Ni ja havas ŝancon en la vivo fari bonon, trovi amon kaj harmonion

Esperante ke la jam hieraŭ menciitaj temoj altiris vian atenton, jen kelkaj pli detalaj informoj:

  • Dum la trajnvojaĝo al la IJS, mi fintradukis nova kanton de “Die Ärzte” al Esperanto. “La Kuracistoj” do ekde nun havas 16 kantojn en sia repertuaro!
  • JoMo faris bonegan duhoran koncerton, ludante grandparte en Esperanto kun kelkaj nacilingvaj kantoj. La esperantlingva parto konsistis ne nur el la plej bonaj kantoj de liaj lastaj du albumoj sed ankaŭ kelkaj kantoj de aliaj artistoj. Antaŭe ni interparolis kaj mi montris al li mian kantokolekton. JoMo interesiĝis pri Ska-virino kaj Ni renkontiĝos kaj donis al mi la akordojn de Ĉeboksaro kaj Sur la mar’. Jes ja, la afero evoluas!
  • Vingustumado en IJS signifas: Vi rapide trinkas multajn vinojn dum somerego – kaj do post plej mallonga tempo estas tutebria! Feliĉkaze mi iom atentis kaj tiel evitis malbonajn sekvojn. Male mi eĉ kunportis grandan botelon da blanka “Silvana Rislingo” hejmen!
  • Multaj Hungarinoj estas nekredeble belaj, verŝajne ĉar ili (kompare al la virinoj en Germanio) malpli ŝminkas sin kaj pli ofte havas vere inajn ( = rondajn, nemagrajn) proporciojn. Dum la vizito de naĝejo, mi ne estis la sola eksterlandano kies spiron la belulinoj rabis kaj kiu pro ilia beleco preskaŭ ricevis koratakon.
  • Dmi3 ankoraŭ havis tekilan botelon, mi aĉetis la citronojn, Vera organizis la salon kaj alirigis du pliajn Hungarajn belulinojn – jen pretis ĉio por la unua tekilumado dum IJS! Miaj kunvojaĝantoj kaj mi tiel trafestis la lastan nokton sen dormi. Sed indis la far’… ho jes!!!

Muzikaj aferoj kiuj okazis dum la IJS (krom la jam menciitaj):

  1. Jomo gitaris, dum mi kantis diversajn kantojn de “La Kuracistoj”. Mi kune prezentis kun JoMo en koncerto “La Bamba” kaj “Ska-virino”.
  2. En la diskoteko, ekzistis speciala programo ĉiunokte. Oni anoncis ĝin eĉ kun parte tre atentigaj skeĉoj. Eblis uzi komputilon por DĴi, tamen ekestis kelkaj etaj teknikaj problemoj – kiel mi jam antaŭvidis.
  3. Dum la komuna vizito de publika naĝejo, mi kunportis kelkajn KDjn kaj elektis Esperanto-kantojn kiujn la surloka DĴ surmetis.
  4. En kantada rondo, homoj demandis pri germanlingva kanto. Do Krücke kaj mi kantis “Westerland”. Nu, eble oni atendis de ni pli trankvilan, malrapidan kanton – sed tio ne kongruintus al nia persona etoso!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *