Arkivoj de etikedoj: diskoteko

Ne ĉiu nokto devas esti same freneza

La lasta vespero resp. nokto de la IS kreis – kiel kutime ĉe Esperanto-renkontiĝoj! – tre miksitajn sentojn en mi. Minimume parte mi mem kulpas pri tio. Mi estis promesinta, partopreni en la Hungara skeĉo por la internacia vespero. Dum la provludado mi rimarkis, ke la kontribuo certe estas bela afero, sed simple ne laŭ mia stilo. Kompreneble estis bone, ke mi antaŭe spektis ĝin, ĉar mi tiel kunhelpis poluri ĝin, sed mi devintus decidi kaj diri poste, ke mi tamen ne partoprenus ĝin. Evidente ĉeestis sufiĉe multaj kunludantoj kaj oni ne bezonis plian personon. Krome mi ne havis iun decidan paroladan rolon, kiu farintus necesa la ĉeeston de sperta skeĉludanto. Sed plej grave estis, ke mi tuj post la internacia vespero volis eki la diskotekon kaj antaŭe kunpaki miajn aferojn por la forvojaĝo. Longjara sperto montras, ke oni ne faru tion meze dum la nokto nek dum la frua mateno. Tamen la provludado daŭris ĝis la komenciĝo de la internacia vespero, tiel ke ne restis tempo al mi, fari tiel, kiel mi volis. Krome la Hungara skeĉo estis unu de la lastaj kontribuoj kaj mi ne sciis, kiom multaj kaj kiom longdaŭraj ili estis, tiel ke mi ne povis foriri dumtempe, sed devis spekti la tutan vesperon atendante. Jam unu tagon poste mi konkludis, ke pro malĝusta sento de respondeco mi mem kreis al mi tute superfluan streĉon. Interese, kiom facile oni refalas al malnovaj malbonaj kutimoj, se oni ne bone kaj severe atentas…

Post la internacia vespero mi devis hasti al la diskoteko kaj ne povis repreni ekzemple la foliojn el mia publika kantaro, kiujn mi estis donita al la gefratoj Fantom por ke ili ludu la IS-himnon. Je la fino mi tute ne rericevis ilin. Jen nur unu el multaj stultaj aferoj, kiujn mi estus povinta eviti per iom malpli granda inklino je harmonio kaj iom pli granda decidemo, fari tion, kio laŭ mi estas por mi ĝusta kaj necesa. Estonte mi ne plu tiom facilanime promesu partopreni eĉ en malgrandaj aferoj kiel skeĉo, se mi nek konas nek povas stiri la cirkonstancojn kaj se samtempe aliaj farindaĵoj atendas min, kiujn mi persone pli ŝatas kaj kiuj pli postulas miajn talentojn.

Ĉar neniu el la aliaj DĴj volis labori dum la lasta nokto, mi ne povis esperi je anstataŭo, kiun mi estis fikse entaksinta en mian planon. Mi ne intencis trafesti la nokton, sed volis enlitiĝi plej malfrue je la tria. (Cetere tio montras malbonan planadon de la diskoteko ne nur de mi, sed ankaŭ de aliaj: Dum aliaj jaroj, la organiza teamo jam antaŭe priparolis, kiel funkcios la lasta nokto, do kiu deĵjoros en la diskoteko.) Kvankam Till denove alportis teon de la gufujo, mi eĉ ne sukcesis foruzi mian tasopason, kio tre ĝenis min. Krome daŭris nekutime longe, ĝis alvenis sufiĉe multaj dancemuloj. Tiam mia emo jam estis foruzita – jam estis alveninta bona tempo por enlitiĝi – kaj mi simple maloficiale transdonis la diskotekon al Cyrille kaj Sorle, kiuj pretis plufari ĝin. Tiel mi kreis novan programpunkton ĉe la IS, nome memzorgantan diskotekon. “Kompaktdiskoj kaj teknikaĵoj pretas, bonvolu servi kaj distri vin mem!” Mi havis la impreson, ke tio bone funkciis, kaj je la sekva mateno nur devis reordigi miajn diskojn.

Ĝis la adiaŭo mi ne tro bone fartis. Sed iom rebonhumurigis min la gesto de la belulino el la diskoteko: Kiam ŝia aŭto estis preterpasonta min, ŝi haltis, eliris kaj ankoraŭ unufoje forte kaj longe brakumis min. Tion mi bezonas antaŭ la foriro ĉe Esperanto-renkontiĝoj!

La revojaĝo en la aŭto de Sebastian estis agrable mallonga. Post nur du horoj mi estis hejme en Nordwalde. La saman tagon mi denove veturis al Münster. Iom strange, post tiom mallonga tempo reesti en sia ĉiutaga ĉirkaŭo, sed ankaŭ ne malbone, ĉar tiel oni ne tiom longe tenas sin je la pasintaĵoj.

Nenio ŝanĝiĝas dum la novjara tag’

La silvestra balo estas la kulmino de la Internacia Seminario kun etosplena, elĉerpiga festado. Aŭ pli bone mi diru: Ĝi tradicie estis kaj denove estu tia.

La silvestra balo – almenaŭ ĝis la 3a matene – estis la plej lama balo, kiun mi iam ajn spertis dum la IS. Okazis la sama fenomeno kiel dum la vespera programo: Homoj restis ekster la bala salono, tiel ke oni plurfoje devis enpeli ilin denove. La danckonkurso finiĝis tro malfrue – la venkintojn oni devas anonci ankoraŭ dum la malnova jaro, por ke poste la diskoteko funkciu sen longaj ĝenoj. Krome DĴ Roĝer forpelis la homojn per elektronika muziko – lia “koncerto”, kiel li nomis tion, kaj aldonis ke iu organizanto diris, ke li faru ĝin nun. Mi ne scias, ĉu vere estis tiel, sed mi sciintus ankaŭ sen sperti tion, ke estis malbona ideo. La salono preskaŭ malpleniĝis kaj nur kelkajn minutojn antaŭ noktomezo la homoj revenis. Sed tiam okazis la sekva idiotaĵo:

Denove Kadakar provis vive ludi “The Final Countdown”, ĉifoje akompane al la KD-muziko. Sed jam pasintjare kaj jam antaŭ ses jaroj oni povintus lerni, ke viva grupo ne muziku dum la silvestra balo kaj precipe ne dum la lasta kanto de la malnova jaro. Tio simple ne bone funkcias!

La DĴj Leo kaj Roĝer ja realigis mian ideon, tradicie surmeti poste “New Year’s Day” de U2. Tamen baldaŭ poste – meze dum la novjara gratulado, kiu kutime daŭras duonan horon aŭ pli – ili surmetis “La Bamba”, ŝajne timante, ke la salono poste denove malpleniĝus, se ne. Fakte tiel nur post tiu “La Bamba”-rondo multaj forlasis la salonon – do foriris tamen, nur iom pli malfrue. Jam je la 1a oni devis denove enpeli la homojn…

Mi ofertis al la DĴj, transpreni sian laboron dum 1-2 horoj, sed ili nur havis siajn komputilojn, neniujn KD-ludilojn. Sola uzo de novaj teknikaĵoj havas evidente siajn malavantaĝojn. Pri tio mi ankoraŭ rakontos en alia enskribo pri tiu IS.

Estis ĉirkaŭ la 3a, kiam mi ekster la salono subite aŭskultis bonan kanton, nome “Summer of ’69” de Bryan Adams. Tion ankaŭ mi elektintus! Do mi hastis al la dancejo. Tie intertempe denove dancis pli multaj homoj kaj mi iris al la DĴj por gratuli ilin pro sia stiloŝanĝo. DĴ Leo demandis min, kiujn kantojn mi nun surmetus. Tial mi trarigardis mian KD-aron kaj diris al li eble 30 titolojn, el kiuj li havis kaj aŭskultigis kelkajn. Baldaŭ ekestis la etoso, kiun mi konas kaj atendas de silvestra balo – homoj verve dancis.

Nun sekvis vere bonaj fazoj da malmola roko, funko ktp. – vario, sed samtempe amastaŭga muziko. Tion eblis elteni bonege. Eĉ okazis dua bambumado. Duonan post la sesa, do je akceptebla tempo, mi iris dormi.

Plorante en la diskotek’…

Sekvas la dua parto de mia IS-raporto. Unue venas ankoraŭ iom da lameco-lamentado.

La tema programo laŭ mi estis sufiĉe lama. Ne ke mi iam partoprenus Internacian Seminarion pro ĝi, sed kvanto kaj parte kvalito de la programeroj jam estis multe pli altaj. Mi havis la impreson, ke oni prenis ĉiun, kiu sin proponis, eĉ sen bone prepari sin. Tiel oni kompreneble ne atingas altkvalitan diskutadon aŭ ideointerŝanĝon. Mi memoras tempon, kiam la respondeculoj aktive serĉis personojn por atraktivaj kontribuoj!

La vespera programo komenciĝis multe tro malfrue, nome oficiale je la 21a kaj foje nur iom poste. Ĉar la vespermanĝo finiĝis je la 19a, tiel ekestis duhora paŭzo. Homoj plendis pri tio, ke tiel ekestis etoso-truo, kaj grandparte amuziĝis ie ajn en la ejo. Sekve la organizantoj plurfoje devis kolekti la homojn por ke la vespera programo povu komenciĝi. Oni povintus lerni tion de la IJF, kie dum jaroj la vespera programo preskaŭ ĉiam komenciĝis tro malfrue. Certe oni tiel ne havis streĉon ĉe la sonprovoj, sed tamen laŭ mi la 20a aŭ plej malfrue la 20a kaj duono estintus la ĝusta horo por komenci per la vespero. Mi miras des pli pri tio, ke oni ne okazigis la forumon de la Germana Esperanto-Junularo inter la vespermanĝo kaj la vespera programo, aŭ aldonan programblokon. Ĉiel ajn: Tiel ankaŭ la nokta programo aŭtomate nur malfrue startis.

Tio des pli ĝenis min, ĉar ili rekorde frue finiĝis! Kiam oni fermis la trinkejon je la 4a, mi esprimis mian miron pri tio – kaj rikoltis akran plendon pri mia opinio. Nu bone, foje personoj simple tro laboris kaj ne plu havas nervojn. Sed se mi rakontintus antaŭ kelkaj jaroj, ke la trinkejo dum IS fermiĝas je la 4a matene, IS-veteranoj eksplodintus pro ridado, ĉar estus tiom neimagebla okazaĵo!

Alia afero por plendi estis la IS-diskoteko, tradicie la loko, kie mi pasigas multan tempon. Ĉijare neniu el la kutimaj DĴj oficiale estris la diskejon. Venis DĴ Alex (dum la unua nokto, li mem diris, ke li ĝis nun nur DĴumis por la radio), DĴ Leo (Leo Sakaguchi) kaj DĴ Roĝer (post la unua duono de la IS). Ili certe estis profesie ekipitaj per porteblaj komputiloj kaj iu spertula DĴ-miksoprogramo, tiel ke mi unue sentis min, kiel uzanto de ordinaraj KDj, maljuna kaj eksdata. Mi eĉ pensis ke mia tempo kiel DĴ pasis kaj mia stelo baldaŭ sinkos.

Sed montriĝis, ke la novaj DĴj havis gravan malavantaĝon: Ili ne konis la IS-etoson kaj sian celpublikon. Tial ili surmetis multe tro laŭtan muzikon kaj tro ofte elektronikajn stilojn (haŭzon, trencon…). Dum la unua nokto post sufiĉe bona fazo tiel rekorde rapide malpleniĝis la dancejo. La noktojn poste, la situacio rilate al ili ne pliboniĝis. Tio ne signifas, ke la diskoteko dum la tuta tempo malbonis. Sed mi tamen estas iomete seniluziigita de miaj kolegoj, ĉar ili ne pli frue rimarkis, kion surmeti por distri la homojn. Pri tiu temo mi havas ankoraŭ kelkajn aldonojn, kiun mi skribos poste.

Ankaŭ pri la resto mi skribos alifoje. Aliokaze iĝus tro multe por unu enskribo…