Mi ne povas atendi pli longe

Mia reta taglibro a?as unu jaron pli, do sep entute. Sed ?ifoje eblas atesti, ke kelkaj aferoj ?an?i?is. Pri tio mi skribu morga?.

Lastatempe mi renkontas zorgigan tendencon ?e muzikvideoj en la interreto. Grandaj diskoeldonejoj blokas spekteblon en unuopaj landoj, precipe Germanujo. Tio egalas al balkanigo de la interreto, komparebla al la “regionaj kodoj” de DVDj kiuj permesas uzadon de DVD nur en certaj landoj. Tiu sinteno estas same ana?ronisma kiel kopiprotektado de diskoj. Reale tio ne funkcias kaj nur forpelas klientojn.

Anka? mia bela U2-ludolisto i?is viktimo de tio. La muzikvideojn, kiujn enretigis la muzika entrepreno mem, ne plu spekteblas en Germanujo. Sed al kio tio gvidas? ?u la uzantoj akceptas tion? Ne, ili simple ser?as la saman enhavon aliloke. Aliaj homoj enretigos la muzikvideojn – eble kun malpli bona kvalito, kun priskribo, kiun la origina artisto kaj ties diskeldonejo ne povas rekte influi. Ne validas la argumento ke “La homoj ne pagas por muziko kiun ili povas a?skulti en la reto senpage”:

  1. ?iu volas sen granda peno a?skulti muzikvideojn sendepende de la ?irka?o a? la konkreta aparato. Kaj por tio plej ta?gas cifereca kolekto de dosieroj.
  2. Muzikvideoj vekas apetiton ?e konsumantoj. Post ofta a?skultado kreskas la volo, mem posedi iun kanton. Se ne estus tiel, ne havus sencon montri varba?on kun ligo al mendeblo de la kanto aldone al la muzikvideo, kiel jam okazas delonge, cetere anka? ?e maloficiale enretigitaj kantoj.
  3. Aliaj diskoeldonejoj kaj artistoj konscias pri la promocia valoro de muziko ?e videoportaloj. Ili e? enretigas videojn, kiuj konsistas nur el bildoj, simple por havi ion en la reto. Jen nur du ekzemploj: Pet Shop Boys: Love Etc. kaj Julian Casablancas: The 11th Dimension. (Amba? videoj ne plu estas spekteblaj en Germanujo pro la menciita balkanigo, sed la duan (re)enretigis la artisto mem. Muziko foje tamen venkas je la fino!)

Resume tio ?iam montras: La muzikindustrio volas la monon de la homoj, sed ne fidas ilin. Sed tiel ne eblas havi sanan komercan rilaton. Misfido kaj suspekto ne harmonias kun libera mondo. Kaj ?u la merkatoj ne estu relative liberaj en demokratio? Kiel la volo, kontroli la homojn, estas agordebla kun la ideo de justa ?tato?

Tamen restas interese, kompari la diversajn versiojn de la sama kanto. U2 la?dire malofte ludis la kanton “When I Look At The World” dum koncertoj, e? dum la turneo, kiu sekvis la publikigon de la albumo “All That You Can’t Leave Behind”. Jen koncerta versio el novembro 2001:

Tio sonas sufi?e a?e kaj amatore, se oni konas la originalon. En la interreto svarmas memfaritaj videoj de homoj, kiuj kantas a? muzikas anta? la kamerao por prezenti sian talenton al aliaj a? por kapti komplimentojn. Jen reludado de la gitaro parto de la sama kanto:

La gitara solo la?dire estas iomete komplika. Sed e? ekzistas specialistoj ?uste por tio:

Eblas ripro?i, ke kun sufi?e da preparo kaj komputilaj programoj eblas ?ajnigi ?ion bona. Sed jen brila koncerto de reludgrupo:

La prezentado de la origina grupo neniel povas konkursi kun tio! Mi tiom ?atas tiun version ke mi aldonis ?in al la ludolisto, êc se mi origine nur volis enmeti originalojn.

7 thoughts on “Mi ne povas atendi pli longe

  1. Resonado: ?u vi memoras pri verda arbar’? « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Lena, Lena, Lena, Lena « La vivo de Kunar

  3. Resonado: Mi estas nur viktimo de la kapitalismo « La vivo de Kunar

  4. Resonado: Mi son?is pri ar?ento, mi son?is pri oro « La vivo de Kunar

  5. Resonado: La fina limo « La vivo de Kunar

  6. Resonado: Vi ne nomu min portanto de la lum’ « La vivo de Kunar

  7. Resonado: Donu al mi almena? unu ?ancon « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *