?i nokte venu al mi, mi sentas min iom sola

Dum la Internacia Seminario, unu vespero alportis veran muzikan kulminon al mi. Tio eĉ supertrafis ĉion, kion mi estis spertinta dum la KEF 2005!

Unue Amir Hadžiahmetović faris solokoncerton. Same kiel JoMo unu tagon antaŭe, li akompanis sin per akustika gitaro kaj dancigis la homojn. Li ludis ĉefe el la Esperanto-Desperado-repertuaro tiujn kantojn, kiujn li mem (kun)verkis.

Sed li ankaŭ estis preparinta etan surprizon kune kun Sebastian kaj mi. Unu tagon antaŭe, kiam li estis alveninta kaj ni babilis, li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum lia koncerto. Post la bonaj spertoj dum la KEF mi tuj jesis kaj proponis, ankaŭ inkluzivi Sebastian.

Mi estis sufiĉe certa, ke Sebastian kaj mi bone koncertos, ĉar ni dum tiu tago jam estis ekzercintaj. Interalie ni ludis kune la unuan fojon la du plej novajn kantojn, kiujn mi tradukis por “La Kuracistoj“. Mirinde bone sukcesis! Ni apenaŭ bezonis interkonsenti pri detaloj, ĉio kvazaŭ funkciis aŭtomate. Iĝis eĉ pli harmonia kunludado ol dum la Revelido-semajnfino en julio 2005. Tio jam tre bonhumurigis min.

Unu tagon poste, la 29an posttagmeze, ni tri renkontiĝis por provludado. Bone, ke mi jam faris mian prelegon unu tagon antaŭe – aliokaze mi ne havintus tempon kaj enan trankvilecon por tio! Sebastian kaj mi komencis per “Mi kaj ŝi” de Amplifiki, kiam Amir venis en la ĉambron kaj ekkunludis. Tio bonege funkciis kaj Amir petis, ke ni ludu plian kanton. Mi elektis “Kisu min, ho kara” kaj poste “Misteroland’” de “La Kuracistoj”. Ambaŭfoje ni denove kreis bonan sonon kaj nur devis konsenti pri detaletoj. Kaj jam post la unuaj tri elprovitaj kantoj ni havis nian komunan repertuaron!

Vespere ni ankoraŭ faris son- kaj lumprovon. Tio tre helpis decidi, kiel stari resp. sidi sur la scenejo kaj kiu kantu en kiu mikrofono. Krome nur tiel ni povis aranĝi la tekstotenilojn tiel, ke mi kun certeco poste kapablus legi ilin.

Do ĉiuj provoj ja estis bonaj kaj supozigis, ke ne iĝos tiom granda seniluziiĝo kiel la Kuracistoj-koncerto en Naumburg/Saale 2003/04. Kiam komenciĝis la koncerto de Amir, mi tamen sentis la kutiman artistan nervozecon, kiu estas tiom tipa kaj kiu ĉiam kaptas min, ankaŭ kiam temas pri relative facilaj prezentadoj. Mi ĝuste decidis, ne tro cerbumi pri tio kaj anstataŭe simple ekagi. Dum Amir ludis “Feliĉe”, mi venis al la scenejo por kanti du strofojn kaj la refrenon, kiel interkonsentite antaŭe. Fakte intertempe mi jam havas sufiĉan praktikon je tio – tion mi ja faris dum la KEF dufoje, nome dum la karaokeado kaj la Esperanto-Desperado-koncerto! Tial mi tuj sentis min kiel en mia natura medio. Mi rimarkis, ke mi pro la aranĝado de la lumoj ne vidis la publikon, kio tre trankviligis min. Sekve la kantado bone sukcesis kaj post la aplaŭdo mi vokis Sebastian al la scenejo. Iel ni tri atingis la ĝustan fluon – la komunajn kantoj ni ludis senprobleme kaj mi havis la impreson, ke mia kantado estis tiom facila kaj klara kiel jam delonge ne plu. Kiam Sebastian kaj mi foriris post niaj tri kantoj, la publiko petis aldonon kriante “Ku-ra-cis-toj! Ku-ra-cis-toj!” Tio ŝajnis kiel miraklo al mi. Ni tri ankoraŭ prezentis la facile ludeblan “Junula amo” el la Kuracistoj-repertuaro kaj post tio mi forlasis la salonon por iomete retrankviliĝi, ĉar mi sentis la adrenalinon en mi.

Mia bona amiko Till atendis min kaj tuj diris, ke mi rokis la homojn kaj ke li neniam vidis min tiom brile agi sursceneje. Komune ni iris trinki bieron. Tiam alvenis Vera kaj demandis, ĉu la Kuracistoj havas pliajn kantojn – kaj mi tuj povis respondi, ke ni ludas 18 proprajn kaj pliajn de aliaj grupoj, do posedas sufiĉan repertuaron por koncerto. Tiel ni tuj ricevis inviton koncerti dum la IJS 2006, oferton tre konsiderindan.

Ĉiel ajn la furora reveno de la Kuracistoj ege ĝojigis min. Kaj tio nur estis la unua muzika kulmino de tiu vespero…

4 thoughts on “?i nokte venu al mi, mi sentas min iom sola

  1. bertilow

    Gratulojn de veterano

    Mi tre ?ojas, ke la koncertado funkciis tiel bone. Korajn gratulojn!

    Trankviligas min, ke la muzika Esperantujo ruli?as kaj roki?as tute kontentige dum (pro? malgra??) la (jam iom longa) forestado de Persone™. 🙂

  2. elgrande

    “li tuj proponis ke mi aperu kiel gastmuzikisto dum sia koncerto.”

    Tio estu “dum lia koncerto”. La subjekto de tiu ke-subfrazo estas “mi”.

    Vi skribas tre multe pri muzikaj okazoj ekzemple pri tiuj de la IS. Mi tiam demandas min ?e konkreta enskribo, ?u tio estas, ?efe ?ar via taglibro estas primuzika taglibro a? ?u anka? en tiu konkreta okazo la muziko estis por vi tiel grava, ke ?i kaptis vian tutan atenton kaj ke la resto (ekzemple de la IS) estas nur ?irka?a?o.

  3. D? Kunar

    Veterana kontenteco

    Kiel mi jam diris al vi je nia pasintmonata telefonado, oni daŭre spertas la influon de Persone al la Esperanto-muziksceno. La homoj bezonis ekzemplon de altkvalita, longjara muzikgrupo por vere kompreni, kiom gravas kaj belas havi propran muzikon. Nun la situacio estas tute alia ol antaŭ 5-6 jaroj. Oni ne bezonas elekti inter Persone, Kajto, JoMo kaj Ĵomart & Nataŝa, se oni volas inviti Esperanto-muzikgrupon al renkontiĝoj. Sed tiu viveco ne povintus ekesti sen vi, la Svedaj steluloj.

    Persone laŭ mi estas iom kiel la “Beatles” de Esperantujo: Ĉiun novan rokgrupon oni komparas al ili. Ankoraŭ necesas atendi novan bandon, kies tekstoj estas same legindaj kiel tiuj de Persone.

    La stato de Persone ankaŭ montras, kiu situacio estas plej dezirinda por longjara aktivulo, kiu iom retiriĝas: Nek estu tiel, ke nenio plu funkcias (tio ja malgajigas, ĉar la propra laboro restas sen daŭra efiko), nek estu tiel, ke la posteuloj pli facile kaj pli brile sukcesas (tiam oni mem estas forgesita, kaj tio estas iom maljusta, ĉar oni ja faris la pioniran laboron). Plej bone estas, se poste daŭre aferoj funkcias – sed ne same bone kiel dum la tempo, kiam oni mem faris ilin!

  4. D? Kunar

    muziko kaj la resto

    La IS jam fascinis min, longe antaŭ ol mi komencis okupiĝi pri Esperanto-muziko, kaj ĝiaj ĉefaj allogaĵoj certe ne estas la muziko. Sed kiel vi prave devenis, mi mencias en ĉiu enskribo muzikan temon, ĉar mia taglibro estas pri muziko. Krome la multaj koncertoj meritis apartan agnoskon, ĉar tiom riĉa muzika programo estas tute nekutima por la festa renkontiĝo kiel la IS. Nun finfine pretas la superrigardo kaj tiel vi povis ricevi pli bonan impreson, kiom ĉiuj diversaj facetoj gravis por mi dum la IS.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: