Jen vi kaj mi – akvo kaj oleo

Ekzistas multnombraj planoj eldoni KD-Romon kun kurso, bildoj, muziko ktp. Plej ofte tiaj planoj fiaskis. Sed nun mi aŭdis pri almenaŭ du sukcesaj projektoj: Unu de lernu.net kaj alia de la Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Por la muzikan parton FEL ne elektis titolojn jam interrete haveblajn sed kelkajn kun speciale klara prononco. Ili pretas pagi tantiemojn al la artistoj por la uzo de iliaj kantoj.

Mi tre kontentas pri tio, ĉar tio estas taŭga maniero por reenspezi la monon uzita por produkti la muzikon. Notindas ke la grandaj muzikentreprenoj ankoraŭ ne ofertas tian uzon de unuopaj kantoj kontraŭ pago, do tiurilate Esperantujo estas pli moderna ol la resto de la mondo. Kaj tia eblo vere urĝas.

Malmultaj vidas ke Esperantujo alfrontas problemon kiu minacas la pluekziston de altkvalita Eo-muziko.

Mi jam pensis verki artikolon pri la problemoj kiujn kaŭzas MP3, libere haveblaj kantoj, nigre kopiita materialo ktp.. Mi ne alcelas la piratan kopiadon de KDj sed nur la interretajn aferojn.

Jen la ĉefaj pensoj:
1. Homoj ne pretas pagi por kantoj kiuj iam libere haveblas en la interreto.
2. Homoj libere reuzas tiun materialon sen demandi permespeton al la artistoj aŭ Vinilkosmo, eĉ se tio estas kontraŭleĝa (tiel okazis ekz. ĉe la Rusa KD-Romo).
3. La kvanto de la interrete haveblaj kantoj daŭre kreskas. Do oftaj surfantoj nun posedas grandan MP3-kolekton – tute legale kaj senpage.
4. Sed se homoj povas libere ekhavi tian kolekton, ili eble ne plu pretas aĉeti kompletajn albumojn – kiuj pli multe kostas kaj kutime nur enhavas muzikon de unu artisto.

El tio mi sekvus
a) Artistoj kaj Vinilkosmo tre bone pripensu, kion ili metas interreten, ĉar ne plu eblas vendi interretan materialon.
b) Devas ekzisti maniero pagi artistojn (kaj Vinilkosmon) por kantoj uzitaj sur KD, KD-Romo ktp.

Alia problemo:
Por havi superrigardon pri kiom popularas la kantoj, plej utilas se ili nur haveblas ĉe unu loko. La plej taŭga estas musicexpress: Tie ekzistas ĝenro “Esperanto“, sed la kantoj samtempe troveblas en la ĝustaj muzikaj kategorioj (“roko”, “folkloro”). Tiel ankaŭ neesperantistoj povas malkovri Esperanto-muzikon.

Mi kun bedaŭro konstatis ke i.a. Suda Kruco, alia Kultura Kooperativo de Esperantistoj el Brazilo kaj Norvega Esperanto-Asocio mem ofertas la kantojn. Tio tre malhelpas – oni perdas superrigardon pri kiom ofte homoj prenis la kantojn, kaj muzikkolektantoj tute konfuziĝas inter la diversaj fontoj. Prefere ekzistu unu granda kompleta fonto ol unu bona kaj multaj mezbonaj. Ja estas kompreninde ke ĉiu volas oferti laŭeble ĉion sur sia TTT-ejo – sed tio gvidas nur al amaso da mezkvalitaj, nekompletaj paĝoj, en kiu malaperas la malmultaj vere bonaj.

Eble tio estas tre batalemaj, malharmoniaj pensoj. Sed ankaŭ ili foje bezonatas en Esperantujo.

1 thought on “Jen vi kaj mi – akvo kaj oleo

  1. Resonado: Kaj miajn vinildiskojn, kaj ili estas ?iuj gratitaj « La vivo de Kunar

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *