Paderborn, Paderborn, mia urb’ mi amas vin…

Tritaga taglibra paŭzo… kio okazis intertempe?

Kiel anoncite, mi estis ĉe la festo de mia bona amiko kaj ekskunloĝanto Till en Paderborn. Tie mi revidis i.a. mian alian ekskunloĝanton Hanno (la terura triopo do estis kompleta!), Holger, la bonan kolegon Nils, plurajn Ĉinajn belulinojn kaj DĴ Kan Was.

La sekvan tagon mi veturis kun Holger al Kolonjo, kie ni renkontiĝis kun Nicole kaj Ilona (kiujn ni lastfoje vidis dum la Revelido-semajnfino en Meschede komence de aŭgusto) kaj kune travivis agrablan vesperon.

Kion la pasinta semajnfino montris al mi?

Simpatiaj homoj havas bonan muzikguston, malsimpatiaj homoj havas malbonan muzikguston. Klarigo: Mi DĴis dum la festo kaj surmetis plurajn tre bonajn kantojn kun la celo distri la homojn, kompreneble precipe Till. Li ankaŭ vere ŝatis mian muzikelekton kaj ege ĝojis. Same faris du ĉarmaj Ĉininoj.

Sed iu studentino, tre ŝminkita kaj sen bonaj kondutmanieroj, kverelegis ĝis kiam mi lasis ŝin al la komputilo kun la MP3j. Rezulto: Multe tro laŭta teknomuziko kiu dancigis preskaŭ neniun. Poste pluraj aliaj personoj provis – sensukcese – DĴi. Trista kulmino: Tiu studentino haltigis kanton kiun Holger surmetis post unu minuto. Ĉu ekzistas io pli aroganta? Mi dubas…

Holger havas tre bonan muzikguston, eble la plej kompatiblan al la mia. Mi pensas ke bonaj amikoj ankaŭ servas kiel fontoj por malkovri novajn grupojn. Nu, almenaŭ mi ofte spertis tion. Surstrate al Kolonjo, ni aŭdis KDjn kompilitajn de Holger. Kiam mi aŭskultis la kanton “Weit weg” de Deichkind, mi diris: >>Hej, tiu ĉi bone kongruas al du kantoj de Freundeskreis, nome “Mit Dir” kaj “Anna”.<< Kaj kiu kanto sekvis? - "Anna". Menciindas ke tiuj kantoj estas raraj esceptoj, ĉar ili vere elstaras kiel muzikaj perloj el la ofte tre mezkvalita germanlingva hiphopo. Cetere unu de la Ĉininoj anoncis ke ŝi volas lerni gitarludadon, ĉar Sebastian kaj mi (duono de "La Kuracistoj“) tiom impresis ŝin muzikante dum la Revelido-semajnfino antaŭ du semajnoj. Ho jes, mi sentas min fama kaj grava nun! ; )

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *