Ni estas perloj sur la ter’ (…) kaj la silento en malplen’ post longa festo

Esperantistoj ne estas strangaj homoj.
Esperantistoj estas normalaj homoj kiuj faras eksterordinarajn aferojn.

Ĉu vi volas legi ekzemplon?
Jen kiel mi antaŭ kelkaj monatoj akiris la akordojn de sep Team’-kantoj:

Origine mi nur volis la Esperanto-tekstojn.
Tial mi serĉis “Team'” kaj “En Esperanto” (albumtitolo) ĉe www.google.com.
Kiel rezulton mi ricevis i.a. slovakan retejon pri
Pavol Habera (la kantisto de la grupo). Tie
estas listigitaj ĉiuj albumoj de Team’ kun indikoj pri aŭtoroj kaj
la slovaklingvaj tekstoj. Mi sciis ke “En Esperanto” (resp. “Ora Team'”, la
pli altkvalita versio) enhavas nur kantojn de la unua slovaklingva
Team’-albumo, sufiĉis eltrovi kiu slovaklingva titolo korespondas al
kiu Esperanto-kanto. Nu, mi ne parolas la slovakan… sed havas tre bazajn
konojn de la pola, kiu estas parenca (nome “okcidentslava”) lingvo. Kaj plie
la aŭtorindikoj devis esti samaj…

Unu ligo kun la nomo “Akordy” (tutŝajne “akordoj”) portis min al
paĝaro kun kolekto de ĉeĥaj, slovakaj kaj alilandaj kantoj.
Tie mi nur bezonis trarigardi la listigitajn Team’-kantojn kaj prenis ĉion
kio haveblis… 7 el 10, ne malbone, ĉu ne?

Poste mi alskribis Stano Marĉek, eksmanaĝero de Team’ kaj nuna
redaktanto de “Revuo Esperanto“. (Mi jam antaŭe havis kontakton kun li,
ĉar mi verkis plurajn recenzojn por RE.) Li tuj respondis, sendante
ĉiujn tekstojn.

Resume mi do ekhavis tekstojn kaj akordojn, kiujn mi nek ricevintus sur
angla- aŭ germanlingvaj paĝoj, nur per baza kompreno de pluraj
slavaj lingvoj, ioma pensado kaj Esperanto-kontaktoj. Jam la kapablo vidi analogiojn en similaj lingvoj utilas… jen esperantista maniero utiligi eĉ la plej bazajn lingvokonojn.

2 thoughts on “Ni estas perloj sur la ter’ (…) kaj la silento en malplen’ post longa festo

  1. D? Kunar

    la reta odiseo de “La Kuracistoj”

    MP3-kantoj a? io simila nek ekzistas nek haveblos en la reto. Simplaj kopirajtaj kialoj malpermesas tion.

    Pri la tekstoj: Mi intertempe XHTML-igis ilin, sed beda?rinde forgesis mian sekurvorton al muenster.de. Eble mi ekde la 1a de a?gusto havos novan eblon aktualigi la pa?ojn, a? la administrantoj finfine reagos al mia peto pri nova sekurvorto – post du semajnoj!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *