Super la nuboj – ĝuus mi liberecon sen fin’

Do, finfine pretas la unua versio de mia kantokolekto! Entute 83 kantoj, 75 el ili en la facile presebla PDF-formato. Fontindikoj troveblas ĉe mia muzika paĝaro.

Mi cetere ne plene elĉerpis tiujn fontojn. Multajn kantojn mi intence ne aldonis, ĉar aŭ mi ne konas la melodion, aŭ ili estas infankantoj (kiujn mi krom “La krokodil'” malŝatas) aŭ ili estas simple jam tro ofte kantitaj kaj ne plu bezonas plian publikigon (“Mariŝa, kisu min”…).

Samtempe restas ankoraŭ kelkaj verkoj, pri kies aldono mi ankoraŭ cerbumas, i.a. 2 Team’-titoloj. Onidire la Dolchamar-gitaristo posedas ĉirkaŭ 20 kantojn de aliaj artistoj, sed li ankoraŭ ne respondis al mia peto sendi almenaŭ liston de ili. Dezirindaj restas verkoj de artistoj kiel Esperanto Desperado (“Lando de amo”, “Feliĉe”…) kaj JoMo (“Ĉeboksaro”). Mi provos ilin akiri ankaŭ. Sed nun mi unue ekzercu mian nunan materialon…

Mia kantokolekto (tekstoj kaj akordoj)

  1. Amplifiki: Brava bardo
  2. Amplifiki: IS
  3. Amplifiki: Sola
  4. Amplifiki: Por ĉiam
  5. Amplifiki: Mi kaj ŝi
  6. Amplifiki: Somera temp’
  7. Persone: Tute sekura
  8. Persone: Mia knabino
  9. Persone: Eĉ knaboj
  10. Persone: Ĉu vi pentas?
  11. Persone: Longe for
  12. Persone: Amanda
  13. Persone: Neĝo dancas
  14. Persone: Du homoj
  15. Persone: Korpo kaj anim’
  16. Persone: La fantoma lum’
  17. Team’: En kaĉ’
  18. Team’: Nun ni plu kunas
  19. Team’: Reklamo al silento
  20. Team’: Volas ni
  21. Team’: Jen mia numero
  22. Team’: Eta ŝtormo nokta
  23. La Kuracistoj: Kisu min, ho kara
  24. La Kuracistoj: Westerland
  25. La Kuracistoj: La okulvitroj de Buddy Holly
  26. La Kuracistoj: Junula amo
  27. La Kuracistoj: Ĉar estas rokmuzik’
  28. La Kuracistoj: Vir’ estas porko
  29. La Kuracistoj: Sen vi
  30. La Kuracistoj: Bona tempo
  31. La Kuracistoj: Vi volas kisi
  32. La Kuracistoj: Por ni
  33. La Kuracistoj: Ne plu
  34. La Kuracistoj: 2000 knabinoj
  35. La Kuracistoj: La grasa Elke
  36. La Kuracistoj: Por ĉiam
  37. La Kuracistoj: Duona amkanto
  38. Gunnar R. FISCHER: IS en Germanio
  39. Gunnar R. FISCHER: Jarfino
  40. Gunnar R. FISCHER: Wetzlar (Ĉu ni revidos nin)
  41. Giuseppe CASTELLI: Travivos mi
  42. Feri Floro: La Bambo
  1. JoMo: La Bambo
  2. JoMo: Hej la nizoj
  3. JoMo: Ĉu vi volas danci?
  4. JoMo: Kisu min
  5. Esperanto Desperado: Ska-virino
  6. Kajto: Dormu milde
  7. La Porkoj: Jen
  8. Flávio FONSECA: Jam temp’ está
  9. Ĵomart kaj Nataŝa: Amu min
  10. Vladimir SOROKA: Ni renkontiĝos
  11. plie: Ponto trans akvo ŝtorma
  12. plie: Super la nuboj
  13. plie: La marĉo-soldatoj
  14. plie: Liberas la pens’
  15. Merlin: Aferoj por gardi
  16. Merlin: Alia mondo
  17. Merlin: Finfine
  18. Merlin: Ho! Mia kor’!
  19. Merlin: La bono
  20. Merlin: La tondro
  21. Merlin: Nokta trajnejo
  22. Merlin: Se mi povas
  23. Merlin: Verda soldato
  24. Merlin: Vidu
  25. Morice BENIN: Al feliĉ’
  26. Morice BENIN: Evident’-silent’ kaj migrado
  27. Morice BENIN: In-spir’
  28. Morice BENIN: La anonco
  29. Morice BENIN: Maristoj de l’ tero
  30. Morice BENIN: Naiva favorpeta letereto al politikistoj
  31. Morice BENIN: Nur
  32. Morice BENIN: Patrino
  33. Morice BENIN: Sin skribi
  34. Kajto: Averto
  35. Kajto: Filozofio
  36. Kajto: Kvalito-perfido
  37. Kajto: Vosto
  38. Ĵomart kaj Nataŝa: Nia trajno
  39. plie: Birdo, flugu for
  40. plie: La boksisto
  41. plie: Verdin’

2 thoughts on “Super la nuboj – ĝuus mi liberecon sen fin’

  1. D? Kunar

    unu pasho post la alia

    Publikigado estas tikla afero. Necesas respekti la kopirajtojn de dekoj da diversaj aŭtoroj. Mi faris tre pozitivajn spertojn rilate al artistoj, se temas pri eko de nova projekto, sed tre negativajn, se temas pri finpolurado kaj oficialigo de io ajn.

    Tial mi unue ne metos ion ajn interreten sed praktike elprovos mian laboron, ludante la kantojn dum Esperanto-renkontiĝoj. Se tio estas sukcesa kaj homoj ekdemandos pri la artistoj, mi havos fortan argumenton por la senpaga publikigo de la notoj: Simple estas ankaŭ varbado por la artistoj kaj iliaj verkoj.

    Fakte la unua celo estas doni novan materialon al la gitaraj rondoj. La kantokolekto kresku maloficiale kaj private ( = sendanĝere).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *