Provu iri en mia shuoj

Kiu ne jam spertis la jenan situacion en diskoteko?
La DĴ estas tute aroganta:
Li ne permesas trarigardon de la diskaro.
Li ne plenumas muzikdezirojn.
Li ne akceptas kritikon pri sia muzikelekto.
Li nur parolas kun elektita areto da amikoj.

Mi, longjara diskotekvizitanto same kiel DĴ, nun malkaŝas la sekreton kiu troviĝas malantaŭ tio.

Ekster Esperantujo, DĴj en diskoteko estas profesiuloj. Kiu tolerus ke aliaj homoj daŭre ĝenas la propran laboron, se oni senprobleme kaj sukcese laboras sole? Kaj mi aŭdace supozas, ke ekzistas forta konkurenca batalo inter la diversaj DĴj, ĉar ĉiu volas akiri laborlokon en la plej popularaj diskotekoj…

Tio kompreneble ne pardonas ĉion. Se DĴ ne volas surmeti iun kanton, tiam li havas siajn kialojn kaj ne bezonas uzi stultan mensogadon kiel “Jes, mi poste ludas vian kanton…” Tio nur kreas misfidon kaj frustriĝon ĉe la publiko, kies distro estas la tasko de la DĴ.

En Esperantujo… nu, mi skribu el mia vidpunkto. Kio jam okazis al mi?

– Homoj ŝtelas KDjn kaj rompas KD-ingojn. Plie estas nekredeble kiom facile jam unu aŭ du personoj en nur kvin minutoj povas turni bone ordigitan diskaron al kompleta kaoso. Sed funcianta diskaro estas la baza kondiĉo por DĴa laboro. Post tiom negativaj spertoj en Esperantujo, mi ne plu lasas tuŝi aliajn homojn miajn KDjn.

– Homoj havas ege strangajn muzikdezirojn. Kompreneble, ofte, kiam iu volas iun kanton, li estas tute malkontenta pri la aktuala muziko. Sed tio jam klarigas kial malfacilas plenumi tiajn muzikdezirojn: Ili tute ne kongruas al la stilo ludata. Mi ne volas forpeli dancantan amason nur por kontentigi unu strangulon! Aĥ jes, kaj homoj miras kial mi ne permesas al ili kunporti sian diskon, kiun mi mem nek havas nek konas. En ordo, mi estas ĉiam preta ekkoni ion novan… sed ne kiam mi laboras kaj unu malbona kanto malplenigus la salonon! Mi jam havis klientojn kiuj deziris nedanceblajn kantojn kun tute aĉa muziko, do scias ke ne eblas “blinde fidi” al homoj.

– Homoj nek komprenas la esencon de DĴa laboro, nek kapablas esprimi sian kritikon. La gustoj estas diversaj, kaj ĉar ne eblas surmeti ĉiun stilon samtempe, la DĴ devas fari elekton. Elekti inter kantoj kaj stiloj, kaj zorgi pri tio ke la vicordo de la kantoj estas akceptebla. Se la DĴ dancigas multajn, sed ne ĉiujn personojn, tiam tio estas tre granda sukceso. Preskaŭ neniam eblas dancigi ĉiujn. Ofte homoj venas al mi kaj diras: “Ĉu vi ne povas ŝanĝi la muzikon?” Mi redemandas: “Kion mi surmetu?” Kaj ili respondas: “Ion pli bonan.” aŭ “Ion pli danceblan.” Kun tiom precizaj indikoj, ne estas miraklo ke mi ne reagas al kritiko!

– Homoj foje ne akceptas la vorton “ne” kaj provas ekdiskuti kun mi. Sed mi ne volas diskuti. Mi faras la decidojn kaj spertas iliajn sekvojn, do ĉio estas en ordo. Ĉar homoj kutime estas des pli obstinaj, ju pli stranga siaj muzikdeziroj estas, mi ĝuste agas, ignorante tiujn, kiuj plej insistas pri diskuto. Plie malfacilas paroli en laŭta diskoteko, kaj tial mi tion ankaŭ nur faras en gravaj kazoj. Mi ne pretas perdigi mian voĉon pro senutila parolado. Kaj fine: La atento de la DĴ estu ĉe la muziko, la aparataro kaj la dancantoj, kaj ĉio alia nur estas duaranga.

La kulmino de aĉeco je la fino: Kiam mi surmetas iom pli longan kanton por iri al la necesejo, aĉeti trinkaĵojn, flirti kun belulino k.s., kelkaj homoj aŭdacas ludi per la teknikaĵoj. Se mi poste reagas tre malafable kaj lamentas, ili estas tute surprizitaj. Se mi respondecas pri la tekniko kaj oni kulpigas min pri ĉiu ajn afero kiu detruas la etoson, tiam mi ne permesas al aliaj fuŝi ion ajn – ĉu tio estas tiom komplika? Kiu ne respektas ke la DĴ-loko kaj diskaro apartenas al la DĴ, tiu malrespektas ne nur mian laboron, sed ankaŭ min kiel personon. Kiel mi respektu iun kiu ne respektas min?

4 thoughts on “Provu iri en mia shuoj

  1. zmila

    PPK – Resurection (space club mix)

    Bona muziko! Dankon al Kunar, kiu rememorigis al mi pri la bando PPK. Mi kelkajn jarojn anta? nun a?dis kantojn de ili, tiuj ne tre trafis. Sed nun, ser?ante kantojn pri “space” mi trovis tiun, kaj a?skaltadas nun, aldoninte al favorit-listo.

  2. alauxdo

    Mi sxajnas ne havi iujn problemojn…

    Strange, sed mi kaj hieraux, kaj hodiaux enskribis en mian taglibron sen iu ajn problemo (kaj ecx kelkfoje redaktis la lastan enskribajxon).
    Povas esti, ke cxe vi la krozilo malgxuste funkcias, aux la reto ofte paneas. Kontrolu tion — mi ne pensus, ke la problemo fontas en LiveJournal.

  3. D? Kunar

    tipaj formularaj problemoj

    Verŝajne nenion. Mi entajpas malmultan tekston kaj klakas al “savu”.

    Mi kutime provas krei novan enskribon kelkajn minutojn antaŭ meznokto en Mezeŭropo, kaj tiam la servilo ĉiam estas terure malrapida.

    Se iu ankoraŭ miras kial mi bezonas tiom longe por fini enskribojn – mi kulpigas la servilon malmotivigi min.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *