Movighu – vi chiam vivas vian vivon

Mi konfesas: Por mi gravas ke homoj memoras mian naskiĝtagon kaj gratulas.

Ĉifoje apenaŭ iu telefonis, sed aliflanke okazis multaj aliaj belaj aferoj:

– Pluraj amikoj sendis poŝtelefonan mesaĝon al mi.
– Dum la preĝeja meso, la pastro, al kiu mi ĉiam havis bonan rilaton, gratulis al mi dum la pacosaluto.
– Ankoraŭ post la 23a horo, homoj kontaktis min tra la interreto; unu eĉ poŝtelefonis al mi.
– Pluraj retmesaĝoj alvenis la tagon poste.
– Du tagojn poste alvenis karto kaj donaco per la poŝto.
– Mia frato donacis al mi la KDn “Reflections” de Apocalyptica, metalroka grupo el Finnlando.

Interese, ke neniu el miaj LiveJournal-amikoj rimarkis mian naskiĝtagon, kvankam mi indikis ĝin en mia profilo. Eĉ n_true, kiu normalkaze gratulas al ĉiuj siaj amikoj, ŝajne forgesis tion… sed ne estas la unua fojo ke LiveJournal-membro ricevas neniujn gratulojn.

Ken Miner, kies taglibro ĉiukaze jam enhavas tre legindajn pensojn, ekis novan kategorion antaŭ kelkaj tagoj: Demandu Onklon Andandon. Sub tiu rubriko troviĝas fiktivaj demandoj kaj respondoj, kiuj lerte parodias la Esperanto-movadon kun siaj eternaj disputoj kaj kverelemuloj. La enskribo de la 11a de oktobro i.a. klare alcelas la libron “Esperanto sen mitoj” de “Ziko” Marcus Sikosek.

Iom nervozigis min tamen la unua demando/respondo-paro, kiu alcelis la intermikson de “kirmeso” kaj “kermeso”. Mi estis tiom certa ke la germanan vorton “Kirmes” oni tradukas per “kirmeso”, sed malpravis. Nur kontrolante la vorton en vortaro post kiam mi legis la enskribon de Ken Miner, mi vage memoris ke eble mia patro tamen ĉiam diris “kermeso”.

Kio vere surprizigis min estis tamen, ke temas pri duobla falsa amiko:
“Kirmes” (germana) estas “kermeso” en Esperanto,
“Kermes” (germana) estas “kirmeso” en Esperanto,
kaj oni rajtas uzi “kermeson” en la senco de “Kermes”, sed ĝuste ne “kirmeson” por “Kirmes”.
Klonklude mi do uzis la nuran tradukon kiu ne estis ĝusta!

Kaj la listo de miaj lastatempaj eraroj eĉ estas pli longa, ve!

Mi erare menciis Schopenhauer kiel aŭtoron de citaĵo kiun mi uzis diskutante pri el kio konsistas interesa enhavo, dum vere ĝi venas de Voltaire! Sed feliĉkaze ankaŭ Schopenhauer diris ion pri la sama temo, do jen ambaŭ citaĵoj:

“Oni devas pensi kiel la plej malmultaj kaj paroli kiel la plej multaj.” (Arthur Schopenhauer)

“La talento enuigi konsistas el tio, diri ĉion, kion oni scias.” (François Marie Voltaire)

Lunde mi kune kun mia frato kaj amiko iris al renkonto por trovi partneron por la universitata danckurso (kiun mi rajtas partopreni kiel dungito de la universitata kliniko), sed malsukcesis. Laŭ mia frato, aliaj homoj kutime rakontas pri ĉiujara troo de virinoj, sed ĉifoje estis inverse. Sufiĉe frustritaj de la vana provo iĝi iom pli civilizitaj kaj socitaŭgaj, ni kune manĝis ion. Almenaŭ ni nun havas bonan pardonon por nia nekapablo danci la kutimajn balajn dancojn: Ni ja sincere volis lerni dancadon kaj plenumi tiun taskon en la universitato, sed ne trovis la necesan partneron!

Hieraŭ mi preparis du kantolistojn:
– tri kantojn, kiujn mi volas ludi dum la IS kun kelkaj amikoj, inter ili du trumpetistoj – tute nova muzikgrupa projekto!
– kantoliston por La Kuracistoj kiu enhavas plurajn novajn pecojn.

Bedaŭrinde mi ankoraŭ ne rajtas mencii pliajn detalojn.

12 thoughts on “Movighu – vi chiam vivas vian vivon

  1. zmila

    Tamen ricevu vi ja naski?tagan gratulon! ?e ni estas dirata pli bone estu malfrue, ol neniam, do mi iom senkulpigas min 🙂 Prenu bondezirojn kaj belan muzinon kiu inspirus vin je kreado de bona muziko!

    P.S.
    “KD” – estas malbona vorto. Uzu “lumdisko” a? “CD”.

  2. alauxdo

    Felicxan naskigxtagon! 🙂

    Do, mi simple ne retumis lastajn kelkajn tagojn, pro tio mi ne sukcesis iel reagi al via naskigxtago 🙂 Sed, gxenerale, mi neniam memoras tiujn datojn, kaj ecx pri la mia mi ofte sciigxas kiam alvenas leteroj kaj alvokoj de miaj amikoj (kaj plejparte amikinoj, cxar virinoj havas iun 7-an senton pri tio — ecx tiuj, kiuj ne scias, kiam mi havas la naskigxtagon, skribas demandante — cxu ne? 🙂 ).
    Iom rekompence, jen kiel sonas tiu frazo en miaj du gepatraj lingvoj:
    1) ? ???? ????????! (rusa)
    2) ????? ????? ?????! (tatara, skribita per cirilaj leteroj).
    Alauxdo.

  3. alauxdo

    KD

    Kial do malbona? “Kompakta disko” = “KD”.
    Kvankam “lumdisko” estas tre E vorto (kaj ecx “lumdiskego” por DVD), estas tro longe gxin eldiri, almenaux por tiu pigrulo, kiel mi estas.

  4. zmila

    “Kompakta disko” estas malsprita pa?so de maltrafa misnomo.

    “Kompakta disko” ne estas kompakta!
    Vidu en ReVo (mi ?an?is ligilojn per substrekoj)
    kompakta
    Tiom densa ke ?i plene okupas sian volumenon, sen kavoj a? poroj a? truoj ktp.
    Rim.:
    Influate de la angola, iuj uzas la vortn kompakta en la senco miniatura; la plej ofta ekzemplo estas la termino kompakta disko. Tio ne estas rekomendinda, kaj sentante la barbarecon de tiu pa?sa?o multaj preferas formojn „k-disko“ a? „codo“, a? imitas alian modelon: lumdisko.
    [Sergio Pokrovskij]

    Do: la termino “kompakta disko” ekzistas en Esperanto, enestas en vortaroj. Sed ?i estas malbona, ne ta?ga, kaj evitinda. Oni uzu: “lumdisko”, “laserdisko” a? e? simple “CD”, pron. [co-do] – tre rapide kaj facile :-))

  5. n_true

    Ho, ?u vere?

    Do, bonan kaj felican naski?tagon al vi! 😀
    Mi skribis plejparte de miajn geamikojn LJ-ajn en mian kalendaron, sed ne la plej novajn. Kaj vi estis tro nove sur mia listo de geamiko. Pardonu. 🙂

  6. elgrande

    Feli?an naski?tagon, êc se estas tromalfrue nun. Pardonu, mi neniam rigardas kiam miaj geamikoj de livejournal havas ilian naski?tagon…

  7. amuzulo

    mi hontu!

    Jes, anta? kelkaj tagoj mi vidis ?e la livejournal-portalo ke estos via naski?tago, sed mia vivo estis tiom freneza lastatempe kaj vi almena? bone memoris mian naski?tagon kiam mi havis maltro da gratuloj… Ve! Mi hontu! Mi hooooooooooooooooooooooooooooontu! ege.

    Nu, feli?an naski?tagon! (Tio estas por 2004.) Memoru ke mi, jes MI, estis la UNUA por deziri al vi feli?an naski?tagon en 2004! Do, ?u vi ne nun sentas tiom speciala ke iu deziras bonan naski?tagon al vi, 365 tagoj anta? ?i? Wow! Errr… eble mi enliti?u. 😉

  8. zmila

    Pri tio indas demandi lin mem (tion mi faros hodia?).
    Mi opinias, ke unue li skribis tiun terminon, poste aperis nova “lumdisko”, kaj Bertilo ankora? ne ?isdatigis la muzik-terminaron.
    Kaj fine – la nomo “kompakta disko” – ekzistas. E? en NPIV kaj en ReVo. Do oni rajtas uzi ?in. Mi nur ripetas, ke tiu nomo ne estas bona, nur imita?o de la angla, sed en E-a medio ?i estas idiota?o.
    Malbonas, kiam oni el nacia lingvo enportas idiota?ojn. Sed krei idiota?on la? analogio kun (normala) nacilingva esprimo – la? mi estas stulta.

  9. Sennoma

    Bertilo respondas

    (Mi estas tro pigra por ali?i kaj saluti.)

    Nu, efektive la muzik-terminaro estas iom malnova (kaj mi longe provadas ?ovi la taskon pluvarti ?in al Kunar…), kaj eble notindas, ke mi ne estis Akademiano, kiam mi verkis ?in.

    Mi ne vere aktive kontra?as la alternativan nomon “lumdisko”, sed mi iomete timas, kio okazos, se iam aperos nova speco de disko, kiu en la Angla – kaj sekve anka? en vico da aliaj lingvoj – nomi?os “light disc” (kun la senco “luma disko”). Kiel ni tiam nomus tian diskon? Kaj kiel ni evitus plenan kaoson kaj miskomprenadon?

    Ekzistas jam de longe diskospeco nomata “laser disc”. Anka? ?in oni povus nomi “lumdisko” (a? “laserdisko”). Kaj kompaktaj diskoj kaj laserdiskoj estas ja lumaj diskoj. Oni tute bone povus nomi anka? kompaktajn diskojn “laserdisko”, se pensi nur pri la priskriba valoro de la termino. Sed efektive mi uzas “lumdisko” kiel ?eneralan terminon por ?iaspecaj tiaj diskoj legataj pere de lumo/lasero. “Lumdisko” por mi do estas a? kompakta disko a? laserdisko.

    Mi iom opinias, ke oni eble ?e tiaj ?i terminoj, kiuj iasence iom similas al propraj nomoj, aliru ilin iom pli sklave imitante la naciajn lingvojn, ol ?e ordinaraj vortoj. Ili multrilate havas nomojn arbitre elektitajn de la inventinto a? unua fabrikinto. Inter la diversaj similaj specoj oni ne distingas per la priskiriba senco de la donitaj nomoj, sed simple per arbitre donitaj nomoj.

    Simile mi uzas la nomon “minidisko”, kvankam striktadire eble “disketo” estus pli trafa el priskriba vidpunkto – a? eble io tute alia. Oni povus elpensi multegajn diversajn nomojn por tiaj diskoj, sed pro tio, ke la inventinto/origina fabrikinto elektis la nomon “minidisc”, ?ajnas plej sa?e elekti “minidisko” en Esperanto.

    Sed se “lumdisko” vere forpu?os “kompakta disko” el la uzado (tio ankora? ne okazis), tiam mi certe anka? mem ali?os al tiu termino (kaj mi a? Kunar tiam anka? ?an?os en la terminaro).

  10. Resonado: Kiam etaj princoj iras dormi « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *