Jen dol?a melodi’

Durkapulo kaj frenezulo – tio ambaŭ mi certe estas. Dum pli ol du monatoj mi nenion publikigis en mia taglibro. La kialo estas simpla: Mi volis skribi KEF-raporton, kiu enhavu preskaŭ ĉion por mi persone menciindan. (“Ĉio menciinda” estas kompreneble iluzia celo, ne eblas skribi pri ĉiu unuopa impreso, momento, renkonto, parolado…) Tio tamen ne signifas, ke mi ne kapablas esprimi la plej gravajn aferojn rapide kaj kurte: Por Esperanto aktuell 04/2005 mi verkis antaŭ monatoj KEF-artikolon por la ĝenerala publiko, kiu eĉ aperis sur la titola paĝo kun bildo.

Sed por skribe fiksi grandan parton de la okazaĵoj, kiuj gravas por mi, mi bezonas alian lokon kaj multan tempon. Entute iĝis 23 enskriboj, kiujn mi preparis dum la pasintaj monatoj. (La “nula” aperis relative ĝustatempe.)

00 – brilaj momentoj – kun ligoj al fotaroj kaj artikoloj en la reto
01 – alvojaĝo
02 – ejo/klubo
03 – koncertoj, parto 1 el 2
04 – koncertoj, parto 2 el 2
05 – DĴj
06 – opera vespero
07 – prezentadoj/laborgrupoj
08 – ekskursa tago
09 – du prelegoj
10 – mia kantaro
11 – Esperanto en filmoj
12 – kelkaj personoj
13 – kantoideoj
14 – stultumado
15 – gitaro
16 – reagoj
17 – remiksoj
18 – novaj muzikideoj
19 – musicexpress.com.br
20 – Deutsch 4
21 – ĉesado
22 – libroservo
23 – forvojaĝo

Mi ne atendas, ke iu ajn legas tion post tiom da tempo. La decida afero estas, ke mi sukcesis realigi mian deziron, skribe tiom detale pri la KEF.

Intertempe vivo ne haltis kaj pro tio mi havas multegajn temojn. Jen la unua rakontindaĵo: Sebastian Hoffmann, la basisto de La Kuracistoj, partoprenis la FESTOn en Francio. Tie li ludis kiel solo-antaŭgrupo de JoMo du kantojn el la Kuracistoj-repertuaro. Poste pluraj homoj alparolis lin pri la muziko. Ŝajne li spertis la saman kiel mi: La Kuracistoj ankoraŭ delonge ne estas finitaj aŭ mortaj. Nur necesas trovi la ĝustan aranĝon kaj publikon… kaj bonajn teknikaĵojn!

Rimarkinde, ke ĝuste en Francio li rikoltis tiom pozitivan eĥon. Dum niaj du lastaj koncertoj mi gajnis la impreson, ke aparte la Francoj ne ŝatas nian grupon kaj nian muzikon. Neniam tro malfruas por forigi antaŭjuĝojn…

Mi ege ĝojas, ke tute neatendite “La Kuracistoj” denove havas estontecon. Evidente oni bezonas tempon por sukcesi.

5 thoughts on “Jen dol?a melodi’

  1. bertilow

    Dankon pro la lavango

    Dum pli ol du monatoj mi nenion publikigis en mia taglibro. La kialo estas simpla: Mi volis skribi KEF-raporton, kiu enhavu preska? ?ion por mi persone menciindan.

    Koran dankon pro la subita lavango da bloga?oj! Mi ege ?uis legi ilin, sed iomege miris, kiam subite aperis samtempe 26 (se mi ne miskalkulis) kontribuoj de vi (kun diversaj datoj…).

    Tio, ke pli-malpli ?iuj el ili temas pri KEF, kiun mi ne vizitis (je la unua fojo tio okazis!), aparte pla?is al mi, sed anka? dolorigis min. Mi tiom beda?regas, ke ne eblis esti kaj en Usono kaj en E?ropo ?i-somere. Kial la somero ne estas duoble longa?

    Mi tamen ?ojas, ke KEF estis tiel sukcesa. Almena? ?iuj rakontoj, kiujn mi legis, donis al mi tiun impreson. Kaj mi aparte gratulas vin pri viaj propraj sukcesoj dum KEF (aparte pri la kantaro, nemalhavebla por Flavio).

    Amike,

    /Bertilo

  2. D? Kunar

    someraj renkonti?oj

    Mi miavice ?ojas legi, ke ?uste tiom atenta kaj silenta leganto skribas komenton! Fakte mi kreis la enskribojn dum la datoj menciitaj, sed private, tiel ka?ante ilin. Nur poste mi skribis la enhavon kaj disdonis ?in inter la unuopaj enskriboj.

    Kiam mi vidis la fotojn de la diversaj someraj renkonti?oj (IJK, IJK, FESTO), mi iom malfeli?is, ?ar mi – malgra? nek tempo- nek monomanko! – ne povis viziti ilin. Sed mi memorigis al mi mem, ke mi ja tamen realigis la plej grandan revon, nome veni al la KEF, kaj ke ?i estis tiom evento- kaj enhavoplena, ke ?iaj sekvoj ankora? longe pliri?igos mian vivon. Anka? tial mi faris tiun enskribo-lavangon – por montri, kiom granda evento estis KEF, kaj por ne mem forgesi tion.

  3. elgrande

    La 17a ligilo gvidas al senenskribo tago.

    “Mi ne atendas, ke iu ajn legas tion post tiom da tempo.”

    Post viaj longe antaue faritaj atentigoj mi ja faris tion. 😛

  4. Resonado: Ne ekzistas libereco « La vivo de Kunar

  5. Resonado: Hejmo estas kie la doloro estas « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *