?i tio estas Finna, sed ne la fino

Jen la fino de la KEF: Post la tagmanĝo mi helpis forpreni la afiŝojn kaj kunpaki la teknikaĵojn. Dum tio ni aŭskultis la albumon “Sunradio” de The Rolls. Mi rigardis la KDingon kaj la KD-libreton kaj rimarkis, ke estas alia ol tiu de mia ekzemplero. La pli luksa eldono enhavas ĉiujn tekstojn, sed mia ne! Tion mi komprenble tute ne ŝatas, precipe ne, ĉar se ekzistas pli ol unu versio de albumo, oni neniam povas aĉeti ĝin sen timi, ke oni akiris la malĝustan, malpli bonan.

Je la 15a kaj kvarono, mi promenis kun Bjørn al la urbocentro. Mi tie volis aĉeti kelkajn KDjn kun finnlingva rok- aŭ metalrokmuziko. La pasintan nokton mi estis demandinta Patrik pri tio kaj tiel nun havis kelkajn rekomendojn: Kotiteollisuus, Timo Rautiainen & Trio Niskalankans, Mokoma, CMX kaj Viikate. Mi longe rigardis en la magazeno, provaŭskultis du KDjn kaj aĉetis ambaŭ: “Isohaara” de CMX (rokmuziko) kaj “7” de Kotiteollisuus (metalroko, laŭ Patrik tre populara grupo nuntempe).

Je la 18a mi denove troviĝis antaŭ la ejo, de kie ni (ĉirkaŭ 12 personoj) ekis al komuna manĝado. Mi ne estis la sola partoprenanto, kiu ankoraŭ restis en Finnlando. Post la vespermanĝo, mi iris kune kun Amir, Elisabeth, Timo kaj Taneli al la domo de Taneli Huuskonen, kiu gastigis nin dum unu nokto. Ni formetis niajn pakaĵojn. Poste ni veturis al Finna klubo por renkonti kelkajn el la aliaj. La klubo havis artefaritan kvazaŭ-kamparanan aspekton. La tutan tempon eksonis nur muziko en la finna, kio tre interesis min. Dum la dancado Riitta tradukis kelkajn el la refrenoj al mi. La Finnoj ĝenerale ege multe drinkis; la dungitoj ĉiam faris turojn el la malplenaj glasoj kaj provis forporti ilin tra la densa amaso. Mi jam dum la KEF ĉiam miris, kial neniam iu tia turo falas – kaj nun tio okazis tute proksime de nia tablo. La planko aspektis kvazaŭ kovrita de glacieroj. Ĝuste pro tio oni en Germanio transiris al la uzo de plastaj trinkujoj. Ilia nura malavantaĝo estas, ke la sono de tostado ne tiom belas kiel kun vitraj ujoj. Iam blondulino (ŝajne bela, mi ne tiom atentis) falis al mi kaj sur miajn gambojn, tuj petante pardonon. Nenio grava por mi, sed Arnaŭ tuj demandis, kial mi ne kaptis la okazon por alparoli ŝin. Mi respondis, ke mi ne prenas la unuan, kiu preterstumblas. Tio almenaŭ kaŭzis ridadon liaflanke. Nu, ĉiu agu laŭ siaj gustoj, ĉu ne? Je la dua ni ĉiuj foriris kaj ni adiaŭis de la aliaj, kiuj ne kunvenus al la loĝejo de Taneli.

La sekvan tagon ni vekiĝis je la 10a kaj duono kaj matenmanĝis. Eli tiam jam estis for por kapti fruan flugon. Poste ankaŭ ni foriris al la stacidomo, de kie forveturis mia buso al la flughaveno. Tie ni hazarde renkontis Probal Daŝgupta. En la flughaveno mi krome ankoraŭ renkontis du Francojn, nome la teknikiston kaj la fotiston de JoMo & la Liberecanoj. Evidente estis Esperanto-etoso ĝis la lasta minuto!

1 thought on “?i tio estas Finna, sed ne la fino

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *