Arkivoj de etikedoj: initials dc

Da?re dancas sole mi

Interese, kia konekto foje ekzistas inter artistoj, kiujn mi ?atas. Eric Languillat, anka? konata kiel Inicialoj DC, reludas kanton de Robyn. La komuna bazo – melankolia elektronika popmuziko – estas evidenta, tiel ke mi miras, kial tia reludversio entute surprizas min.

Platini45: Da?re dancas sole mi

Mi ne tute komprenis, kial la artisto estas “Platini45” – ekzemple ?u tio estas alia projekto. Krome mi konfesas, ke mi ne kontrolis la kvaliton de la traduko.

Robyn: Dancing On My Own (vive)

La forta elektronika baso en la origina albuma versio memorigas min forte pri la remikso de “Hey Baby” de No Doubt, sed iomete for?telas la atenton de la vo?o. Pro tio mi supre ligis al viva versio. Krome trovi?as aliaj interesaj surbendigoj en la reto, ekzemple viva elektronika versio kaj alia viva versio.

Amu ?is malamo malaperos de la surfaco de la tero

La 52 Internacia Seminario ofertis plurajn koncertojn. Venis Alejandro Cossavella, kiu turneis tra Eŭropo. Oni konas lin pro lia antaŭa grupo La Porkoj, kun kiu li faris la albumon “ŝako”, kaj pro lia posta albumo sub la nomo “Strika Tango“, sur kiu li muzikis kun diversaj aliaj personoj. Antaŭe mi nur unufoje havis la oportunon spekti koncerton de li, nome dum la Kultura Esperanto-Festivalo 2005.

Intertempe li surbendigis la kanton “Grava” kaj tiel iĝis la kvara Esperanto-artisto, kiu ludas ĝin: Origine ĝi venas de Esperanto Desperado.
Mi ludis ĝin kun “Junas kaj pli junas” dum la Internacia Junulara Festivalo 2004. Poste Flávio Fonseca prezentis tre konvinkan version dum la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005.

Kompare al la altiĝintaj normoj, kiujn mi intertempe ĝuas dum Esperanto-renkontiĝoj, la koncerto de Alejandro Cossavella estis “nur” en ordo. Ĉiel ajn mi ĝojis revidi kaj reaŭi lin – kaj je la fino tio estas, kio gravas.

Inicialoj DC kutime ĉiam plaĉas al mi. Li estas – kune kun ekzemple Martin Wiese – unu de la malmultaj Esperanto-artistoj, kiuj ne seniluziigis min muzike dum la pasintaj jaroj. La unua koncerto de li, kiun mi ĉeestis, okazis dum la IS 2004/05. Tiam li estis furorulo. Tute kontraŭe, li iomete perdiĝis en plenŝtopita programo dum la IS 2006/07, kvankam mi denove ŝatis lin. Ĉifoje mi dancis en la malantaŭo, dum la plej granda parto de la publiko restis sidanta sur la seĝoj. Nu bone, ĉiu laŭ siaj preferoj – mi tamen daŭre opinias, ke li estas granda pliriĉigo de muzika Esperantujo per siaj kantoj kaj videoj.

Dolchamar revenis – kaj denove en nova konsisto! Male al la pasinta koncerto 2006/07, ĉifoje Sebastian kaj mi ne partoprenis kiel gastmuzikistoj. La etoso iomete memorigis min pri la “fruaj” tagoj de la grupo (ĉirkaŭ 2000, kiam ili koncertis dum la KEF kaj la IS).

Estis elvendita prezentado

La koncertoj, kiujn mi menciis en la hieraŭa enskribo, ĉiuj tre bone sukcesis. Esperanto Desperado, JoMo kaj Dolchamar certe apartenas al la plej altkvalitaj kaj spertaj Esperanto-artistoj. La grupo Pafklik’ ĵus startis sian karieron, sed iros sian vojon.

Dum la Internacia Seminario ankaŭ okazis aliaj koncertoj. La ceteran muzikan programon de la gufujo mi ĉiam evitis. Laŭdire la 30an de decembro okazis gitarludado kaj kantado de Nederlandano dum la vespera programo, sed ĝin mi maltrafis. Oni poste diris al mi, ke precipe la kantado estis tute malbona. Pri unu prezentado de Norvego mi tute ne scias, ĉu ĝi entute okazis. Restas menciindaj du koncertoj:

Kadakar mi spektis la kvaran fojon post la IJS 2004, la IS 2004/05 kaj la IS 2005/06. Ĉifoje ili havis drumiston, kio sendube estis plibonigo, sed la resto ŝajnis al mi preskaŭ same kiel dum la pasinta jaro. La rimarkinda afero por mi estis, ke ankaŭ la reago de la publiko montris tion. Unue kelkaj homoj dancis, sed poste neniu plu.

Inicialoj DC (Éric Languillat) donis tre malfruvespere koncerton kun elektronika popmuziko, videoj, kantado kaj viva elektra gitaro. Origine li volis fari tion unu tagon antaŭe, sed alvenis tro malfrue por fari tion. Bedaŭrinde oni ne estis anoncinta la koncerton bone (min neniu ekzakta tempoindiko atingis). Tamen kelkaj homoj dancis. La koncerto antaŭ du jaroj certe pli bone sukcesis (la ĉambro estis pli malgranda kaj ĉiuj homoj jam ĉeestis), sed denove plaĉis al mi, kion mi aŭdis. Mi daŭre opinias ke Eric ankoraŭ ne alvenis ĉe la maksimumo de sia talento en Esperantujo.

Aĥ jes, kaj finfine la fifama IS-bluso alvenis! Mi jam demandis min, ĉu ĉio estas en ordo kun mi. Kion ni farus en la mondo sen tristeco kaj letargio?