Plorante en la diskotek’…

Sekvas la dua parto de mia IS-raporto. Unue venas ankoraŭ iom da lameco-lamentado.

La tema programo laŭ mi estis sufiĉe lama. Ne ke mi iam partoprenus Internacian Seminarion pro ĝi, sed kvanto kaj parte kvalito de la programeroj jam estis multe pli altaj. Mi havis la impreson, ke oni prenis ĉiun, kiu sin proponis, eĉ sen bone prepari sin. Tiel oni kompreneble ne atingas altkvalitan diskutadon aŭ ideointerŝanĝon. Mi memoras tempon, kiam la respondeculoj aktive serĉis personojn por atraktivaj kontribuoj!

La vespera programo komenciĝis multe tro malfrue, nome oficiale je la 21a kaj foje nur iom poste. Ĉar la vespermanĝo finiĝis je la 19a, tiel ekestis duhora paŭzo. Homoj plendis pri tio, ke tiel ekestis etoso-truo, kaj grandparte amuziĝis ie ajn en la ejo. Sekve la organizantoj plurfoje devis kolekti la homojn por ke la vespera programo povu komenciĝi. Oni povintus lerni tion de la IJF, kie dum jaroj la vespera programo preskaŭ ĉiam komenciĝis tro malfrue. Certe oni tiel ne havis streĉon ĉe la sonprovoj, sed tamen laŭ mi la 20a aŭ plej malfrue la 20a kaj duono estintus la ĝusta horo por komenci per la vespero. Mi miras des pli pri tio, ke oni ne okazigis la forumon de la Germana Esperanto-Junularo inter la vespermanĝo kaj la vespera programo, aŭ aldonan programblokon. Ĉiel ajn: Tiel ankaŭ la nokta programo aŭtomate nur malfrue startis.

Tio des pli ĝenis min, ĉar ili rekorde frue finiĝis! Kiam oni fermis la trinkejon je la 4a, mi esprimis mian miron pri tio – kaj rikoltis akran plendon pri mia opinio. Nu bone, foje personoj simple tro laboris kaj ne plu havas nervojn. Sed se mi rakontintus antaŭ kelkaj jaroj, ke la trinkejo dum IS fermiĝas je la 4a matene, IS-veteranoj eksplodintus pro ridado, ĉar estus tiom neimagebla okazaĵo!

Alia afero por plendi estis la IS-diskoteko, tradicie la loko, kie mi pasigas multan tempon. Ĉijare neniu el la kutimaj DĴj oficiale estris la diskejon. Venis DĴ Alex (dum la unua nokto, li mem diris, ke li ĝis nun nur DĴumis por la radio), DĴ Leo (Leo Sakaguchi) kaj DĴ Roĝer (post la unua duono de la IS). Ili certe estis profesie ekipitaj per porteblaj komputiloj kaj iu spertula DĴ-miksoprogramo, tiel ke mi unue sentis min, kiel uzanto de ordinaraj KDj, maljuna kaj eksdata. Mi eĉ pensis ke mia tempo kiel DĴ pasis kaj mia stelo baldaŭ sinkos.

Sed montriĝis, ke la novaj DĴj havis gravan malavantaĝon: Ili ne konis la IS-etoson kaj sian celpublikon. Tial ili surmetis multe tro laŭtan muzikon kaj tro ofte elektronikajn stilojn (haŭzon, trencon…). Dum la unua nokto post sufiĉe bona fazo tiel rekorde rapide malpleniĝis la dancejo. La noktojn poste, la situacio rilate al ili ne pliboniĝis. Tio ne signifas, ke la diskoteko dum la tuta tempo malbonis. Sed mi tamen estas iomete seniluziigita de miaj kolegoj, ĉar ili ne pli frue rimarkis, kion surmeti por distri la homojn. Pri tiu temo mi havas ankoraŭ kelkajn aldonojn, kiun mi skribos poste.

Ankaŭ pri la resto mi skribos alifoje. Aliokaze iĝus tro multe por unu enskribo…

3 thoughts on “Plorante en la diskotek’…

  1. elgrande

    “Sekve la organizantoj plurfoje devis kolekti la homojn por ke la vespera programo povu komenciĝi. Oni povintus lerni tion de la IJF, kie dum jaroj la vespera programo preskaŭ ĉiam komenciĝis tro malfrue.”

    Perfekte estus estinte montri tiam la filmojn.

    “Kiam oni fermis la trinkejon je la 4a,”

    Jes, precipe silvestre tio estis ja sensenca. Kiel oni povas havi muzikon en la diskejo kaj ne samtempe ie oferti trinkaĵovendadon? Feliĉkaze ja estis tie la trinkaĵaŭtomato.

    “Mi havis la impreson, ke oni prenis ĉiun, kiu sin proponis, eĉ sen bone prepari sin.”

    Mi havis tiun impreson precipe ĉe la diskutrondoj. Se oni simple nur malfermas diskutrondon pri iu tro ĝenerala temo sen pliaj instruoj, tiam oni apenaŭ povas atendi intereson diskuton. Foje al la prelegantoj mankis gravaj vortoj Esperantaj pri ilia temo. Tio ankaŭ estis stranga. Aliflanke ja estas ĉiuokaze malfacile diskuti en granda rondo. Se oni volas atingi unu rezulton fine, tiam diskuto en granda rondo povas taŭgi. Se oni volas vere profunde kompreni, kion iu alia pensas, sen tuj kritiki ĉion diritan, tiam oni verŝajne bezonas pli malgrandajn grupojn.

    “Alia afero por plendi estis la IS-diskoteko, tradicie la loko, kie mi pasigas multan tempon.”

    Ĉu la IS-diskoteko estis jam ĉiam tiel malcentra? La diskejo estis iomete tre for en kelo por foje enrigardi por vidi, kio okazas tie. Min entute mirgis, ke la diskoteko ne okazis en la sama ĉambro kiel la vespera programo.
    Tiuj aferoj tamen ne vere ĝenis min. Male mi ĝojis, ke tiom da homoj estas ekster la diskejo.

  2. DĴ Kunar

    malfrua respondo

    La sekvan respondon mi jam verkis antaŭ preskaŭ du monatoj. Ial mi tute forgesis publikigi ĝin.

    “Perfekte estus estinte montri tiam la filmojn.”

    Ha, ĝuste! Tion mi tute forgesis mencii. Jam okazis tiaspecaj komentoj en la taglibro de . Pluraj homoj deziris, ke la filmoj estu montrataj je pli frua horo. Samtempe tiel restus pli multaj homoj por la diskoteko. Cetere la pasintaj, kutime grandaj Internaciaj Seminarioj ne havis tiun problemon – do mi iom bedaŭras, ke necesas entute pensi pri tia problemo kaj ĝiaj solvoj.

    “Jes, precipe silvestre tio estis ja sensenca. Kiel oni povas havi muzikon en la diskejo kaj ne samtempe ie oferti trinkaĵovendadon? Feliĉkaze ja estis tie la trinkaĵaŭ­tomato.”

    Dum la antaŭa IS, la trinkejo funkciis ĉiam minimume ĝis la 6a matene. Dum la tiama silvestra nokto, mi enlitiĝis je la 7a kaj 30 kaj tiam oni ankoraŭ servis la homojn. Necesas konsideri, ke tiam dungitoj de la domo (plejparte studentoj) prizorgis la trinkejon. Sed ankaŭ kiam la trinkeja teamo konsistas el esperantistoj, mi estas alkutimita al pli longa servado.

    “Mi havis tiun impreson precipe ĉe la diskutrondoj. Se oni simple nur malfermas diskutrondon pri iu tro ĝenerala temo sen pliaj instruoj, tiam oni apenaŭ­ povas atendi intereson diskuton. Foje al la prelegantoj mankis gravaj vortoj Esperantaj pri ilia temo. Tio ankaŭ­ estis stranga.”

    Mi longe pripensis, ĉu fari diskutrondon pri iu spefica religia temo, sed venis al la konkludo, ke sufiĉe malfacilas fari tion bone. Vi ja konas min: Kiam mi agas, tion mi ne ŝatas fari ion duone.

    “Ĉu la IS-diskoteko estis jam ĉiam tiel malcentra? La diskejo estis iomete tre for en kelo por foje enrigardi por vidi, kio okazas tie. Min entute miris, ke la diskoteko ne okazis en la sama ĉambro kiel la vespera programo. Tiuj aferoj tamen ne vere ĝenis min. Male mi ĝojis, ke tiom da homoj estas ekster la diskejo.”

    Ĉar la IS okazas ĉiam en alia ejo, ne ekzistas konstanta loko por la diskoteko. Sed vi pravas, asertante ke la relative granda distanco inter la diskejo kaj la trinkejo, gufujo ktp. malfaciligis allogi homojn. Tamen mi pensas, ke eblintus fari pli el ĝi – kaj parte ankaŭ pruvis tion. La diskoteka ekipaĵo de la domo estas fikse instalita en la kelo, tial kaj pro la antaŭvidebla bruo ne konvenis okazigi la diskotekon aliloke.

  3. blahma

    montri tiam la filmon

    Hm, eble vi estus proponinta tion ĉi pli frue – ankoraŭ dum la aranĝo 🙂 Eble mi tiam pripensintus kaj eksciintus, kion eblis fari. Sed, fakte mi tamen al mi ne multajn ŝancojn donas, ĉar germanoj ŝajne ial volis, ke la filmoj nepre restu “noktaj”. Iom similan emon mi sentis ankaŭ en Pollando dum la IJK, sed tie ja tamen estis ĉiunokte du filmoj kaj la unuaj komenciĝadis eĉ jam je 22:00, do tiam finfine eĉ homoj kiuj nokte kutimas dormi povis ĝui iom de la esperanto-kinejo. En la estonteco mi ŝatus plue antaŭenigadi tiun ĉi ideon pri “ne-nur-noktaj” filmoj (oni ekzemple povas premierigi nokte kaj reprojekci dumtage, se ĉeestas spektemuloj) – kaj vi sentu vin libera konsili al mi, se denove iam troviĝus iu taŭga oportuno por tio pri kiu mi ne konscius 🙂

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Kvizo kontraŭ rubokomentoj: