Arkivoj de etikedoj: kef 2005

Ni ?iuj volas tion

Ĉifoje ĉe la KEF la fokuso estis ĉe Esperanto-muziko. Tial ĉeestis pli multaj grupoj ol pasintfoje kaj plej ofte okazis du koncertoj vespere.

Komencis Ĵomart & Nataŝa, ĉe kelkaj kantoj subtenataj de sia filino Karina. Kvankam plaĉis al mi, kion mi aŭdis, mi tamen nur kaptis parton de la koncerto. Dum la unua vespero mi estis elĉerpita de la vojaĝo kaj krome la aero estis ege malbona tiam en la klubo, tiel ke mi pasigis multan tempon ekstere.

Dum la roka koncerto de Dolchamar mi revenis kaj restis la tutan tempon. Mi antaŭe timis, ke la nova anaro kaj nova sono ne tiom plaĉus al mi – iu estis rakontita al mi antaŭ du jaroj, ke ili transformiĝis al “tute plata rokgrupo”. Sed laŭ mi Dolchamar ludis pli bone ol dum la iksaj tempoj. (Kaj ili nun havas belan klavaristinon.) Kvankam mi ankoraŭ ne estis aŭskultinta la 2an albumon, la kantoj rapide eniris mian orelon. Ĉe la pli malnovaj kantoj mi kunkantis kiom eble kaj ĉiam dancis kiel frenezulo (eĉ pli gaje ol antaŭ kvin jaroj).

Martin Wiese ĉifoje koncertis sen siaj kunbandanoj de Persone. Li akompanis sin per akustika gitaro kaj ludis el la tuta repertuaro de Persone, de l’ praa tempo ĝis la nun’. Ĉar iel malaperis lia plektro antaŭ la koncerto, mi pruntedonis unu el miaj al li. Iam nokte mi rimarkis, ke ĝi rompiĝis (ĉu dum la ludado de Martin aŭ ĉu dum posta uzo de mi, mi ne scias). Tamen nun kiam la fama muzikisto Martin Wiese koncertis per la plektro, mi pripensas, vendi ĝin ĉe Ebay.

JoMo & Liberecanoj ludis ĉefe slavdevenajn kantojn. Mi feliĉkaze tiam gardis la DĴ-ekipaĵon kaj tial havis kaŭzon, ne kundanci. (Estis ege rapidaj ritmoj!) Sed kiam je la fino eksonis “Ĉeboksaro”, mi volonte sekvis la inviton de JoMo al la scenejo kaj kantis ĝin kune kun kelkaj Rusoj.

Anstataŭ fraŭlino Barlaston koncertis diversaj artistoj, i.a. mi, kiel mi jam rakontis. Kim kun sia filo prezentis novan “Esperanto-dancon” al la muziko de “Chan Chan” (konata ekzemple el la filmo “Buena Vista Social Club“).

Ĉe Flávio Fonseca impresis min, ke li ludas kaj kantas same bone kiel sur siaj surbendigoj. Kaj ja temas pri ĵazo, do ege komplikaj gitaraj akordoj! Krome plaĉis al mi lia versio de “Grava“, origine de Esperanto Desperado.

Pri la aliaj koncertoj mi skribos la sekvan fojon! Simple estis tro multaj por mencii ĉiujn en nur unu enskribo.

Liberecano en la kor’

Dum la ĉijara KEF, la ejo estis pli bona ol tiu en 2000, ĉar ekzemple en ĉiu el la lernejaj klasĉambroj dormis pli malmultaj homoj (en mia entute nur kvin aŭ ses). Ankaŭ la manĝaĵo multe pli bonis ol en 2000 – mi havis bonegan apetiton kaj manĝis kun granda plezuro (pliajn detalojn mi ŝparu).

Vespere oni preskaŭ ĉiam iris al la proksima klubo Liberté. Tie okazis pluraj programeroj. La loko ne nur servis kiel trinkejo kaj dancejo; ĝi krome ofertis scenejon por muzikgrupoj kaj sufiĉe multajn sidlokojn kaj tablojn kaj en kaj ekster la diskoteka ĉambro. Tiel oni povis libere elekti, ĉu spekti koncerton (resp., pli poste, danci) aŭ ĝui la pli mallaŭtan etoson kaj freŝan aeron en la apuda ĉambro, kie la trinkaĵoj estis vendataj. Ĝis la deka vespere eblis ankaŭ sidi ekstere, sed tion ni nur faris dum la unua vespero. Kvankam alkoholaĵoj estas freneze multekostaj en Finnlando, la prezoj en la klubo ankaŭ laŭ Germanaj trinkejaj mezuroj estis en ordo.

Matene, vespere kaj la tutan nokton

Mi eku mian plurpartan KEF-raporton per la rakontado de mia alvojaĝo. Fruegmatene je la 5a kaj duono mi ekis kaj post plurhora trajnvojaĝo alvenis ĉe la flughaveno Köln/Bonn.

Mi estis surmetinta mian KEF-t-ĉemizon por esti rekonebla al aliaj esperantistoj. La unuan mi jam renkontis en la flughaveno, nome Robert Bogenschneider. Poste alvenis ankaŭ Mauro Tauzzi-Duhme kun sia edzino.

Apud ili du mi sidiĝis en la aviadilo, tiel ke mi jam dum la flugo plonĝis en esperantlingvan ĉirkaŭon, kion mi tre ŝatis. Ĉar mi estis leganta anglalingvan libron, foje rigardis al la itallingva gazeto de Mauro kaj aŭskultis la germanlingvajn anoncojn, mi uzis ĉiujn kvar lingvojn, kiujn mi regas pli-malpli sufiĉe bone ĝis flue.

Alveninte al la flughaveno de Helsinko, mi devis atendi pli longe por repreni mian pakaĵon ol la aliaj, tiel ke ili jam estis for kiam mi pretis. Sed intertempe mi estis trovanta alian esperantistinon, nome Keiko, kiu staris nur kvin metrojn for de mi. Ŝi rekonis mian t-ĉemizon, kaj do kune ni ekis al la buso. Dum la veturado al la urbocentro, ŝi rakontis ke ŝi tre ŝatas la Elektronikan Kompilon, kio kompreneble tre fierigis min. Ĉe la bushaltejo jam atendis Anna-Lena por montri al ni la vojon al la ejo, antaŭ kiu pluraj esperantistoj sidis bierumante en la suno. La akceptado funkciis rapidege kaj senprobleme, tiel ke mi tuj povis iri al unu el la amasloĝejoj.

Ni bezonas junajn idealistojn

Antaŭ unu semajno mi revenis el Finnlando sed ĝis nun ne prenis la tempon por skribi pri la KEF 2005. Kio okazis? Nu, estis tiom da farindaĵoj post la 8a Kultura Esperanto-Festivalo.

Kvankam jam la KEF 2000 apartenis al miaj plej bonaj Esperanto-renkontiĝoj, la ĉijara klare supertrafis ĝin ankoraŭ. Des pli rimarkinde, konsiderante ke mi antaŭe timis havi “tro altajn atendojn“.

Por pritrakti ĉion notindan, ne sufiĉas unu enskribo. Ĉifoje mi limigu min al kvin brilaj travivaĵoj dum la KEF 2005 (kompreneble por mi persone):

  1. Mi kantis “Junaj idealistoj” kun Dolchamar dum la karaokeado. Mi memoras la kanton ankoraŭ de la pasinta KEF, kiam Dolcxamar prezentis ĝin akustike dum la adiaŭa koncerto. Poste ĝi aperis sur la Elektronika kompilo. Kvankam mi ĝenerale ne tro ŝatas iujn idealismajn Esperanto-kantojn, tiu ĉi ĉiam restis en mia koro. Krome mi ĉiam volis muziki kun Dolchamar – revo realigita nun.
  2. Mi dancis du horojn senpaŭze en la diskoteko. Dum la KEF 2000 tio estis ankoraŭ tute normala afero por mi. Poste alvenis sanproblemoj kaj mi ne sciis, ĉu mi iam retrovus al mia malnova formo. Nun mi scias ke jes. La sportumado evidente efikis.
  3. Mi prezentis al Martin Wiese du kantojn de La Kuracistoj kaj li tre ŝatis ilin. Martin ne nur estas kantisto kaj gitaristo de Persone; mi jam memoras lin de la unua Amplifiki-kasedo, kiun mi ofte aŭskultis kiel infano. Do li estas iasenca muzika idolo por mi. La de mi tradukitaj kantoj “Kisu min, ho kara” kaj “Por ni” apartenas al miaj plej ŝatataj kantoj de “Die Ärzte” kaj mi ĉiam pensis, ke ili kongruas al la malfeliĉaj amkantoj de Persone. Pro ĉio tio la rekono de Martin des pli ĝojigas min.
  4. Mi muzikis kune kun Amir Hadziahmetovic kadre de la oficiala programo. Ekde kiam mi konas lin, ni muzike harmoniis. Ni ŝatas la kantadon unu de la alia. Ĝuste “Grava”, “Lando de amo” kaj “Feliĉe”, kies muzikon li verkis, estas miaj plej ŝatataj kantoj de Esperanto Desperado. Kiam ekestis la eblo aperi en la diversartista anstataŭa koncerto (Fraŭlino Barlaston ne povis veni), Amir kaj mi prezentis du kantojn de la Kuracistoj. Ni ripetis la sukcesan kunlaboron dum la adiaŭa koncerto, kiam ni ludis la freŝe tradukitan 18an Kuracistoj-kanton “Misteroland'”. (La teksto ankoraŭ estos finkontrolita kaj pro tio ankoraŭ ne haveblas en la reto.) Al Amir plaĉis precipe tiu teksto kaj “Kisu min, ho kara”.
  5. Mi renkontis atraktivajn virinojn kaj babilis, ŝercis kaj dancis kun ili. Kelkaj homoj eble diras, ke tio ja estas iu tute normala, ĉiutaga afero. Nu, tiuj homoj ĝoju pri sia vivo kaj ne ĝenu min per tiaj komentoj; mi ja scias pli bone, ke ĉe mi ne estas tiel. Tial mi konscias pri la valoro de tiaj okazoj kaj mi ĝuas ĉiun el ili. En Germanio viro ŝajne nur estas atraktiva kiam li posedas a) monon b) povon c) neniun bonan konduton aŭ ĉ) la aspekton de modelo aŭ filmstelulo. Ne estas la unua fojo ke mia hejmlanda socio deklaras min senvalora kaj mi samtempe ne konsentas pri tio. Sekve mi tre ĝojas fari malajn spertojn en eksterlando.

fotoj de la KEF 2005 (se mi ekscios pri pliaj fotaroj, listigos ilin ĉi tie):

artikoloj pri la KEF, kiuj mi trovis en la reto:

  1. artikolo ĉe vorota.de de Grigorij Grin el Rusio (ankaŭ en la rusa)
  2. Kulturo ne logis esperantistojn” de Sten Johansson (Svedio)
  3. parto de artikolo de mi kiel PDF-dosiero, aperinta sur la titola paĝo de “Esperanto aktuell” kun foto
  4. la tuta artikolo de mi en la reto kaj kiel PDF-dosiero, aperinta en “kune” kun pluraj fotoj