Arkivoj de etikedoj: dan?era

Na?mburgo sen vi estas urb’ sen harmoni’

Mia enskriboserio pri la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo).mem fini?is, sed mi da?re havas ion por rakonti. Post la enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo kaj gufujo kaj trinkejo kaj maltrafitaj koncertoj kaj D?umado kaj partopreno en la internacia vespero, la JES fini?is la 4an de januaro. Same kiel post la 2a JES kaj post la 3a JES, mi ne tuj voja?is hejmen, sed ankora? vizitis Berlinon.

La 4an vespere okazis koncerto de Danghera kaj Kim en la trinkejo “Fünf Ziegen”, kies estro parolas Esperanton kaj same kiel mi ?atas malnovajn Amplifiki-kantojn. Al la trinkejo venis sufi?e multaj esperantistoj, anka? kelkaj, kiuj anta?e ne estis ?e la JES. Tiel mi interalie revidis Alessandra, Italinon el Vercelli, kiun mi ne vidis dum kelkaj jaroj. ?i estas kvaza? el mia pasinteco kiel junulo… kaj tuj apud mi sidis Ro?jo, kun kiu mi stultumis pri nova kanto por la VIPoj. Nepriskribebla sento, kiel malnovaj tempoj miksi?is kun la nuno kaj proksima estonteco. Cetere mi anka? revidis Mao, kiu rakontis pri sia tempo kiel juna plenkreskulo. Kelkaj aferoj ?ajne ne ?an?i?as…

La sekvan vesperon okazis post-renkonti?o ?e la adreso Danziger Straße 50 (kiel anta? du jaroj). ?ifoje e? estis kun karaokeo, kaj mi partoprenis ?in!

Mi finu per bela anekdoto de la JES, nome la kanto “Berlino sen vi” de Inicialoj DC. La unuan fojon mi a?skultis ?in la unuan fojon en septembro 2009. Por kapti la post-JES-etoson, mi jam pli frue ligis al video. ?ifoje La Perdita Generacio (LPG) unue reludis la kanton kun iomete alia titolo, nome “Na?mburgo sen vi”. Inicialoj DC ?an?is tion al “Na?mburgo kun vi”. Kaj LPG kadre de alia koncerto ankora? dum la sama JES kreis la version “Na?mburgo sen ni”!

La perdita generacio (LPG): Na?mburgo sen vi

Inicialoj DC (i.d.c.) – Na?mburgo kun vi

Amba? supraj videoj estas de Sjoerd Bosga. Aldone Irek publikigis videon de LPG – Na?mburgo sen ni ?e Ipernity. Beda?rinde ne eblas rekte montri ?in ?i tie.

Ni ?irmi?as inter muroj de solec’

Kio restas por diri pri la koncertoj dum la 4a Junulara E-Semajno (JES) en Naumburg/Saale (Germanujo)? Post enkondukaj vortoj kaj pri la unuaj koncertoj, la koncerto de La Okulvitroj kaj Jonny M. kaj la silvestra balo, mi ne plu frekventis iun koncerton fakte.

Dum la novjara nokto okazis kvizo. La 2an de januaro unue koncertis Tone (kiu jam aperis dum la koncerto de Jonny M kiel gastmuzikisto), poste Danghera kaj Kim (kiujn mi jam konis kune de la 3a JES). Nekutime aldoni?is la vespero de la 3a de januaro, ?ar la JES da?ris ?is la 4a. Post la internacia vespero ankora? koncertis La Perdita Generacio (LPG).

Aldoni?as la gufujo-koncertoj, kiujn mi ?iujn komplete maltrafis: La 30an de decembro koncertis Gijom Armide, la 1an de januaro ?eLe (Lena kaj ?enja Wilke) kaj poste LPG kaj la 2an de januaro unue Inicialoj DC kaj poste Johannes Mueller.

Kvankam mi ?enerale aprobas la ideon de programo en la gufujo, tio ?io la? mi estis evidente tro. Tio blokis la gufujon dum horoj, tiel ke mi mem havis problemojn, foruzi mian tasopason, ?ar dum multaj noktoj mi simple maltrafis la malmultan “liberan” tempon de la gufujo. Aldone oni uzis teknika?ojn por tiuj koncertoj (iomete kontra? la tradicio) por surbendigi anka? ilin. Sed tio signifis, ke ne povis okazi diskoteko tiam. Do la mesa?o estas klara: Gufujo-koncertoj volonte, sed ne tiel, ke ili malebligas diskejon a? spontanean teumadon kun parolado.

Aliflanke tiel mi pasigis pli multan tempon en la trinkejo. ?i havis bonan teamon ?ifoje, kiu diligente laboris. Krome la ?ambro estis farita por trinkejo kaj havis veran etoson – tute male al tiu de la 3a JES! En la trinkejo plurfoje okazis karaokeo (anka? tio iom tro ofte kaj longe la? mi – kiu ne ?atas tion, devis fu?i), sed krome oni montris muzikvideojn. Dum la novjara nokto mi eksidis kaj mem iomete surmetis videojn, tiel i?ante V? Kunar (nova afero!). Tio kunkreis bonan etoson. Cetere la trinkejo disponigis kafon dum la posttagmezoj – tre bona ideo!

E? se mi ne partoprenis tiujn menciitajn koncertojn, mi povas almena? ligi al diversaj videoj faritaj dum ili. Filmis Sjoerd Bosga kaj Irek. Beda?rinde ?ajne ne plu eblas rekte enmeti videojn de Ipernity, tiel ke mi nur povas ligi al ili:

  1. Tone – Verva Virin’
  2. LPG – La kosma aventuro
  3. Tone & Jonny M. – Eterna lumo

Inicialoj DC (i.d.c.)

Kim kun Danghera: Ska-virino

La Perdita Generacio (LPG): Lulkanto por piratoj

?eLe: Ukraina popolkanto

Gijom Armide: Viaj bukloj

Kaj tiel plu, kaj tiel plu, tra vespera bru’

Post la karavano kaj la unuaj du tagoj, kio krome okazis dum la 3a Junulara E-Semajno (JES) en Gdansko (Pollando)?

La 29an de decembro, vespere unue koncertis Inicialoj DC. Mi ne aparte memoras ion de la koncerto, sed mi ?iam ?atis lian muzikon. Poste estis la vico de Kim J. Henriksen, kiun mi pasintfoje vidis, kiam li estis gastbasisto de 42. Grupo nova por mi estis “Danghera”, grupo de kvar Danaj junuloj (17-jaraj, se mi ?uste memoras), inter ili la filo de Kimo. Ili ludis instrumentan surfrokmuzikon, memoriganta ekzemple al la son?puro de Pulp Fiction a? la kanto “Kosmo?ip'” de “Alaksio kaj la Galaksio”, kiu aperis sur la “Esperanto Subgrunde Kompil’“. Je la fino de la koncerto, ili ludis kune kun Kim. La muziko tre pla?is al mi. Dum tiu nokto la diskoteko da?ris ?is la 5a proksimume.

La 30an de decembro, unue okazis la koncerto de Johannes Mueller. Mi tamen preska? preska? nenion sekvis de tio, ?ar mi preferis ekstere babili kun homoj. Mi simple ne havis la ?ustan humuron por tio kaj krome mi forte preferas muzikon, al kiu eblas danci.

Tio montri?is tuj poste dum la koncerto de La Perdita Generacio. Beda?rinde amba? kantistinoj ne ?eestis (unu alvenis nur poste), tiel ke LPG konsistis ?ifoje nur el tri viroj. Tamen ili sukcesis dancigi la homojn.

La muzika programo estis tiom densa, ke e? ne estis okazo por aliaj ?eestantaj muzikistoj kiel ekzemple Jonny M kaj mi, aperi sur la scenejo. Tamen Jonny M dum unu nokto montris siajn D?-kapablojn. Li ne surmetis regeon, kiel oni povintus pensi, sed ofte tre pezan, dancigan muzikon, ekzemple Killing In The Name Of de Rage Against The Machine. En Esperantujo Jonny M ankora? havas longan karieron anta? si!

Dum alia vespero D?umis Leo Sakaguchi kaj li havis problemojn, fini la diskotekon. La homoj simple pludancis, tutegale, kiun kanton li surmetis! Li mem estis tre impresita de tio. Nun videblis la avanta?o de malgranda diskoteko: ?i facile pleni?is kaj la etoso estis ege bona.

Cetere mi da?rigis la tradicion de ?okolado-frandado, kiun mi ekis dum post-JES-festo en Berlino unu jaron anta?e kaj ripetis kadre de la 67a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Kievo (Ukrainujo) en somero. ?ifoje estis dekoj da diversaj ?okoladoj kaj mi feli?igis multajn homojn per ili.

Kio dirindas pri la silvestra balo? ?i okazis en la koridoro, sed por la kvanto da partoprenantoj tio estis en ordo, ?ar trinkejo kaj gufujo estis tuj apudaj kaj anka? en aliaj ?ambroj homoj povis sidi. En la man?ejo en la tereta?o estis plia eblo sidi kaj babili.

Origine ni ne volis komenci la silvestran balon tre frue, sed tiam oni atentigis min pri tio, ke la nova jaro la? Moskva tempo komenci?os jam je la 21a, do unu horon pli frue dum anta?aj jaroj. La kialo estas, ke Rusujo ne retransiris al vintra tempo, tiel ekde nun ?iam estos tiel. Pro tio mi haste surmetis muzikon el la filmo “Stiljagi“, kio ege pla?is al la Rusaj partoprenantoj. Jam dum la 67a Internacia Junulara Kongreso en Kievo (Ukrainujo) mi rimarkis, kiom populara tiu muziko estas. Nun mi sukcesis dancigi la homojn. Tiuj kantoj inivitis al para dancado, kaj mi ege ?ojis, ke mi povis malfermi la vesperon per solenaj muzika?oj.

Mi da?rigis ?is la nova jaro en Ukrainujo je la 23a horo. Tiuokaze mi surmetis du kantojn, kiujn mi fakte ne havis sur mia portebla komputilo. Mi uzis la interretkonekton kaj Alisa Nikitina proponis du kantojn, nome “Wild Dances” de Ruslana, venka kanto en la E?ropa kantokonkurso “E?rovido” en 2004. La alia kanto estas en la ukraina kaj ege pla?as al mi!

??????: ???? ???? (Tartak: Nashe Lito)

Noktomezon mi ne aparte memoras, sed estis deca festo, kaj je la fino nur tio gravas. Mi transprenis la diskotekon ankora?foje inter la 1a (nova jaro en Britujo kaj Irlando) kaj la 3a (nova jaro en Brazilo). (Beda?rinde mi ne memoras kun certeco, ?u mi surmetis la kanton “New Year’s Day” de U2, kiel mi faris kutime a? dum tiu tempo a? jam tuj post noktomezo. Sed ?ar tio estas mia propra tradicio, mi vetus je tio, ke mi faris.) ?ar JES fini?is jam la 1an de januaro, oni devigis nin fini la festadon en la koridoro jam je la 6a matene. Tio klare montras, kial JES denove da?ru tutan semajnon. Tamen la ?eestantaj festemuloj solvis la aferon, translokigante la tutan aparataron al la kelo, tiel ke la diskoteko povis pluda?ri. Mi enliti?is ?irka? je la 7a matene.

Per tio jam fini?is la oficiala JES. Sed ankora? restas longa postfestado en pluraj etapoj, pri kiu mi rakontos en alia enskribo.