Mi volas esti kun vi, kun vi tage kaj nokte

Antaŭ unu semajno mi revenis de feriumado. Ĝis nun mankis tempo por skribi pri la 52a Internacia Seminario en Biedenkopf ĉi tie. Sed tamen mi jam finis raporton pri ĝi: Mi verkis la artikolon por la paĝo “Malferme” de Revuo Esperanto. Marek Blahuŝ skribis pri la IS, sed eblis facile mencii pliajn informojn. Fakte min ĉiam ĉagrenis, ke dum la pasintaj jaroj ne aperis artikolo pri la IS en Revuo Esperanto, sed pri la konkurencaj silvestraj aranĝoj. La simpla kialo estis, ke neniu proponis sin por artikolo. Tion la Germana Esperanto-Junularo evidente neglektis en sia gazetara laboro. Kiam Stano Marĉek, la redaktanto, vizitis la domon de miaj gepatroj fine de 2008, li rekte demandis min, ĉu mi ne povas verki ion mem, kaj mi promesis fari tion.

Kion skribi ĉi tie pri la IS? Mi havas pli multan spacon kaj povas pritrakti detalojn, kiuj ne havus lokon en papera gazeto. En mia muzika taglibro, kompreneble muziko ricevas grandan emfazon. Krome mi uzas mian liberecon, rakonti el mia propra vidpunkto sed doni grandan atenton al “asocia diplomatio”.

Al la 52a Internacia Seminario venis 138 partoprenantoj el 24 landoj. Estis la plej malgranda IS, kiun mi iam partoprenis, kaj la plej malgranda ekde la komenciĝo de la 1980aj jaroj. Se oni komparas la kvanton da homoj al tiuj la antaŭaj jaroj – 180 en 2007/2008, iom pli ol 200 en 2006/2007, 170 en 2005/2006, 240 en 2004/2005 kaj pli ol 300 en 2003/2004 – oni klare vidas la malkreskon kaj kiam ĝi komenciĝis. La lasta IS en kutima grandeco okazis antaŭ kvin jaroj. La malkresko ne komenciĝis en Xanten, kiel multaj opinias, sed jam unu jaron antaŭe en Wetzlar. Cetere inter la 24 landoj troviĝis i.a. tiom foraj devenlandoj kiel Aŭstralujo, Kanado, Argentino, Peruo, Ĉinujo kaj orienta Rusujo. Rilate al la internacieco, la IS estis tute akceptebla.

Pro la malgrandeco de la aranĝo la organizantoj rezignis pri tuttaga ekskurso al Marburg. Tamen al Marburg mi faris privatan ekskurson ekster la programo. Tuj apud la ejo troviĝis naĝejo, sed ĝi ŝajne estis fermita dum vintro. Tial ankaŭ ne okazis naĝposttagmezo.

Pli negative tamen rimarkeblis la malmultaj homoj ĉe aliaj partoj de la programo: La tema programo preskaŭ neniam vere furoris dum la renkontiĝoj, kiujn mi partoprenis. Same kiel mi jam skribis pri la IS 2005/06 kaj la IJK 2008, mi trovis apenaŭ ion interesan. Necesas mencii tamen prelegon pri Ĉernobilo, kiun mi ial maltrafis, sed kiu certe estis deca kontribuo al la temo “katastrofoj”. Por la estontaj jaroj mi deziras, ke “taga programo” denove estu tasko de du homoj, kiuj okupiĝas aŭ sole pri tema aŭ pri distra programo. Ne sufiĉas simple atendi, kiu proponas sin mem, ĉar tiam venas ĉiufoje la samaj homoj, kiuj ofte eĉ volas ĉefe propagandi sian vivstilon aŭ -filozofion. Necesas aktive alparoli spertulojn, kiuj povas altnivele kontribui. Krome mi demandas min, ĉu ne ekzistas temo, pri kiu oni povas diskuti iom kontroverse, anstataŭ ĉiam finiĝi en iu “Ni ĉiuj ŝatas unu la alian”-harmonio. Per nova temo eblus facile distingiĝi de aliaj renkontiĝoj kun sia kutima Eŭropo/lingvoj/kulturoj/malplimultoj/integriĝo-temo, kiun mi renkontis dum la pasintaj 10-15 jaroj ĉiam denove en iom alia vortumo.

Movada laboro, por kiu kutime bonege taŭgas renkontiĝo, apenaŭ okazis. Antaŭ kelkaj jaroj ankoraŭ Francoj, Italoj, landaj ligoj de la Germana Esperanto-Junularo faris siajn kunsidojn. Dum pasintaj fojoj (ekzemple la IS 2007/08 kaj la IS 2005/06) mi plendis, ke paralele al la GEJ-forumo okazis interesaj programeroj, kiuj allogis GEJ-membrojn. Ĉifoje la forumo tute ne okazis, kvankam estis gravaj aferoj por priparoli kaj pripensi antaŭ la jarĉefkunveno.

Sed necesas mencii, ke la IS havis multajn bonajn flankojn: Principe gravas la etoso, kaj tiu estis pli bona ol dum pluraj antaŭaj fojoj. La ejo montriĝis tre taŭga: La manĝejo, kiun eblis enrigardi de ĉiu flanko en la domo, servis kiel salono por la vespera programo. La enirhalo iĝis la centra loko por hazardaj renkontoj. Tie homoj komputilumis, uzante la senpagan sendratan reton, trinkis kafon aŭ rigardis al la libroservo. Dum du vesperoj grupo ĉirkaŭ Leo Sakaguchi vendis tie koktelojn, tiel revivigante memorojn al simila oferto dum la IS 2003/04 en Naumburg kaj 1996/97 en Freiburg.

Post kelkaj tagoj tie ankaŭ eblis aliĝi al la IJK en Liberec’. Tio postlasis entute bonan impreson ĉe mi: La aliĝilo estis komprenebla kaj ĉiuj gravaj informoj, precipe la kotizokalkulado, troviĝis sur unu paĝo. La ĉeforganizanto Marek Blahuŝ krome tiel prezentis la Internacian Junularan Kongreson antaŭ la vespera programo, ke mi ne enuis kaj eĉ sekvis la tutan prezentadon. Varbado dum renkontiĝoj por estonta renkontiĝo (en bona, konvinka maniero) ofte estis neglektita dum la pasintaj jaroj; ĉi tie estis kontraŭekzemplo.

La trinkejo bone funkciis. Mi neniam havis la impreson, ke mankis helpantoj. Ĉar oni uzis la eksteran malvarmon, la biero ĉiam estis agrable malvarma. La gufujo denove havis la etoson, kiun oni konas de ĝi. Mi malofte vizitis ĝin, sed mi aŭdis multajn laŭdojn de aliaj. Tie ankaŭ okazis la novjara koncerto, kiun mi tamen maltrafis.

Malgraŭ kelkaj teknikaj problemoj, dum la vespera programo tre amuzis min la ludo “Kiu volas iĝi milionulo?”, Esperanto-versio de la konata televida elsendo. timwi organizis ĝin jam la duan fojon post 2007/08.

Dum la unua plena tago, Johannes Mueller ofertis ekskurson al la kastelo de Biedenkopf. Li ankaŭ prepariĝis por doni kelkajn klarigojn pri diversaj konstruaĵoj kaj placoj.

Eĉ la noktaj filmoj allogis min. Mi spektis la filmon “Ĉeĥa revo” kaj parton de “Modernaj tempoj“, ambaŭ kun Esperanto-subtekstoj. Precipe la unua tre pozitive surprizis min. Mi povintus facile imagi diskuton pri tio, kion oni lernis el la filmo.

La ludejon mi ne vizitis. Sed bone ke ĝi okazis en aparta ĉambro denove, ne sur laŭta koridoro kiel dum la pasinta jaro.

La ejo mem, same kiel Wewelsburg 2006/07, ofertis saŭnon. Ĝi estis uzebla dum la tuta semajno – kaj tre refreŝiga!

Entute estas imprese, kiom multajn kaj diversajn partojn de la programo mi partoprenis. Tio tute ne estas memkomprenebla.

2 thoughts on “Mi volas esti kun vi, kun vi tage kaj nokte

  1. Resonado: Mi volas liberi?i « La vivo de Kunar

  2. Resonado: Hejmo estas kie la doloro estas « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *