Arkivoj de etikedoj: jonny m

Se vi estas bona homo

La 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo) ofertis plurajn muzikajn kulminojn. Post enkondukaj vortoj kaj unuaj koncertoj kaj la koncerto de mia propra grupo La Okulvitroj, la vico venu al Jonny M. Lia kanto “En somero” estis furora?o en 2010 kaj 2011, mi renkontis lin persone unuan fojon dum la 3a JES, kaj nun mi spertis lin koncertante. Jam kiam li D?umis unu jaron anta?e, li foje prezentis kantojn de si, ekzemple “En somero” kaj “Rilaksu”. Krome mian atenton kaptis la germanlingva “Keine Lust”. Sed nun li alvenis kun multaj novaj kantoj en Esperanto.

Kaj kion diri? Mi ?ategas tion! Mi mem miras pri tio, ?ar kutime mi reagas ne tiom entuziasme al naive gaja muziko. Sed mi ?atas la klaran vo?on, la facile kompreneblajn tekstojn, kiuj ?ajne tute nature kongruas al la muziko, kiam Jonny M kantas ilin. Kaj la ideoj esprimitaj estas idealismaj kaj ne nur bone harmonias al idealoj en Esperantujo, sed ekzemple al Freundeskreis, kiuj la? mi estas pinto de (intelekte idealisma) germanlingva hiphopo. ?u krome estas hazardo, ke alia granda regeoartisto el Germanujo, nome Gentleman, havas simile melodian sonon en sia vo?o?

“Mi volas diri dankon” estas kompreneble unu refreno, kiu restis en mia memoro. Iam eksonis malrapida kanto pri internacia amo, kaj kvankam mi ne tiom bone eltenas tiun temon (kiam ne estas iu virino, kun kiu mi dancas), mi ?atis ?in. Sed la unu kanto, kiu superis ?iujn, estis “Bona homo”. La muziko kaj la refreno tuj eniris mian orelon kaj restis en mia kapo. Neniu miraklo, ke mi kantis ?in parte dum trinkeja koncerto en januaro en mia hejmurbo Münster.

Jonny M (interalie: “Bona homo”, la unua kanto)

La aliaj homoj (ekzemple Stela, kiu estas same kritikema kiel mi) opiniis grandparte same, kaj mi a?dis nur unu kritikan vo?on, kiu ne ?atis ?uste tiun naivan feli?econ. Mia propra grupo “La Okulvitroj” komencis la vesperon, sed Jonny M kaj ni ne konsideris nin la anta?grupo. Ni estis amba? bonegaj.

?etu vian cerbon

La serio de enskriboj pri Esperanto-renkonti?oj, kiujn mi partoprenis ekde 2011, ankora? ne fini?is. Post la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) 2011 en mia hejmurbo Münster, la Esperanto-somero en Ukrainujo 2011 kun la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo kaj Velura Sezono en Jalto, la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando) 2011/12, la esperantumado en Lepsiko kaj Berlino en majo 2012, la Komuna Esperanto-Kongreso (KEK) en Berlino unu semajnon poste kaj la Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra (Slovakujo) en julio, la KKPS en novembro 2012, mi nun finfine vortumu miajn spertojn dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale, Germanujo.

Unu momenton, tiu loko sonas konate. Jes, ?uste, la Naumburg, en kiu okazis jam la 47a Internacia Seminario (IS) en 2003/04 (vidu anka? la fotoalbumon, kiun faris mia frato kaj kiun mi republikigis ?e Ipernity). Do estis reveno al la sama loko post na? jaroj… kaj tio kompreneble alportis memorojn por mi, sed pri tio mi skribu poste.

Unue mi listigu la aliajn fontojn, kiujn mi trovis pri la 4a JES en la reto. Tial estas bone, ke mi verkis mian raporton kelkajn monatojn poste, ?ar tiam mi povas pli facile kompili ?ion:

Kio ?enerale direblas pri la 4a JES? Finfine ?i denove da?ris unu semajnon, e? se dum iom nekutimaj datoj (28a de decembro ?is la 4a de januaro). Kun 259 partoprenintoj el 34 landoj, ?i estis dece granda kaj sufi?e internacia. Kaj entute estis 91 Germanoj – preska? la sama kvanto kiel dum la sukcesaj jaroj de la Internacia Seminario (IS). Tamen necesas anka? atentigi, ke povintus esti pli multaj partoprenantoj, ?ar okazis preska? neniu varbado. La ali?ilo pretis rekorde malfrue. Mi mem proponis varbi dum la SES. Tie aparte indis varbado, ?ar venis multaj novuloj, kiuj ankora? tute ne konis Esperanto-renkonti?ojn. Sed mi ricevis neniun respondon de la JES-organizantoj. Kaj konsiderante, ke por JES kuni?is du aran?oj kun kune proksimume 400 partoprenantoj, e? 259 estas magra rikolto.

raporto en la Germana televido

impresoj de Céline Bernard

Pri la vespera programo mi tamen tute ne povas plendi. Denove ?i estis deca por eta muzika festivalo. Aliaj plendis, ke okazis preska? nur koncertoj, sed la? mi tio estas bona evoluo (malfacilas prezenti teatra?on bone).

La 29an de decembro, la vesperon malfermis Platano (La Pafklik’). Same kiel jam kelkfoje – la pasintan fojon dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo – mi helpis, surmetante la muzikon. Dum unu kanto Platano, Jonny M kaj mi e? repis triope!

Poste koncertis JoMo, kiu interalie kantis “Jen alkohol’“, la kunmeton de “Jen nia mondo” kaj “Alkohol'”, kiun dum la SES elpensis kaj prezentis Ro?jo kaj mi sub la nomo “la VIPoj”. Dum SES estis anka? la unua fojo, dum kiu JoMo transprenis la kanton al sia repertuaro. ?ifoje li ?an?is iomete la tekston. Dum “La Bambo” mi kompreneble volonte denove helpis lin rilate al kantado.

Kial ?iuj bonaj aferoj devas veni al fino?

Anta?hiera? mi skribis pri koncerto en la trinkejo “Heile Welt” en mia hejmurbo Münster. La monata muzikado tie sendube estis unu el la plej gravaj malkovroj, kiujn mi faris en 2012. Beda?rinde la 16an de januaro ?ijare mi estis lastfoje. Sed tiu GrooveGipfel (“gruva kulmino”) ankora? donis al mi la ?ancon, montri mian muzikan talenton.

Mi prezentis la unuan strofon de “?u vi pretas!?” de Dolcxamar, improvizis refrenon kun la vorto “GrooveGipfel”, kantis la refrenon de “Bona homo” de Jonny M, “La? la strat'” (origine “Down The Street” de 42), unu strofon kaj la refrenon de “Ne multe pli (kaj tiel plu)” de Stephan Schneider. Krome mi kantis la strofojn de Alpenrap de Erste Allgemeine Verunsicherung kaj la refrenon de Good Times de Chic al la famega basa ripetfrazo. Dum la bando ludis drumenbason, mi kantis la unuan strofon de Sie ist weg kaj la duan de Einfach sein, amba? origine de Die Fantastischen Vier. Plia repado okazis, kiam mi prezentis la unuan strofon de mia propra kanto La premiero. Iam alia muzikisto kantis malrapidan kanton en la franca kaj mi aldonis la frazon “Chissà se stai dormendo” el la samnoma kanto de Jovanotti. Belega vespere, kaj tre beda?rinde, ke ver?ajne estis la lasta fojo por mi, ?ar nuntempe mi laboras en alia urbo dum la semajno. Sed kiu scias, kion alportos la estonteco? Kaj tiu sperto estis grava pa?o al mia propra muzika evoluo.

La estrino de la trinkejo cetere estis invitinta min al sia naski?tagfesto la 25an de decembro kaj al silvestra festado en la trinkejo. Beda?rinde mi devis nei amba?, ?ar dum kristnasko mi estis ?e mia familio kaj dum silvestro mi tradicie ne estas hejme.

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ?iam ?atis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ?uste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la son?puro de Pulp Fiction a? la kanto “Kosmo?ip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre pla?is al mi. Dum tiu nokto la diskoteko da?ris ?is la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preska? preska? nenion sekvis de tio, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ?ustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montri?is tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Beda?rinde amba? kantistinoj ne ?eestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ?ifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke e? ne estis okazo por aliaj ?eestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn D?-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankora? havas longan karieron anta? si!

Dum alia vespero D?umis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avanta?o de malgranda diskoteko: ?i facile pleni?is kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi da?rigis la tradicion de ?okolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron anta?e kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. ?ifoje estis dekoj da diversaj ?okoladoj kaj mi feli?igis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? ?i okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ?ar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj anka? en aliaj ?ambroj homoj povis sidi. En la man?ejo en la tereta?o estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro la? Moskva tempo komenci?os jam je la 21a, do unu horon pli frue dum anta?aj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ?iam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege pla?is al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ?ojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzika?oj.

Mi da?rigis ?is la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la E?ropa kantokonkurso “E?rovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege pla?as al mi!

??????: ???? ???? (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankora?foje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Beda?rinde mi ne memoras kun certeco, ?u mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime a? dum tiu tempo a? jam tuj post noktomezo. Sed ?ar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) ?ar JES fini?is jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove da?ru tutan semajnon. Tamen la ?eestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pluda?ri. Mi enliti?is ?irka? je la 7a matene.

Per tio jam fini?is la oficiala JES. Sed ankora? restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.

Mi estas la pasa?ero

Da?re validas mia intenco, skribi pri la Esperanto-renkonti?oj el la jaroj 2011 kaj 2012, kiujn mi partoprenis. Post la Germana Esperanto-Kongreso 2011 en mia hejmurbo Münster kaj la belega Esperanto-somero en Ukrainujo (parto unu, parto du, parto tri, parto kvar), nun venis la vico de la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko, Pollando. Mi estis skribinta pri la anta?aj du kune en serio de enskriboj (parto unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep plus post-renkonti?o kaj kvin receptoj kontra? la post-Esperanto-renkonti?o-sindromo). Fakte poste ankora? aperis artikoloj kaj videoj pri la 2a JES en Burg/Spreewald:

JES 2010/11

La video pri la 2a JES komenci?as per la trajnkaravano kaj tio estas bonega temo por komenci la raportadon pri la 3a JES, ?ar ?ifoje mi mem ali?is al la trajnkaravano! Kompreneble tio estis iomete freneza decido, ?ar kun 35 jaroj mi ne plu same bone eltenas nokton kun malmulta a? preska? neniu dormo. Aliflanke mi e? ne estis la plej maljuna kunvoja?anto de la karavano kaj kiel mi konstatis, tia voja?o estas bonega maniero, eniri la etoson de la sekva semajno. Mi estis spektinta videon pri la karavano al la IJK 2011 en Kievo kaj iom enviis ties partoprenintojn, do nun estis tempo por fari tion mem.

Startis diversaj bran?oj el Nederlando kaj Francujo, kiuj finfine kuni?is en Berlino. Tiam ni estis entute 29 personoj. Sole mi nur voja?is ?is Dortmund kaj tie jam renkonti?is kun la grupo el Venlo. Sed e? pli grave estis, ke tie ali?is alia pasa?ero, nome Jonny M, kies muzikon mi jam menciis kelkfoje anta?e. Post multa interreta babilado, nun estis veninta la unua renkonto en la reala vivo! Kaj kiel mi tuj konstatis, li estas ege simpatia kaj bonetosa.

Dum la voja?o montri?is bona ideo, ke mi estis enpakinta mian gitalelon. Plurfoje mi uzis ?in por muziki! Unufoje tio okazis matene ie en Pollando kun Vlad Dolezal el Slovakujo, kiu estis kunportinta gitaron. Do la karavano e? havis plurajn Esperanto-muzikistojn kun si.

Cetere tute hazarde en unu trajno ni renkontis Igor, kiun mi ne estis vidinta dum eble sep jaroj! Li diris, ke al li ege mankas Esperanto-renkonti?oj kaj ke li denove partoprenu ilin. Dum aliaj okazoj homoj demandis, kiun lingvon nia grupo parolas. Jen kiel informado funkcias.

Entute mi dormis nur kelkajn horojn en Frankfurt/Odro. Kiam ni alvenis al Gdansko, mi estis kompreneble laca. Sed la sperto de komuna voja?o estis bonega. Mi ne nur revidis kelkajn amikojn en la trajno, sed konati?is kun novaj homoj.

Mi voja?as tra la son?o

Pri Jonny M, juna regeo-artisto el Germanujo, mi jam skribis anta?e. Lia kanto “En somero” eksonis interalie dum la silvestra balo de la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald. Li anka? mencii?as en numero 01/2011 de Esperanto aktuell. La noticon mi verkis.

Nun aperis la senpaga albumeto “Pli ol espero”. ?i haveblas kiel ZIP-dosiero. Inkluzivitaj estas la tekstoj kaj diversaj fotoj. Jen la kantolisto:

  1. Rilaksi?u
  2. En somero
  3. Muzik’
  4. Al la radikoj
  5. Por paco

Tute nova por mi estas nur la tria kanto. Tiu la? mi havas tre interesan muzikon. ?i iomete memorigas min pri “Dem Gone” de Gentleman. En tiu kanto je la fino aperas strofo en la angla, dum la unua kanto parte en la germana.

De la unuaj du kantoj mi jam havis pli fruajn versiojn. De la lastaj du kantoj mi jam legis la tekstojn.

Beda?rinde ankora? enestas kelkaj lingvaj eraroj. Sed por demo-albumo jam estas granda pa?o anta?en por Jonny M. Mi forte deziras, ke li pluiras sian vojon!

La homoj devas unui?i

La nova jaro e? ne a?as tri semajnojn kaj jam mi havas interesan nova?on por rakonti. Sed ?io komenci?is somere dum la pasinta jaro. El gazeto-artikolo trovita tra Google News mi eksciis, ke ekzistas nova Esperanto-artisto en Germanujo. Jonas Marx estas tre juna (20-jara!) kaj lo?as en Bergisch Gladbach, proksime de Kolonjo. Kutime mi transdonas tiajn nova?ojn al Vinilkosmo, sed la pasinta jaro estis malfacila kaj mi ne havis la tempon a? energion por envolvi?i (kio estintus la natura sekvo el unua kontakto).

En oktobro Flo kontaktis min tra Ipernity kaj demandis min, ?u mi konas “Jonny M”. Certe mi jam legis pri li! Mi do zorgis pri la unua kontakto inter muzikisto kaj Esperanto-diskoeldonejo. Interalie mi ricevis la unuan esperantlingvan kanton “En somero” kiel MP3-dosiero.

Jonny M: En somero

Dum la 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald, la kanto eksonis interalie dum la silvestra balo. Post la JES, mi ensalutis al MySpace por skribi komentojn al la muro de 42 el Lepsiko. Mian propran MySpace-konton mi ne estis uzinta dum longa tempo (minimume unu jaro) kaj mi estis mal?altinta preska? ?iujn avertojn pri novaj mesa?oj ?ar simple alvenis tro multaj malinteresaj. Sed kiom mi miris, kiam mi tie trovis mesa?on de Jonny M el februaro 2010!

Li demandis pri mia grupo La Kuracistoj kaj interesi?is pri tio, ke mi estas denaskulo. Finfine mi respondis al li kaj demandis, ?u li konas aliajn Esperanto-artistojn, kiuj ludas regeon: Afrika Espero, Dennis Rocktamba, la Afrika Kompilo, Strika Tango (ekzemple “La Druido”)
Samadhi (unu kanto, mi ne plu memoras la nomon). Kompreneble mi anka? menciis mian propran kanton Al la liberec’.

Jonny M rapidege respondis kaj menciis, ke li a?skultis “Al la liberec'” multfoje kaj ke ?i tre pla?as al li! Kaj por e? supertrafi tion, li sendis al mi duan kanton en Esperanto de si! Esperanto-regeo ?ajnas havas interesan estontecon.

Jonny M: En somero (vive)

Mi sentas min hejme kiam la aero estas tro dika por spiri

La 2a Junulara E-Semajno (JES) en Burg/Spreewald (Germanujo) regalis min per kelkaj personaj kulminoj, sed la programa kulmino kompreneble estu la silvestra balo!

Vera silvestra bufedo ne estis, sed pli bona vesperman?o, simile kiel dum la Internacia Seminario (IS) 2000/01 en C?haven Cuxhaven. Dum la man?o la Rusoj el Sibirujo disdonis dol?a?ojn, ?ar tiam estis ilia nova jaro. Tre bela gesto! Kelkajn malvarmajn pladojn oni starigis en apuda ?ambro en la ?efa ejo, simile al la pasinta jaro.

Dum la silvestra balo okazis neniuj klasikaj dancoj. La balo mem komenci?is relative malfrue (duonan post la 21a); tamen mi atendintus almena? kelkajn parajn dancojn, e? se mi ne konas ilin.

La vera solena etoso ekestis je la 22a, kiam la Rusoj festis la novan jaron la? Moskva tempo en aparta ?ambro. ?iuj eksterlandanoj estis invititaj. Dum la sekva horo pasis, mi ali?is al la sekva Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo, Ukrainujo. Kiam alproksimi?is la nova jaro por Ukrainanoj, mi disdonis grandajn miraklokandelojn. Tio montri?is denove bonega kontribuo al la festo. Homoj ege ?ojis. Kiel mi eltrovis, la Ukraina vino el Jalto gustas same bone kaj dol?e kiel la Marsala-vino el Sicilujo.

Beda?rinde la bala salono suferis de tio, ke multaj homoj estis aliloke. Tial mia konsilo por la sekva fojo estas: Kombinu la Rusan kaj Ukrainan festojn kun la balo, tiel ke ne estas iu stulta fortirado de homoj kaj por ke a?tomate ?iuj estu kune.

?iel ajn kelkaj dancis kaj alproksimi?is la jar?an?i?o la? la loka tempo. Sed ne eksonis “The Final Countdown” de Europe kiel lasta kanto de la malnova jaro – kaj anka? ne “New Year’s Day” de U2 a? kiel unua kanto de la nova jaro a? la unua kanto por la nova jaro en Irlando kaj Britujo! Pluraj homoj poste kritikis tiun rompon de la tradicio. Aliflanke mi ege ?ojis, ke oni konsideras la U2-kanton jam tradicion – mi ja mem ekis ?in!

Por ekscii kiu refoje zorgis pri tio, ke “New Year’s Day” (kutime la versio el la albumo War) eksonis dum la jar?an?i?o, oni nur relegu kion mi skribis pri la silvestra balo dum la unua JES en 2009/10 kaj anta?e dum la Internacia Seminario (IS) en 2008/09, 2007/08, 2006/07, 2005/06, 2004/05 kaj 2003/04. Ofte mi preparis specialan kompaktdiskon por tiu okazo. Kaj la homoj demandas pri la tradiciaj kantoj, se oni riskas ne a?skultigi ilin.

Dum la anta?a nokto mi estis montrinta, kion mi kapablas kiel D?, kaj miaj personaj spertoj estis apena? supertrafeblaj. Tial min ne tro ?enis, kiam ne povis okazi propra D?umado dum la silvestra balo pro teknikaj problemoj. Je la fino Cyrille transprenis kaj mi estis kontenta.

La balon oni interrompis por marmeladumado-sesio, kiu entute da?ris eble kvin minutojn. Kutime mi tute ne ?atas, kiam oni devigas la dancantajn homojn halti kaj spekti, nur por poste peti ilin reeki la dancadon. Kutime tio forpelas la dancemulojn kaj detruas la fluon. ?ifoje tamen la afero estis sufi?e konciza.

Unu amuza situacio, kiun mi memoras: Iom post noktomezo eksonis la Esperanto-regeo “En somero” de Jonny M. Tiam Cyrille (La Pafklik’), Eric Languillat (Inicialoj DC) kaj mi dancis kune kaj improvizis parodion de la teksto.

Mi ankora? dancis longe. Mi iris dormi duonan post la sepa, kiam la diskoteko jam ne plu funkciis. La? tiu mezuro, estis bona silvestra balo, kaj anka? el mia persona vidpunkto, malgra? kelkaj plibonigeblaj partoj, ?i estis sukcesa – kaj tio plej gravas.

Da?re restis io por rakonti pri la 1a Junulara E-Semajno (JES) en Zakopane (Pollando). Ankora? necesas mencii parton de la interesa muzika programo.