Ni ?iuj volas tion

Ĉifoje ĉe la KEF la fokuso estis ĉe Esperanto-muziko. Tial ĉeestis pli multaj grupoj ol pasintfoje kaj plej ofte okazis du koncertoj vespere.

Komencis Ĵomart & Nataŝa, ĉe kelkaj kantoj subtenataj de sia filino Karina. Kvankam plaĉis al mi, kion mi aŭdis, mi tamen nur kaptis parton de la koncerto. Dum la unua vespero mi estis elĉerpita de la vojaĝo kaj krome la aero estis ege malbona tiam en la klubo, tiel ke mi pasigis multan tempon ekstere.

Dum la roka koncerto de Dolchamar mi revenis kaj restis la tutan tempon. Mi antaŭe timis, ke la nova anaro kaj nova sono ne tiom plaĉus al mi – iu estis rakontita al mi antaŭ du jaroj, ke ili transformiĝis al “tute plata rokgrupo”. Sed laŭ mi Dolchamar ludis pli bone ol dum la iksaj tempoj. (Kaj ili nun havas belan klavaristinon.) Kvankam mi ankoraŭ ne estis aŭskultinta la 2an albumon, la kantoj rapide eniris mian orelon. Ĉe la pli malnovaj kantoj mi kunkantis kiom eble kaj ĉiam dancis kiel frenezulo (eĉ pli gaje ol antaŭ kvin jaroj).

Martin Wiese ĉifoje koncertis sen siaj kunbandanoj de Persone. Li akompanis sin per akustika gitaro kaj ludis el la tuta repertuaro de Persone, de l’ praa tempo ĝis la nun’. Ĉar iel malaperis lia plektro antaŭ la koncerto, mi pruntedonis unu el miaj al li. Iam nokte mi rimarkis, ke ĝi rompiĝis (ĉu dum la ludado de Martin aŭ ĉu dum posta uzo de mi, mi ne scias). Tamen nun kiam la fama muzikisto Martin Wiese koncertis per la plektro, mi pripensas, vendi ĝin ĉe Ebay.

JoMo & Liberecanoj ludis ĉefe slavdevenajn kantojn. Mi feliĉkaze tiam gardis la DĴ-ekipaĵon kaj tial havis kaŭzon, ne kundanci. (Estis ege rapidaj ritmoj!) Sed kiam je la fino eksonis “Ĉeboksaro”, mi volonte sekvis la inviton de JoMo al la scenejo kaj kantis ĝin kune kun kelkaj Rusoj.

Anstataŭ fraŭlino Barlaston koncertis diversaj artistoj, i.a. mi, kiel mi jam rakontis. Kim kun sia filo prezentis novan “Esperanto-dancon” al la muziko de “Chan Chan” (konata ekzemple el la filmo “Buena Vista Social Club“).

Ĉe Flávio Fonseca impresis min, ke li ludas kaj kantas same bone kiel sur siaj surbendigoj. Kaj ja temas pri ĵazo, do ege komplikaj gitaraj akordoj! Krome plaĉis al mi lia versio de “Grava“, origine de Esperanto Desperado.

Pri la aliaj koncertoj mi skribos la sekvan fojon! Simple estis tro multaj por mencii ĉiujn en nur unu enskribo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *