La silvestra balo estas la kulmino de la Internacia Seminario kun etosplena, elĉerpiga festado. Aŭ pli bone mi diru: Ĝi tradicie estis kaj denove estu tia.
La silvestra balo – almenaŭ ĝis la 3a matene – estis la plej lama balo, kiun mi iam ajn spertis dum la IS. Okazis la sama fenomeno kiel dum la vespera programo: Homoj restis ekster la bala salono, tiel ke oni plurfoje devis enpeli ilin denove. La danckonkurso finiĝis tro malfrue – la venkintojn oni devas anonci ankoraŭ dum la malnova jaro, por ke poste la diskoteko funkciu sen longaj ĝenoj. Krome DĴ Roĝer forpelis la homojn per elektronika muziko – lia “koncerto”, kiel li nomis tion, kaj aldonis ke iu organizanto diris, ke li faru ĝin nun. Mi ne scias, ĉu vere estis tiel, sed mi sciintus ankaŭ sen sperti tion, ke estis malbona ideo. La salono preskaŭ malpleniĝis kaj nur kelkajn minutojn antaŭ noktomezo la homoj revenis. Sed tiam okazis la sekva idiotaĵo:
Denove Kadakar provis vive ludi “The Final Countdown”, ĉifoje akompane al la KD-muziko. Sed jam pasintjare kaj jam antaŭ ses jaroj oni povintus lerni, ke viva grupo ne muziku dum la silvestra balo kaj precipe ne dum la lasta kanto de la malnova jaro. Tio simple ne bone funkcias!
La DĴj Leo kaj Roĝer ja realigis mian ideon, tradicie surmeti poste “New Year’s Day” de U2. Tamen baldaŭ poste – meze dum la novjara gratulado, kiu kutime daŭras duonan horon aŭ pli – ili surmetis “La Bamba”, ŝajne timante, ke la salono poste denove malpleniĝus, se ne. Fakte tiel nur post tiu “La Bamba”-rondo multaj forlasis la salonon – do foriris tamen, nur iom pli malfrue. Jam je la 1a oni devis denove enpeli la homojn…
Mi ofertis al la DĴj, transpreni sian laboron dum 1-2 horoj, sed ili nur havis siajn komputilojn, neniujn KD-ludilojn. Sola uzo de novaj teknikaĵoj havas evidente siajn malavantaĝojn. Pri tio mi ankoraŭ rakontos en alia enskribo pri tiu IS.
Estis ĉirkaŭ la 3a, kiam mi ekster la salono subite aŭskultis bonan kanton, nome “Summer of ’69” de Bryan Adams. Tion ankaŭ mi elektintus! Do mi hastis al la dancejo. Tie intertempe denove dancis pli multaj homoj kaj mi iris al la DĴj por gratuli ilin pro sia stiloŝanĝo. DĴ Leo demandis min, kiujn kantojn mi nun surmetus. Tial mi trarigardis mian KD-aron kaj diris al li eble 30 titolojn, el kiuj li havis kaj aŭskultigis kelkajn. Baldaŭ ekestis la etoso, kiun mi konas kaj atendas de silvestra balo – homoj verve dancis.
Nun sekvis vere bonaj fazoj da malmola roko, funko ktp. – vario, sed samtempe amastaŭga muziko. Tion eblis elteni bonege. Eĉ okazis dua bambumado. Duonan post la sesa, do je akceptebla tempo, mi iris dormi.
Kritikado pri la IS
“nome “Summer of ’69” de Bryan Adams. Tion anka? mi elektintus! Do mi hastis al la dancejo.”
Anka?, kaj mi kuris en la danecejon, kiam eksonis tiu kanto. Unu el la malmultaj bonaj kantoj, kiuj estis luditaj dum tiu vespero.
“meze dum la novjara gratulado, kiu kutime da?ras duonan horon a? pli”
Mi anka? rimarkis tion, ke la bamba kvaza? interrompis la gratuladon.
” Balda? ekestis la etoso, kiun mi konas kaj atendas de silvestra balo – homoj verve dancis.”
Nu, tiam mi jam esti denove forkurinta. 😛
?iuokaze estas unuflanke mirige legi tiom da kritiko pri okazo, kiun mi ege ?uis. Aliflanke anka? tre bone scii, ke ne ?iu nur amenas ?ion, kio okazas tie, sed male senhonte, precize kaj publike mencias kritikenda?ojn. Se la plimulto da homoj kritikus la IS-organizon, oni povus ja simple diri: “Se vin ?enas, unue faru mem pli bone”. Se vi kiel homo, kiu ?ajne jam mem pli bone organizis tia?ojn, esprimas kritikon, tio kredeble estas multe pli influa kaj akceptenda.
Re: Kritikado pri la IS
“oni povus ja simple diri: “Se vin ?enas, unue faru mem pli bone”” estas malbona argumento.
Cxu mi ne rajtas kritiki filmon, ankaux se mi ne scias fari filmon? Cxu mi ne rajtas kritiki aux kompari aferojn se mi mem ne scias fari ilin? Tute ne.
Tio kion oni povas diri estas ke “se vi ne sxatas, vi ankaux rajtas ne veni!”. Sciante kiom da partoprenantoj estis, al mi sxajnas ke fakte multaj jam elektis tion. Mi estas unu el ili.
la rajto kritiki
“?iuokaze estas unuflanke mirige legi tiom da kritiko pri okazo, kiun mi ege ?uis.“
Ankaŭ mi ege ĝuis la Internacian Seminarion – sed tio ne rajtas esti preteksto por fermi siajn okulojn al la malbonaĵoj. Precipe kiel eksorganizanto oni ĉiam atente rigardas – tio ankoraŭ datas el mia aktiva tempo, kiam mi aktive poste plibonigis aferojn. Kompreneble necesas vidi la tutan IS-enskriboserion de mi por bone percepti la rilaton inter kritiko kaj laŭdo.
“Aliflanke anka? tre bone scii, ke ne ?iu nur amenas ?ion, kio okazas tie, sed male senhonte, precize kaj publike mencias kritikenda?ojn.”
Kia komplimento! Fakte tio ĉi estas mia persona versio. Por la organizantoj mi verkis koncizan liston kun konstruiva kritiko. Tie mi ne longe diris, kio malbone funkciis, sed kiel estonte io povos pli bone funkcii.
“Se la plimulto da homoj kritikus la IS-organizon, oni povus ja simple diri: “Se vin ?enas, unue faru mem pli bone”. Se vi kiel homo, kiu ?ajne jam mem pli bone organizis tia?ojn, esprimas kritikon, tio kredeble estas multe pli influa kaj akceptenda.”
Akceptebla (kaj eble akceptenda) kritiko estas nur, se ĝi plenumas du kondiĉojn: Ĝi devas esti ĝusta rilate al la afero kaj justa rilate al la homo. Tio validas sendepende de tio, de kiu venas la kritiko.
Sed kompreneble mi ne transprenis ĉiun taskon kadre de la IS-organizado. Tial la kriterio, ke oni unue devas esti mem farinta ion, senvalidigus parton de mia kritiko, strikte mezurite. Rilate al unu afero mi tamen sendube konsentas: La voĉo de veterano almenaŭ venas de homo kun propraj spertoj kaj tial estas ofte pli realisma rilate al la postuloj kaj pli konkreta rilate al la konsiloj. Oni tamen ne forgesu la “ordinarajn” klientojn, el kiuj konsistas granda parto de la partoprenantaro.
Resonado: Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri « La vivo de Kunar