morti – ?io ?ajnas pli bone eltenebla ol da?rigi la anta?an vivon.

?e la supra versio mi aparte ?atas, ke ne kantas ?oro, sed unuopa persono. Tio faras multe pli personan, intiman impreson. Krom “Die Gedanken sind frei” (Liberas la pens’), tiu ?i kanto estas unu el miaj plej ?atataj germanlingvaj popolkantoj. Kaj kiel ?iam ?e bona muzika?oj, la teksto da?re havas ion por diri en la nuntempo.

5 thoughts on “Mi plej ?atus morti

  1. inga johanson

    La unuopa persono estas Hermann Prey(1929-1998), ?u ne?
    Kiam la kanto estas preta oni sube povas vidi/a?di ke anka? Max Raabe ?in kantas.
    Mi havas la DVD-n kie Max Raabe kune kun Thomas Quasthoff kaj du pli kvartetas en Berlino.
    Sed mi opinias kiel vi, plej bonas la kantado de Hermann Prey sole.
    Kiu kantas Liberas la pens’ ?

  2. D? Kunar Aŭtoro

    Ne ekzistas la interpreto de “Die Gedanken sind frei” a? “Liberas la pens'”. Mi ne trovis iun surbendigon, kiu vere similas al mia gusto, sed plej proksimaj estas unu en la stilo de studenta asocio kaj de vira ?oro. Anka? la bildoj ?enerale konvenas.

    Fakte la strofon pri vino kaj virino mi ne konis anta?e – interesa enhava paralelo al la dua strofo de “Das Lied der Deutschen”, kies tria strofo hodia? estas la Germana nacia himno. Kutime ?e la lasta strofo oni altigas la duton.

    Plej grava diferenco al “In einem kühlen Grunde” estas, ke tiu kanto vere estas por kantado en grupo. Plej grava por mi estas, ke la kanto estas en 3/4-takto, do ne ta?gas por mar?o. Ken Miner iam menciis, ke li konas 4/4-taktan version… sed tiu estis tute nekonata al mi.

  3. D? Kunar Aŭtoro

    Fakte ekzistas traduko de “In einem kühlen Grunde” al Esperanto. ?in verkis Joachim Giessner. En PDF-dosiero kun multaj tradukoj de li legeblas:

    MUELA RAD’ TURNI?AS

    Muela rad’ turni?as
    en val’ dum nokt’ kaj tag’,
    foriris amatino
    lo?inta ?e la lag’.

    Donante ringon ?uris
    fidelon ?i al mi,
    sed nun ringeto krevis,
    fidelon rompis ?i.

    Mi volus formigradi
    kantante tra la mond’,
    de dom’ al dom’ kantadi,
    eterna vagabond’.

    Mi volus nun kun glavo
    galopi al batal’,
    ripozi en varma kavo
    en nigra nokta val’.

    Se mi la radon a?das
    de tiu muelil’,
    vin, morto, mi sopiras,
    ho fonto de trankvil’!

  4. Resonado: Muela rad’ turni?as « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *