Iam mi estis trista tre

Ĝuste kiam la IS-bluso preskaŭ estis kaptinta min, ĉe la horizonto aperis aŭroro en la formo de du junulinoj kiuj kune kun mi pasis la vendredan vesperon. Unue ni ludis bilardon kaj poste ni rigardis ankoraŭ du filmojn. Eĉ se tio ŝajnas nur “etaj” aŭ “ĉiutagaj” aferoj – por mi ili tio ne estas, kaj ili malpezigis mian kaj menson kaj mian koron. Foje la vivo denove brilas, kiam oni tute ne atendus tion!

Tiom refreŝite mi povas skribi pri serioza temo:

Tim Renner forlasas Universal Music. Nu, tio unue ne sonas grave. Kiu estas Tim Renner? Kaj kiun sekvon havos lia foriro? Ja ĉiukaze nur temas pri unu el la grandaj muzikentreprenoj… ĉu oni ne entute povas fajfi pri ili?

Tim Renner estris la lokan sekcion de Universal en Germanio. Pro financaj kialoj, Universal planas malgrandigi la buĝeton por naciaj artistoj je 50%. Laŭ la artikolo ĉe “Der Spiegel”, tio signifus la maldungiĝon de 75% de la Germanaj artistoj kiuj havas kontrakton ĉe tiu entrepreno. Renner estis konata pro lia ago por pli bunta muzikgrupo, donante ŝancon al iom pli nekonformaj grupoj (inter ili ankaŭ “Die Ärzte”). Lia malsukceso do signifas, ke la muzikmerkato iĝas eĉ pli monotona, malpli eksperimenta ol antaŭe.

Ke la pli altrangaj gravuloj ĉe Universal prefere subtenas “internaciajn” artistojn signifas duan malbonon. Internacie sukcesaj artistoj plej ofte ne alportas kulturan pliriĉiĝon sed simple kantas en – la angla. Do ne temas pri batalo inter la “Germana” kulturo kaj iu “internacia” mondkulturaro, sed reale pri pli profunda adiaŭo de la aliaj lingvoj favore al la angla. Nur por ilustri kian flankan rolon havas la germana lingvo en Germanio: Nur 1,5% el la aŭskultigitaj kantoj en la Germanaj radioj estas germanlingvaj.

La germana lingvo, kiu havas ĉirkaŭ 100 milionojn da denaskaj parolantoj, iĝas ekzotika kuriozaĵo en lando kie ĝi estas la nura oficiala lingvo. Tio ne estas la kulpo de la angla. Lingvoj ne povas kulpi. Pri tio respondecas homoj en superaj pozicioj, kiuj faras decidojn kiel nun ĉe Universal Music, kaj la Germana amaso, al kiu egalas, kio okazas kun sia lingvo.

2 thoughts on “Iam mi estis trista tre

  1. goulo

    “Nur 1,5% el la a?skultigitaj kantoj en la Germanaj radioj estas germanlingvaj.” Nekredeble – mi sciis ke la angla elpu?as aliajn lingvojn, sed mi tute ne sciis tiom. Tio frenezas.

    Kaj la alia malfeli?a afero estas ke e? se oni nur pensas pri angla muziko, la radio nur ludas etan nombron de kantoj. Certe la plejparto da muziko (angla a? ne) simple ne ludi?as…

    Mi supozas ke Germanio havas la saman problemon kiel Usono, ke nur kelkaj povaj korporacioj (ekzemple Clear Channel) regas la radio-ondojn.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *