Sed ?io, kio al vi mankas en la vivo, tion vi nur mem povas doni al vi

Hodiaŭ kolego en la kliniko portis T-ĉemizon de “Die Ärzte“! Mi alparolis lin pri tio kaj li diris, ke li posedas ĉiujn albumojn de ili, ankaŭ la plej malnovajn. Jes ja! Kaj mi timis post la IS, kie la junuloj apenaŭ konis verkojn de “Die Ärzte” el la 1980aj jaroj, ke mi jam vere maljunas… sed tute ne. Ankaŭ la nuna civilservanto tre ŝatas “Die Ärzte”, do ni estas jam tri sur la koridoro.

Mi malkovris, ke mia iama ĥoro “Anastasis” nun finfine havas TTT-ejon. Kelkaj informoj pri la ĥoro, ŝtelitaj de mi mem:

Inter 1992-1996 mi kantis kiel tenoro en la ĥoro “Anastasis”. Ĝi konsistis el junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Tie mi lernis vere multon pri alta kaj plurvoĉa kantado. La repertuaro ĉefe estis la t.n. “nova eklezia kanto”, sed kelkfoje ankaŭ nereligiaj kantoj. Ekzistas du surbendigoj sur kiuj mi kiel membro de Anastasis kantas, unu kasedo (1994, 6 kantoj) kaj unu KD (1996, 2 kantoj).

Speciale interesaj partoj: grupa foto de la ĥoro. Por pli bone vidi la unuopajn personojn, ekzistas granda versio de ĝi. Mi konas preskaŭ ĉiujn sur la foto kaj havas regule kontakton al ili. Fakte kun ili mi ofte faras ion kune… se mi en la pasinteco skribis pri belulinoj aŭ festemuloj ekster Esperantujo, tiam plej ofte mi alcelis iun el ili!

Eblas rigardi fotojn de la unuopaj membroj, kiuj tamen ne tre bone montras, kiel la personoj aspektas reale. De la jam plurfoje menciita DĴ Arafat troviĝas taŭga foto aliloke en la sama TTT-ejo.

3 thoughts on “Sed ?io, kio al vi mankas en la vivo, tion vi nur mem povas doni al vi

  1. shougeki

    Mi pensas ke estas trista ke se mi deziras legi vian tagligbron, mi devas konsulti vortaron. Mi ne devas fari tion kiam mi legas aliajn tagligbrojn.

    Nenia doloro, nenia akirajxo mi supozas. 🙁

  2. elgrande

    Mi ?iam ?ojas, kiam mi povas lerni novajn vortojn de kunar. 🙂
    ?u la aliaj taglibroj, pri kiuj vi parolis, anka? estas en Esperanto? Se jes, pri kiuj temas?

  3. D? Kunar

    ne miru pri tio!

    Mi estas denaskulo kaj ĉiutage uzas Esperanton. La ĉefa celo de mia taglibro ne estas, doni bonajn ekzemplotekstojn al komencantoj, sed fiksi pensojn kaj spertojn de mi mem. Tial mi neniel limigas mian vortuzon. Ekzistas aliaj retaj taglibroj de homoj, kiuj eble uzas pli simplan lingvaĵon. Kiam mi komencis rete taglibrumi, mi opiniis, ke ne indus fari la saman, kaj anstataŭe intencis krei ion lingve pli altnivelan, eĉ se por legi ĝin necesas uzi vortaron kaj gramatikon.

    Kaj jes: Nenio kio havas altan valoron estas akirita facile.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Anti-Spam Quiz: