Ni bezonas junajn idealistojn

Antaŭ unu semajno mi revenis el Finnlando sed ĝis nun ne prenis la tempon por skribi pri la KEF 2005. Kio okazis? Nu, estis tiom da farindaĵoj post la 8a Kultura Esperanto-Festivalo.

Kvankam jam la KEF 2000 apartenis al miaj plej bonaj Esperanto-renkontiĝoj, la ĉijara klare supertrafis ĝin ankoraŭ. Des pli rimarkinde, konsiderante ke mi antaŭe timis havi “tro altajn atendojn“.

Por pritrakti ĉion notindan, ne sufiĉas unu enskribo. Ĉifoje mi limigu min al kvin brilaj travivaĵoj dum la KEF 2005 (kompreneble por mi persone):

  1. Mi kantis “Junaj idealistoj” kun Dolchamar dum la karaokeado. Mi memoras la kanton ankoraŭ de la pasinta KEF, kiam Dolcxamar prezentis ĝin akustike dum la adiaŭa koncerto. Poste ĝi aperis sur la Elektronika kompilo. Kvankam mi ĝenerale ne tro ŝatas iujn idealismajn Esperanto-kantojn, tiu ĉi ĉiam restis en mia koro. Krome mi ĉiam volis muziki kun Dolchamar – revo realigita nun.
  2. Mi dancis du horojn senpaŭze en la diskoteko. Dum la KEF 2000 tio estis ankoraŭ tute normala afero por mi. Poste alvenis sanproblemoj kaj mi ne sciis, ĉu mi iam retrovus al mia malnova formo. Nun mi scias ke jes. La sportumado evidente efikis.
  3. Mi prezentis al Martin Wiese du kantojn de La Kuracistoj kaj li tre ŝatis ilin. Martin ne nur estas kantisto kaj gitaristo de Persone; mi jam memoras lin de la unua Amplifiki-kasedo, kiun mi ofte aŭskultis kiel infano. Do li estas iasenca muzika idolo por mi. La de mi tradukitaj kantoj “Kisu min, ho kara” kaj “Por ni” apartenas al miaj plej ŝatataj kantoj de “Die Ärzte” kaj mi ĉiam pensis, ke ili kongruas al la malfeliĉaj amkantoj de Persone. Pro ĉio tio la rekono de Martin des pli ĝojigas min.
  4. Mi muzikis kune kun Amir Hadziahmetovic kadre de la oficiala programo. Ekde kiam mi konas lin, ni muzike harmoniis. Ni ŝatas la kantadon unu de la alia. Ĝuste “Grava”, “Lando de amo” kaj “Feliĉe”, kies muzikon li verkis, estas miaj plej ŝatataj kantoj de Esperanto Desperado. Kiam ekestis la eblo aperi en la diversartista anstataŭa koncerto (Fraŭlino Barlaston ne povis veni), Amir kaj mi prezentis du kantojn de la Kuracistoj. Ni ripetis la sukcesan kunlaboron dum la adiaŭa koncerto, kiam ni ludis la freŝe tradukitan 18an Kuracistoj-kanton “Misteroland'”. (La teksto ankoraŭ estos finkontrolita kaj pro tio ankoraŭ ne haveblas en la reto.) Al Amir plaĉis precipe tiu teksto kaj “Kisu min, ho kara”.
  5. Mi renkontis atraktivajn virinojn kaj babilis, ŝercis kaj dancis kun ili. Kelkaj homoj eble diras, ke tio ja estas iu tute normala, ĉiutaga afero. Nu, tiuj homoj ĝoju pri sia vivo kaj ne ĝenu min per tiaj komentoj; mi ja scias pli bone, ke ĉe mi ne estas tiel. Tial mi konscias pri la valoro de tiaj okazoj kaj mi ĝuas ĉiun el ili. En Germanio viro ŝajne nur estas atraktiva kiam li posedas a) monon b) povon c) neniun bonan konduton aŭ ĉ) la aspekton de modelo aŭ filmstelulo. Ne estas la unua fojo ke mia hejmlanda socio deklaras min senvalora kaj mi samtempe ne konsentas pri tio. Sekve mi tre ĝojas fari malajn spertojn en eksterlando.

fotoj de la KEF 2005 (se mi ekscios pri pliaj fotaroj, listigos ilin ĉi tie):

artikoloj pri la KEF, kiuj mi trovis en la reto:

  1. artikolo ĉe vorota.de de Grigorij Grin el Rusio (ankaŭ en la rusa)
  2. Kulturo ne logis esperantistojn” de Sten Johansson (Svedio)
  3. parto de artikolo de mi kiel PDF-dosiero, aperinta sur la titola paĝo de “Esperanto aktuell” kun foto
  4. la tuta artikolo de mi en la reto kaj kiel PDF-dosiero, aperinta en “kune” kun pluraj fotoj

4 thoughts on “Ni bezonas junajn idealistojn

  1. elgrande

    “Mi renkontis atraktivajn virinojn kaj babilis, ?ercis kaj dancis kun ili. Kelkaj homoj eble diras, ke tio ja estas iu tute normala, ?iutaga afero.”

    Kredeble ne mi.

    “En Germanio viro ?ajne nur estas atraktiva kiam li posedas a) monon b) povon c) neniun bonan konduton a? ?) la aspekton de modelo a? filmstelulo.”

    Kvankam mi shatas same plendi, mi devas konfesi, ke mi mem ankau tre facile kondemnas virinojn malatraktivaj.

  2. Sennoma

    Dankon pro la fotoj

    Dankon por esti kolektinta cxi tie tiom da fotoj pri la cxi-jara KEF! Ni rigardis ilin kun granda intereso – kaj kun iom da bedauxro, ke ne eblis al ni veturi kaj al KEF kaj al NASK…

    Amike,
    Birke

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *