?u vi komprenus la belecon de la besto?

Antaŭ unu monato atingis min interesa informo tra Riitta Hämäläinen: La eksklavaristino de Esperanto-rokgrupo el Finnlando nun muzikas kaj monstrumas en la Finna metalrokgrupo Lordi, plej konata pro la kanto “Would you love a Monsterman?”.

Kvankam eblas tre facile diveni pri kiu persono temas, Riitta petis ne mencii la nomon, ĉar la Lordi ŝatas kaŝi la identecon de siaj membroj. Dum koncertoj (kaj sur ĉiuj fotoj, kiujn mi vidis) ili portas monstrajn maskojn kaj kostumojn.

La novaĵo iĝas des pli interesa pro tio, ke Lordi kandidatiĝas por la fama Eŭropa kantokonkurso (“Eurovision”) per la perco “Hard Rock Hallelujah”. La grupo jam estis elektita kiel la Finna kandidato kaj nun devas ankoraŭ gajni en antaŭelekta fazo, ĉar Finnlando ne havas garantiitan lokon en la konkurso.

La tria albumo de Lordi, “Arockalypse”, aperis la unuan de marto. La kanto ”Hard Rock Hallelujah” jam antaŭe ekfuroris en Finnlando.

Estas vere agrable scii, ke la eksmembroj de Esperanto-muzikgrupoj rikoltas multan sukceson ekster Esperantujo. Tio malpli dolorigas la fakton, ke la Esperanto-bando en sia konsisto dum somero 2005 multe pli plaĉis al mi ol poste, kiam diversaj membroj, inter ili la klavaristino, estis forlasinta ĝin.

En Lordi ŝi ludas la klavaron kaj rolas kiel sorĉistino kaj freneza vampirino. Bedaŭrinde nur, ke sur la oficiala TTT-ejo de la grupo ĝis nun troviĝas nur unu foto de ŝi.

3 thoughts on “?u vi komprenus la belecon de la besto?

  1. Sennoma

    E-monstro?

    Sed ?u tio ja veras? Mi pensis, ke temas pri ?erco de Libera Folio.

  2. D? Kunar

    Kial ?erco?

    Kontraŭ tiu teorio almenaŭ ekzistas la jenaj indikoj:
    – La informo atingis min tra persona retmesaĝo, ne tra Libera Folio.
    – La informo ne venis la 1an de aprilo, sed longe antaŭe.
    – Mi scias, ke Riitta aktivas en la muziksceno de Finnlando kiel manaĝerino.
    – Mi scias, ke Riitta havas kontakton kun la membroj de Lordi.

  3. D? Kunar

    aldone…

    Ĵus atingis min retmesaĝo, kiu mencias, ke legeblas la burĝa nomo de la klavaristino kune kun la nomo “Lordi”. Do ne plu necesas fari grandan sekreton el ŝia identeco. Entajpu ĉe google la nomon “Leena Peisa” kaj vi trovos kaj rezultojn kun Lordi kaj kun Dolchamar. Kompreneble povus teorie temi pri du diversaj personoj kun hazarde sama nomo, sed post tiuj indikoj (plu) supozi tiom da mensogado de seriozaj personoj jam apartenas al la regno de konspiraciteorioj.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: